Fama mez-epoka katedralo mi estas, kies konstruado de cirkaŭ du jarcentoj periodon kovris kun ŝanĝadoj de arkitektura tipo ekde la
primitiva (kiel videbla per la sespartiaj volboj de la navo) ĝis la radianta gotikstiloj (reprezentita de la rozvitraloj en la du brakoj de mia transepto).
Kiam elfinita estis mia konstruado, mi estis unu el la plej grandaj mez-epokaj katedraloj de la tuta kristanaro.
De papo estis metita mia unua ĉizita ŝtono dum la dua parto de la dek dua jarcento en la situo de antikva paganisma templo plitarde
anstataŭita de kristana baziliko dum la kvara aŭ la sesa jarcento.
Sub mia tegmento, origina tutkverka ĉarpento troviĝas, kiu feliĉe neniam detruita estis de grava incendio kaj kiu konstituata estas de
1.300 kverkoj kovrintaj 20 hektarojn de arbaro.
En miaj altaj partoj granda kolekto de pli impresaj kaj timegaj unu la aliaj gargojloj mi posedas, kiuj kaze de pluvo permesas la
akvan fluadon ekstere de mia muroj cele de ne ilin difekti per malseko kaj flueto.
Konstituata estas mia tegmento de pli da 1.300 plumbaj tegoloj de proksime 3 metrojn longaj kaj 1 metron larĝaj (ekzakte 10 x 3
reĝaj-piedoj kun 1 x reĝa-piedo = 32,484 centimetroj) por tuta pezo de 210 tunoj.
Cirkaŭ de la mezo de la dek naŭa jarcento, tiom grandaj estis miaj difektaĵoj, ke projektita estis mia kompleta detruo sed solvita
estis de unu el la plej grandaj francaj beletraj verkistoj, kiu mobilizis la popolan opinion por mia restaŭrado tra famega romano, kies heroino mi estis.
Decidita do estis restaŭri min kaj konfidita estis la laboro al du konitaj arkitektoj, kiuj devis rekonstitui multajn perditajn
statuojn kaj ornamaĵojn kaj plie inventis por dekoracia celo novajn fantastajn, diablajn kaj mem groteskajn ĥimerojn, kiujn oni vidas en la alta cirkaŭparto de mia konstruaĵo kaj kiuj inventitaj
estis de la bonkonita arkitekto-restaŭristo Viollet-le-duc, kiu reprezentiĝis en grandan altan statuon, videblan ĉi-sube.
Poste mi trapasis sen granda domaĝo la du tutmondajn militojn de la dudeka jarcento.
Finfine mi ricevis fine de la dudeka jarcento unu fasadan renovigadon per modernaj procesoj por purigi miajn ŝtonojn kaj retrovi ilian
originan blankecon, makulitan kaj nigre fariĝitan de plurjarcenta aera polucio.