Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
18 mars 2012 7 18 /03 /mars /2012 11:55

Ŝajnas kunligita mia urba deveno kun la konstruaĵo per la romanaj tropoj de unu fortifikaĵo
(Duacum Castellum) dum la kvara jarcento post Jesuo-Kristo.
Post la falado de la romana Imperio mia lando apartenis al merovinga reĝlandeto antaŭ aparteni al la graflando de Flandrio.
Disvolvinte drapan industrion de internacia famo laŭ la rivero “scarpe” mi obtenis relativan sendependecon per komunuma ĉarto ekde la jaro 1188.

kvizo-26.9.jpg
La simbolo de tiaj novaj liberecoj estis la starigo ekde la jaro 1390 de mia fama turo nomita belfrido ornamita de belega kariljono. Longtempe grava cereala merkado mi estis kaj miaj skabenoj (antaŭaj urbaj administristoj) obtenis la kreadon de unu katolika universitato meze de la dek sesa jarcento.

kvizo-26.3.jpg
Kiel multaj aliaj flandriaj urboj mi kreskis dank’al la teksa industrio kun importita lano el Anglujo.
Fortprenita en 1667 de la franca reĝo Ludoviko XIV, mi tiam iĝis franca kaj transformita en militan fortan lokon kun garnizono, kanonmuldejo kaj arsenalo. Plie la parlamento de Flandrio enmetiĝis en miajn murojn, kiel atesto de mia juĝa graveco.
Malfeliĉe la diversaj universitatoj eliris el mia urbo fine de la dek naŭa jarcento profite de la urbego de Lille sed la jura fakultado revenis fine de la dudeka jarcento kaj donis modernan fluon al mia supera instruado.
Mi konis ekonomian kreskadon dum proksime unu jarcento kun la ekspluatado de la karbominejoj ĝis la setentaj jaroj de la lasta jarcento sed la forlasado de tiu industrio donis fortegan baton al la ekonomio de mia lando.
Hodiaŭ mi estas urbo de proksimume kvardek mil loĝantoj kaj miaj ĉefaj ekonomiaj aktivecoj koncernas la veturilan konstruadon, la metaltransformadon kaj la kemiajn produktadojn.

kvizo-26.7.jpg
Ĉefe fama mi estas notinde en la nordo de Francujo per mia festivalo konita kiel “La festoj de Gajanto” , kiu okazis ĉiujare komence de julio kaj dum kiu oni muzikpromenas tra la urbo la grandegajn marionetojn de la gegigantoj, protektantoj de la urbo ekde la Mez-Epoko, la patro “Gajano”, fama militisto, kiu venkis miajn malamikojn dum la barbaraj konkeraĵoj de la deka jarcento, lia edzino kaj iliaj tri filoj.

Partager cet article
Repost0

commentaires

C

Mi ne estas ekspertulino : mi ofte legas vian blogon, ĉar mi ŝatas viajn kvizojn interesaj kaj bone dokumentitaj.

Trovi la solvon, nenion diri sed aldoni pliajn informadojn estas reala plezuro por mi.

Dankon kaj kongratulon pro via laboro.

Ĝis baldaŭ por estontaj kvizoj

Répondre
C

La kariljono de la urbbelfrido havas 62 sonorilojn; "Vaŭban" fortprenis la urbon en 1667; la tri filoj de la grandega marioneto estas nomitaj : "Jacquot, Fillon" kaj "Binbin"

Répondre
P

Brave !

Mi ne scias, ke vi estis ekspertino en flandriaj belfridoj kaj aliaj urbaj gigantuloj !

Ĝis baldaŭ

Présentation

• : le blog pauledouard
• : Blog d'intérêts variés concernant le climat, l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences et l'astronomie.
• Contact

Profil

• Pauledouard
• Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
• Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens