Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
24 mars 2012 6 24 /03 /mars /2012 16:24

Fama batalo mi estis dum la militoj de Italujo, kiujn la reĝeco de Francujo kvidis dum la dek kvina kaj dek sesa jarcentoj kaj kiu okazis en unu memorfacila dato, kiun ĉiuj francaj lernantetoj iaepoke perkore konis.

kvizo-26.9-copie-1.jpg
Tiuj diversaj kaj sekvaj militoj kviditaj estis cele de reekhavi la reĝlandon de Naplo kaj ankaŭ la duklandon de Milano, kiuj apartenis al la franca familio de Anĵuo ĝis meze de la dek kvina jarcento antaŭ fali en la manojn de la hispana reĝeco de Aragono.
Unuatempe la franca reĝo Karulo VIII kun la helpo de la svisaj kantonoj sukcesis fortpreni la faman duklandon fine de la dek kvina jarcento, elpuŝante la lokan dukon Lodovico Sforza nomitan la Maŭra sed la svisaj militoj ne ricevinte la prezon de sia milita helpo baldaŭ denuncis la aliancon kaj helpis la lokan dukon reakiri lian bienon. Tio okazis la revenon de la franca reĝo Ludoviko XII kun aliaj svisaj dungosoldatoj, kiu reakiris la aviditan duklandon.

kvizo-26.1.jpgkvizo-26.6.png
Denove ŝanĝis la situacio, kiam la papo aliancon faris kun la respubliko de Veneco kaj la svisaj kantonoj por forpeli la franculoj for la nordo de Italujo.
La nova franca reĝo, iĝita reĝo la unuan de januaro,  valorigis siajn heredajn rajtojn kaj entreprenis helpe de sia armeo konstituita de forta artilerio kaj diversaj tropaj korpoj kiel gaskonaj kaj navaraj arbalestistoj, germanaj kaj nederlandaj lanskvenetoj, peza nobla kavalerio komandita de la kavaliro Bayard famega pro lia braveco, liaj armagadoj kaj lia animnobleco kaj kies unu el la plej grandaj glortitoloj estis la sukcesa defendo de la ponto Garigliano kontraŭ la hispanaj tropoj.

kvizo 26.10

Unue densigita en Grenoblo, la antaŭa gvardio de la franca armeo, komandita de alia fama ĉefulo, la marŝalo de la Paliso (kiu postsiamorte inspiris unu popolan kanzonon plenan je evidentaj verecoj, kiel “kvaronhoro antaŭ lia morto la sijnoro La Paliso ankoraŭ vivis” !) sukcesis trapasi la Alpojn per miskonita vojeto kaj surprizis la svisajn tropojn , kiuj retrofluis en la direkto de Milano.

kvizo 26.4
Baldaŭ okazis la sangplena batalo, kiu daŭris du tagojn kaj kies favora eliro akirita estis dank’al la interveno de la venecaj tropoj, kiuj imponis retreton al la militaj svisuloj.
La konsekvencoj de tia terura sangelverŝa batalo (cirkaŭ 16.000 homoj mortis) multaj estis :
- rekonitaj estis de la papo la heredaj rajtoj de la franca reĝo pri la duklando de Milano.
- kontraktita estis unu traktado de sencesa paco inter Francujo kaj la svisaj kantonoj, kiu tradaŭradis tri jarcentojn ĝis la franca revolucio.
- Kontraktita ankaŭ estis paca traktado inter la franca reĝo kaj la juna hispana reĝo (la futura Karolino-kvinto) kun restituo de la provinco de Navaro al lia franca princo Henriko II, la avo de la futura fama franca reĝo Henriko IV.
Oni ankoraŭ citos, kiel feliĉan konsekvencon de tiu milita venko, la Konkordaton de Bolojna, kiu administros la rilatojn inter la papeco kaj la franca reĝeco ĝis la franca revolucio.
Unuafoje en la milita historio tiu batalo okazis la decidigan uzadon de artelerio, kiu iĝos pli kaj pli potenca laŭtempe kaj faronte la militojn pli kaj pli sangelverŝajn.

Partager cet article
Repost0

commentaires

C

Jes, la batalo kaj la dato estas famaj sed mi ne konis multe da detaloj pri la disvolvado!

Dankon pro via serĉado!

Répondre

Présentation

• : le blog pauledouard
• : Blog d'intérêts variés concernant le climat, l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences et l'astronomie.
• Contact

Profil

• Pauledouard
• Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
• Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens