Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
12 avril 2012 4 12 /04 /avril /2012 14:39

 

Reĝa ordono mi estis cirkaŭ la mezo de la dek kvina jarcento,  proklamita de franca reĝo, kiu antaŭe moke nomita mem estis “la reĝeto de Burgeso”  antaŭ, kiam fama ŝafistino de Lorajno, nomita Johanino de Arko alvenis, liberigis Orleanon, venkis la anglajn tropojn kaj gvidis lin ĝis Remso por ricevi lian reĝan konsekradon.

 

kvizo-27.4-copie-1.jpgkvizo-27.5-copie-1.jpg
 

 

 

Tiu reĝa ordono ilustris du grandajn tiuepokajn politikajn eventojn.
La unua estis la granda katolika skismo, komencita fine de la dek kvara jarcento, kiu okazis dum la fama jarcenta milito inter Francujo kaj Anglujo kaj kiu dividis la eŭropan kristanaron en du violente oponitajn partiojn dum unu duonjarcento. Tiu skismo rezultatigis instalaĵon de du papecaj lokoj : unu en Avignono kaj alia en Romo.
La dua estis la grava ŝanĝo de la eŭropaj ŝtatoj kaj la ekonomiaj tiuepokaj mutacioj, kiuj gvidis la ŝtatestrojn ne plu akcepti la rangosuperecon de la roma papeco, tiom politikan, kiom ekonomian (per notinde papecaj truditaj impostoj)
Do la franca reĝo kunigis sian grandan klerikan konsilion kaj decidis la redaktadon de sia reĝa ordono, kies ĉefa elemento estis la solemna jeso de la franca reĝo, kiel gvardisto de la francaj ekleziaj rajtoj kaj ankaŭ kiel ĉefo de la franca katolika eklezio. Estis la unua paŝo ĝis tio, kio estos plitarde nomita “galikanismo” epoke de la reĝo-Suno Ludoviko la dek kvara.

La franca reĝo forte helpita estis en sia laboro per la ĉefepiskospo Renaldo de Ĉartreso, tiu mem, kiu kronis lin en Remso dum lia reĝa konsekrado.

 


 kvizo-27.7.jpgkvizo-27.2.jpg
 

 

Plie de tiu solemna reĝa jeso, la ordono ankaŭ reduktis la papecajn rajtoj en la franca lando por diversaj domajnoj kiel la impostoj (forviŝado de la “anatoj”), la nomuno de la epikospoj aŭ la limigado de la rajtoj de “ekskomunikado” kaj de religia “interdikto”.
Subtila traktanto, la franca reĝo tiel atingis plurajn gravajn politikajn celojn akirante senfortuze superecon sur la franca katolika eklezio kaj granda aŭtonomio favor’al tiu-ĉi. Plejparte de la franca episkoparo akceptis la reĝan ordonon kaj ankaŭ la regionaj parlamentoj ekcepte tiuj el Bretonio kaj Burgonjo.


kvizo-27.6.jpg

 

Malgraŭ la franca subteno al la nuna papo Eŭgenio IV, luktante kontraŭ la skismo, tiu ordono akcetebla ne estis de la sankta-Sidejo, kiu longtempe postulis abrogacion aŭ almenaŭ profundajn ŝangaĵojn, kiuj estos senfine diskutataj ĝis nova konkordato subskribita inter la papeco kaj la franca reĝeco  komence de la dek sesa jarcento.


Partager cet article
Repost0

commentaires

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant le climat, l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences et l'astronomie.
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens