Overblog
Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
15 mars 2013 5 15 /03 /mars /2013 13:23

3    

Jen estas ĉi-sube enigmeto, kiun vi povas solvi per logika cerbumado:


Imagu, ke perdita vi estas en nekonita, sombra, teruriga arbaro kaj baldaŭ vi alvenas al vojetkruciĝo.
Unu el la du vojetoj kondukas al libereco kaj la alia al mallibereco.
Du fratoj kontrolas la suprediritan vojetkruciĝon : 
Unu el la du fratoj estas senescepta mensogulo, kontraŭe la aliulo neniam mensogas.
Malfeliĉe vi ne scias, kiu el la du la mensogulo estas !

Vi nur rajtas pri unu sola demando (al unu el la du fratoj) por trovi la bonan vojeton.

Kia sola demando faru vi por akiri certan respondon ?
Partager cet article
Repost0
1 mars 2013 5 01 /03 /mars /2013 14:00

 

Naskiĝis mi en bonkonita kaj riĉa familio, dediĉita al komerco ĉe Badaĥoso en Hispanujo dum la trideka jaro de la dek sesa jarcento. Frue allogita de religia alvoko mi iĝis monaĥo kaj multe pli tarde konfesprenanto de fama hispana imperiisto sed ĉefe bonkonita mi estis kaj ankoraŭ hodiaŭ estas de mia eksterordinara talento por tiuepoke monduma ludo, kiu nur praktikiĝis meze de la alta socio.


kvizo-37.2.jpg

 

 

Tiu ludo nomita ŝako fakte estas tre malnova. Penetrigita estis en sud-Eŭropo ĉirkaŭ la deka jarcento, deveninta de antikva hindua militludo, kiu ŝajnis ekaperi dum la sesa jarcento el nia erao.
Escepte naturdotita por tiu intelekta kaj pripensa ludo mi do rapide superis la plej bonajn hispanajn ŝakistojn kaj okaze de vojaĝo al Romo mi renkontis kaj venkis ĉiujn italajn kontraŭulojn, kiujn oni oponis kontraŭ mi kaj kiuj tamen renomumitaj estis kiel la plej bonaj ŝakistoj el la konita tutmondo !


 

kvizo-37.4.jpg

 

 

Poste tiu grandfaro mi verkis unu el la plej unuaj libroj pri la teorio de la ŝaka ludo kaj tial nomita mi kelkfoje estas : “La patro de la teorio de la ŝakoj”. Notinde mi detale priskribis en tiu libro unu faman ekatakon (aŭ luduverturon), nun tutmonde konita kiel “la hispana ludbatalo”, kiu reprenita, studita, senĉeligita estis dum la sekvaj epokoj kaj notinde dum la dek naŭa jarcento kaj kiu restis modernepoke unu el la plej uzitaj ekludatakoj en la ŝakaj turniroj.
Tiom kaj tiom analizita ĝi estis, ke nun ekzistas granda kvanto de variantoj, kiuj komponis vastegan korpuson (por la inicitoj, ĝi plenumas la referencojn ekde C6 ĝis C9 en la Enciklopedio de la ŝakaj uverturoj).


 

kvizo-37.3.jpgkvizo-37.5.jpg

 

 

 

Mia fama “hispana” uverturo ĉiam konsiderata estas, kiel la plej forta uverturo por malfermaj ludbataloj. Fakte ĝi trudas tujan premion sur la kontraŭa ludo per la kruda atako de la blanka Kuriero en b5-a ĉelo (vidu la ŝakludan bildon ĉi-sube) direktminacante la jam eliritan nigran Ĉevalon (c6-a ĉelo) kaj ankaŭ sed nedirekte la nigran Reĝon kaj ĉefe asekurante superan pozicion en la centro de la ŝakludo (notinde sur la d5-a ĉelo), kiun la nigra ludo multe klopodos antaŭ egaligi.
La granda atakemo de tiu uverturo instigis modernajn ŝakajn ĉampionojn elpensi novajn respondojn, kiuj nomitaj estis “mez-malfermaj” aŭ “semi-malfermaj” cele de malpliigi ĝian ofte decidigan avantaĝon.

 




Partager cet article
Repost0
29 janvier 2013 2 29 /01 /janvier /2013 13:58

 

Naskiĝita fine de la dek naŭa jarcento en familio de la bona angla burĝaro mi faris miajn superajn lernadojn en la fama Kambriĝa Universitato, ĉefe

 

kvizo-35.1.JPG

 

elektante filozofian kaj matematikan disciplinojn kaj baldaŭ partoprenante sekretan societon, kiu ĉiam ĝis nun grupis parton de la intelekta angla elito.
Mi ricevis tre malfortan ekonomian trejnadon en Kambriĝo kaj dediĉis dek kvin jarojn el mia vivo studante la logikajn fundaĵojn de la probablecoj sed tamen iĝis poste unu el la plej famaj tutmondaj ekonimiistoj dank’al mia granda majstro de skribado tiom por simplaj ĵurnalaj artikoloj, kiom por forte abstraktaj traktadoj, kiuj grave influis la modernan ekonomian cerbumadon.
Dum mia vivo mi ofte konsilis registrarojn, partoprenis altajn ekonomiajn komitatojn aŭ estis ekspertulo por la angla ŝtattrezoro aŭ ankoraŭ peranto dum la famaj “Akordoj de Bretton Woods”, tiam proponante kreadon de unu tutmonda ŝanĝmonunuo kaj aliajn arangojn por notinde la rekonstruado de internacia financa sistemo sekve de la dua tutmonda milito sed miaj konsiloj malbone ricevitaj estis de usonaj traktantoj , kiuj unue kaj surtute deziris starigi la superadon de la dolaro, kiel sola tutmonda rezerva ŝanĝmonunuo.
Ĉiam pravi mi pensis en ĉiuj domajnoj, tiel esperante konvinki la aliulojn pri la praveco de miaj analizoj sed tia orgojla konduto estis kaŭzo de pluraj misiluziiĝoj.

 

kvizo-35.4.jpgkvizo-35.5.jpg

 

 

Kvankam ricevinte matematikan formadon, neniam mi pensis, ke matematikoj kaj statistikoj povu solvi la ekonomiajn problemojn, kiuj pli dependis laŭmiaopinie de politikaj decidoj kaj psikologio de la ekonomiaj agentoj ol striktaj matematikaj reguloj aŭ modeloj antaŭvidantaj la estontecon sed estis unu el miaj multaj paradoksoj akcepti la prezidentecon de societo de ekonometrio aŭ animi kambriĝan departamenton de aplikita ekonomio.
Violenta kontraŭstaranto de la liberala ekonomio, mi forte batalis kontraŭ la ĉefa deknaŭajarcenta teorio de “forpasigo” (france : “laisser-faire”), jesante, ke tia ekonomia modelo oferas neniun garantion de kresko aŭ de plendungado kaj kontraŭe kuraĝigas neregulitajn aŭ friponajn komerciajn kondutojn pere de diversaj eblaj “dumpingoj”.
Fine de la unua tutmonda milito mi batalis kontraŭ la katastrofaj akordoj de la “Traktado de Versajlo” multe tro duraj por Germanio, estigonte plitarde ŝtatan bankroton kaj ekaperadon kaj fine triumfon de nazismo.

 

kvizo-35.2.jpg

 

Samepoke mi batalis kontraŭ la elekton de la ĉefaj ŝtatoj returni al la oro-etalono, kiu malpermesante la ŝtatŝanĝmonoj stariĝi laŭ la reala ekonomia stato de ĉiu lando, estos unu el la plej gravaj kaŭzoj de la terura krizo dum la tridekaj jaroj de la dudeka jarcento.
Adepto de ekonomia politiko de demando kontraŭ oferto, mi rekomendis agadon de la publikaj povoj plifortigante tiun demandon per pli grandaj elspezoj, eĉ kreskante deficitojn kun risko estigi iom da inflacio, ĉiam preferebla al forta sendungado.

 

kvizo-35.3.jpg

 

 

Mirigmaniere miaj ekonomiaj teorioj kruele lumigas la erarojn de la E.U (Eŭropa Unio) kaj notinde la kreadon de la unueca mono Eŭro, kiu malpermesis krizomomente la sud-eŭropajn landojn korekti siajn ekonomiajn malfacilaĵojn pere de ŝtatŝanĝmono.

 


 


Partager cet article
Repost0
21 décembre 2012 5 21 /12 /décembre /2012 09:26

 

Grava persono de antikvaj legendoj mi ricevis plurajn nomojn el diversaj legendaj aŭtoroj kaj copiistoj en la variaj versioj de miaj agadoj kaj aliaj grandfaradoj.

 

kvizo-7.5-copie-1.jpg

 

Laŭlegende mia propra patro devenis de la diino Diana kaj ekde mia juneco loĝlokon elektis en profunda arbaro de Bretonio, kie dek kvin jarojn aĝa mi renkontis faman ensorĉiston, kiu prenis min kiel lernantinon cele de logi min ĉar ni ambaŭ estis el la sama dia naturo kaj baldaŭ ni kondutis kiel amantoj.

 

kvizo-702.jpg

 

Mia amanto konstruis por mi mirigan kristalan palacon, ŝajnenmetitan (sed nur estis sorĉo kaj nur temis pri ŝajneco !)  al fondo de lago pro tio, ke ĝenita mi ne estu de la homaj rigardoj kaj estis en tia loko, ke mi alportis unu alian legendan personon, kiun mi elkaptis el lia patrino, kiam li ankoraŭ infano estis kaj al kiu mi instruis artojn kaj beletron, saĝecon kaj kuraĝon tielmaniere, ke li fine iĝu la perfekta kavaliro, kiun mi poste prezentis al la kortego de famega reĝo, kiu kavalirigis lin antaŭ enkonduki lin ĉe la kavalira tablo, kies baldaŭ unu el la plej eminentaj membroj li iĝis, notinde elirinte serĉi tra la mondo unu famegan aferon, kiun multoj konsideris, kiel la sankta vazo, kiu ĉiam laŭlegende recivinta estis dian sangon kaj kiun itala famkonata pentristo kaŝe enmetis en unu el siaj plej famaj pentraĵoj, kiu bildigas la lastan kunmanĝon de dia persono kun liaj disĉiploj.

 

kvizo-7.6-copie-1.jpgkvizo-7.3.jpg

 

Laŭ multe da legendoj la fama ensorĉisto venkita estis de miaj ĉarmoj kaj akceptis lerni al mi siajn sekretojn (malgraŭ la fakto, ke li sciu dank’al siaj magiaj kaj profetaj dotoj, ke tio okazu lian pereon !)   kaj poste mi naŭfoje turnigis mian skarpon cirkaŭ li tiamaniere, ke li iĝu mia eterna amanto, kiun mi plitarde enfermis en vitran turon (aŭ groton laŭ la koncernita legendo) sed aliuloj diris, ke cele de antaŭgardi mian virgecon kontraŭ la repetitaj alsaltoj de mia amanto, mi kruele vivantenterigis lin en lokon markitan de cirklo de magiaj ŝtonoj.
Bone, por kelkuloj terure homtimema mi estis sed por aliuloj tenera kaj bonfara feino !
La leganto elektos la interpretadon, kiu plej ŝatos al li.
Multe plitarde la temo de tiu feino reprenata estos de grandaj komponistoj kiel Walter Scott, Rossini, Schubert aŭ Tennyson.

 


Partager cet article
Repost0
7 décembre 2012 5 07 /12 /décembre /2012 11:12

 

 

Konstruita mi estas en rimarkinda franca loko, en okcitana lando, al sud-uesto de la Centrala Masivo, plenkore de vulkanaj reliefoj.
Ankaŭ mi estas la ĉefa urbo de franca departemento kaj grava, komerca, administra, kultura, regiona vojkruciĝo.
Oni nomas min la domaro de la virgulino kaj mi estas unu el la startpintoj por la pilgrimo de Sankta Jako de Kompostelo per la fama vojo nomita “via podiensis”.

 

kvizo-31.1-copie-1.JPG

 

Ĉiujare gastigante okcent mil pilgrimuloj kaj turistoj al miaj vizitistoj mi oferas aŭtentikan urban centron kaj rimarkindajn rokajn sitiojn.
Mia urba blazono prezentas argentan aglon kun disvolvitaj flugiloj sur blua fondo, punktadita de oraj lejfloroj.
Mia katedralo kun sia escepta arkitektura tutaĵo enskribita estas al la tutmonda patrimonio de la UNESCO kaj mi krome posedas ĝardenojn kaj muzeojn, kiuj faris mian famon de granda kultura urbo.

 

kvizo-31.3-copie-1.JPG

 

 

Unue loĝejo de kelta tribo, mi poste iĝis enplantada loko de romana kolonio kja ricevis el ĝi la nomon de “Podium”.
Mez-Aĝe loko de pilgrimo mi iĝis memore de multaj mirakloj kaj aperadoj de la Virgulino Maria kaj jam amasiĝa loko por la pilgrimo al Sankta Jako de Kompostelo,,kiu estis komencita en 950 per la loka episkopo.
Hodiaŭ ankoraŭ mi posedas multe da spuroj de longa kaj malnova religia tradicio.

 

kvizo-31.2-copie-1.JPG

 

Ankaŭ mi estas malnova bastiono de la okcitaneco kaj mia loka parolado trovas sian devenon en la vulgara latino, kiu estis praktikita en la sudo de Francujo, kiel ĝin montras tiu sekva teksto el la dek kvina jarcento :
« in hac provincia occitana que jure scripto sub ejus imperio regit et quam ab origine per me cum per genitores meos. Ego Johannes Berberi vallaviens que oriundus ex oppido ysingachii ..."
« En tiu okcitana provinco, estrita de skribita juro, el kiu devenulo mi estas tiom per mi mem kiom per miaj gepatroj, mi Johano Berberi, velavo, eltiras mian naskigxon el la urbo de Isinĵo” - 1478
El la famaj loĝantoj de mia urbo oni trovas la trubadoron “Cardenal”, unu el la plej famaj mez-aĝaj poetistoj, la skulptiston Crozatier kaj ankaŭ la markizon de Lafayette.

 


Partager cet article
Repost0
29 novembre 2012 4 29 /11 /novembre /2012 17:52

 

Urbo de proksimume cent mil loĝantoj, lokita mi estas en la sudo de la antikva Persujo.
Mi spertis proksimume antaŭ dek jaroj gravegan seismon, kiu detruis min porporcie de 70 elcentoj kaj mortigis preskaŭ 40.000 loĝantojn.


 

Kvizo-30.3.jpg

 

 

Ĉefe konstruita de “adobo”, unu el la unuaj konstruomaterioj kaj ankoraŭ tutmonde multe uzita, kiu konsistas en miksaĵo de argilo, akvo kaj iom da pajlo, kiujn la homoj sekigas al suno subforme de brikoj, nature tia tipo de konstruaĵo ne povas longtempe rezisti al iom forta tertremo pro la manko de armita materio kaj de teknikoj en modernaj konstruadoj kaj grandparte klarigis la malaperon de grandaj kaj famaj urboj dum la antikveco.


 

Kvizo-30.1.jpg

 

Longantaŭe etapo sur la “sulka vojo” mi probable datiĝas je 2.500 jaroj kaj kreita mi estis dum la partha periodo, kiu konis sian apogeon dum la unua jarcento A.J.K. (antaŭ Jesuo Kristo) kun la kreado de la ĉefaj vojoj per kiuj trapasis la aziaj varoj ĝis Mezopotamio kaj la romana imperio. Tiu komerco asekuris mian riĉecon, kun mi kompletigis per la teksa manfabrikado sed mi poste konis malhelan periodon de politika kaoso kaj de nesekureco post la falego de la safavida dinastio ĝis la superegado de la nova persa dinastio de Agha Kano.
Superita mi estis de granda citadelo, ankaŭ konstruita de adobaj brikoj, kiu asekuris mian protektadon ĝis la mezo de la dek naŭa jarcento, kiam la “Shah” kadjaro ordenis miajn loĝantojn forlasi la malnovan urbon kaj instaliĝi ĉe la proksimuma palmarbaro.

 

 

Kvizo-30.4.jpg

 

 

 

Tiam tute forlasita, mia citadelo ricevis kelkajn renovigajn laborojn, kiam ĝi estis elektita kiel ĉefloko de itala filmo, kiu enscenigis tutmonde faman romanon, kiu korpreme ilustras la vanan tempoforkuron tra la historio de juna leŭtenanto atendanta la militajn gloron kaj honorojn per la tiom esparata atako de iluzia kaj preskaŭ mita malamika armeo kontraŭ la malnova citadelo, kie li garnizone ĉeestas. Kiam finfine kaj mirige okazis la fama atako, la militisto, iĝita maljuna kaj malsana, rehejmenirante mortis en gastejo fora je la batalo.

 


Partager cet article
Repost0
21 novembre 2012 3 21 /11 /novembre /2012 11:21

 

 

Naskiĝita de riĉa fenica komercisto, mi alvenis al ĉi-suba mondo en la Insulo de Cipro kaj rapide montris fortan emon por pripensado kaj filozofio, komencante legi frue verkojn de Sokrato, kiujn raportis al mi mia multvojaĝanta patro.


kvizo-6.1.jpg

 

Priskribita kiel granda sed malforta viro kun nigra aŭ forte malhela haŭto, kiam mi venis en Atenon, mi rapide paŝligis al pluraj famaj tiuepokaj atenaj filozofoj, sekvante unu jardekon iliajn instruadojn. Postlerninte diversajn filozofiajn sistemojn, komence de la tria jarcento A.J.K. (antaŭ Jesuo Kristo) mi fundis mian propran filozofian instruejon, kiun mi starigis en la fama “Agora” de Ateno, sub ornamita portego el kiu elvenis nian grupnomon, notinde konsistigita de unu dekon de disĉiploj (el kiuj Posidonioso de Apameo, kies busto ĉi-sube), kiuj plitarde konitaj estos per siaj gravaj filozofiaj skribaĵoj.

 

 

kvizo-6.5.jpg

 

Unu el miaj plej famaj esprimoj la sekvanta estis :
“Homo du orelojn posedas kaj nur unu langon cele de dufoje pli auskulti ol paroli”
Rapide populara mi iĝis ĉe atenuloj, kiuj starigis al mi bronzan statuon kaj ankaŭ remetis al mi la  ŝlosilojn de sia citadelo antaŭ ricevi el ili laŭran kronon.
Priskribita mi estis kiel severa, iom parolema sed facilvivema viro, kiu kelkfoje sciis bontempon preni sed ĉiam konvene.
Viktimo de akcidento, mi decidis mortiĝi meze de la tria jarcento A.J.K. (antaŭ Jesuo kristo).
Malfeliĉe neniu el miaj verkoj atingis la sekvantajn jarojn sed nur la titoloj kaj kelkaj fragmentoj raportitaj de miaj disĉiploj kaj aliaj verkistoj.
La ekspertuloj kutime pensas, ke mi ricevis diversajn influojn el pluraj filozofaj kurentoj kiel la sokratisma, la cinikeca aŭ la megarisma.
La filozofa lernejo, kiun mi kreis, notinde trovis famajn samideanojn en la roma imperio, kiel la sekvantajn personojn : Cicerono, Seneko, Epikteto aŭ la imperiisto mem Marko-Aŭrelo, kies bustoj vi trovos en la ĉi-subaj akroĉitaj bildoj.


 

kvizo-6.4.jpgkvizo-6.6-copie-1.jpg

 

 

Tiu filozofio admonas al la praktiko de meditadaj ekzercoj cele de bonakorde vivi kun la naturo kaj la racio por atingi saĝecon kaj feliĉon, konsideritaj kiel ataraksio (neesto de pasioj korespondanta al neesto de sufero)
Ĝeneralparolmaniere la nomo de tiu filozofio nur indikas nun ĝian moralan aspekton kaj indiferenteco je doloro aŭ kuraĝo antaŭ la vivaj malfacilaĵoj.

 


Partager cet article
Repost0
19 octobre 2012 5 19 /10 /octobre /2012 11:02
Granda kaj fama saĝulo kaj pensulo, mi naskiĝis meze de la sesa jarcento A.J.K. , tiam ke socia kaoso kaj multaj malordoj malfeliĉe okazis en mia lando pro kontinuaj militoj inter rivalaj ŝtatoj.

kvizo-5.1.jpg
Deveninta de patro, kiu estis gubiernestro de loka princejo, mi frue manifestis fortan emon por lernadoj kaj ritoj kaj dek sep jarojn aĝa iĝis gubernito de infanoj samtempe plenumante administraciajn taskojn por mia provinca registaro. Plitarde mi kutime grupigis cirkaŭ mi grupeton da disĉiploj, pripensante pri antikvaj tekstoj kaj la plej bonaj rimedoj bone regi landon. Alvokita de mia loka ŝtatestro, mi kelkajn jarojn estis sia justicestro sed baldaŭ forlasis tiun oficon kaj foriris por longtempa vagado, serĉante pli aŭskulteman ŝtatestron. Fine mi konsacris mian vivfinon lernadi kaj verkadi multajn librojn kaj dediĉiĝis al edukado de disĉiploj al la arto regi landon kaj regi sin mem, en la spirito de la ritoj kaj de la sento pri homeco.
kvizo-5.2.jpg
Mia nune internacia nomo rezulto estas de latinigo farita de jezuitaj misiistoj ekde mia origina loka nomo.
Kiam la diversaj naciaj ŝtatoj de mia lando fine kunigitaj estis de la Unua Imperiestro kaj formis unuigan politikan spacon, mia instruo kaj akompanata tekstaro servis, kiel ideologia fundamento de la nova imperia ordo kaj tio daŭrigis ĝis la komenco de la internacia moderneco.
Dum granda parto de la dudeka jarcento la enpenetrado de la okcidentaj kaj demokratiaj nocioj en mian landon kaj baldaŭ la triumfo de radikala komunismo forpelis mian socian filozofion kaj enmetis ĝin “en la muzeon de la Historio”.

kvizo-5.3.jpgkvizo-5.5.jpg
Mirindmaniere okazis kompleta ŝanĝo dum la tri lastaj jardekoj de la aktuala periodo kaj miaj sociaj ideoj (valorigo de la familio, respekto de la hierarĥio, motiviĝo por edukado, persistega laboremo, ŝparemo, ktp...) denove iĝis centra motoro de la nacia moderniĝo, ne reale pro sia propra valoro sed ĉar tia ideologio venas en la ĝusta momento por preterpasi la misfunkciantan okcidentan modelon de moderneco kaj klarigi senprecedencan historian kaj ekonomian nacian situacion.
Fakte mia ideologio hodiaŭ servas la politikajn celojn de aŭtoritateca nacia regado kaj multaj fondaĵoj tra la tutmondo kreitaj tiucele estas.


Partager cet article
Repost0
14 octobre 2012 7 14 /10 /octobre /2012 08:35

 

Legenda ruza princa persono el Mez-oriento, elirinta el unu etruska dinastio, filino mi estis de fama reĝo, kies morto devigis min urĝe foriri mian naskiĝan urbon, cele eskapi al mia frato, la nova reĝo, kiu estis mortiginta mian tre amatan kaj riĉegan edzon por konkeri la reĝan povon kaj kapti liajn riĉecojn. Mi do eliris mian landon kun miaj riĉecoj, eksternorma grupo de urbaj eminentuloj, servistoj kaj ankaŭ okdek virgulinoj, rabitaj en Cipro, kiel futuraj edzinoj de miaj kompanoj cele de popolumi novan kolonion,  tiam ke ili devis ofertiĝi por konsekrita prostituado.


kvizo-4.8.jpg 

 

Kororompite de mia edza murdo, mi tiel urĝe enŝipiris kun mia fidela grupo kaj post havenpaŭzo en Cipro, fine de la naŭa jarcento A.J.K, ni atingis finalan destinon, kie mi starigis novan urbon akorde kun loka landreĝo, kiu laŭlegende donacis al mi teritorion, kiu ĵus kovrita povus unu bova felo. Uzante faman ruzon mi tiam tranĉis la felon en finegajn rimenojn tiel, ke mi eblu ĉirkaŭlimigi spacon por starigi citadelon, kiu poste iĝos la historia centro de la urbo, prenante antikvan nomon rilate al bovnomo.

 

kvizo-4.1.jpgkvizo-4.6.jpg

 

Ĵus elŝipiĝita post nia marvojaĝo, mi ricevis el la aŭtoktonoj la nomon de “vagantulino” kaj baldaŭ la loka reĝo, ĉarmita de mia beleco sed ankaŭ allogita de miaj riĉecoj, edziĝpetis min. Tiu peto bone ricevita kaj akceptita estis de miaj akompanatoj, feliĉaj pro tia bela alianco, garantidono de paco kaj prospero sed edziĝtage per fideleco al mia unua murdita edzo mi laŭlegende preferis murdiĝi, ĵetiĝante en ŝtiparon. Tiam miaj kortuŝitaj kompanoj apoteozis min, kiel divenan personon sed alia legendo rakontis, ke mi edzigis unu el miaj kompanoj, kiu estis fundonta faman familion de militaj konkerantoj.

 

kvizo-4.3.jpg

 

 

Unuatempe pagita estis tributo al nia etruska urbego-patrino pruve de fideleco kaj pieco sed baldaŭ tiu ĉi malfortiĝis pro la greka premado kaj la nova urbo, kiun kreinta mi estis, emancipiĝis ekde la sepa jarcento A.J.K. kaj devenis pli kaj pli potenca ĝis fine superregi grandan parton de la Mezmaro.
Grave estas ĉi-tie precizi, ke mia historio ĉefe rakontita estis de grekaj kaj romanaj laŭdiraj historiistoj, kiuj plefofte manifestis nefavoreblajn antaŭjuĝojn pri mi kaj mia urbo pro kaŭzoj de interrivalecoj.

 

kvizo-4.4.jpg

 

Unu el tiuj historiistoj, Virgilo, eĉ rakontis, ke mi gastigis trojan heroon, post la malvenko de Trojo kontraŭ la grekoj kaj longega marperiplo, freneze enamiĝis pri li kaj fine aflikte murdiĝis, kiam li denove enŝipiĝis al italujo por fundi Romon.


Partager cet article
Repost0
6 octobre 2012 6 06 /10 /octobre /2012 12:36

 

Legenda persono el la plej profunda antikveco mi estas, jam citita en la bibliaj libroj kaj priskribita kiel mastrumanta unu gravan kaj potencan reĝlandon lokitan al finfino de mez-orienta duoninsulo. Plitarde alvokita mi estis en la Nova Testamento el Luko kaj mem en unu surato de la Korano, ricevinte novan nomon el la profeto Mahometo mem.
Tra la diversaj mez-orientaj kaj sud-eŭropaj tradicioj, plurajn nomojn mi ricevis tiom per la grekoj, la etiopioj aŭ la hebreoj, kiom per la jemenoj aŭ la araboj kaj la islamanoj.  


kvizo-3.2.jpgkvizo-3.8.jpg

 

Apud mia ĉefurbo, arkeologoj malkovris grandegajn vestiĝojn de mia pasita potenco kaj de la riĉabundeco de mia popolo, tiam konsiderita kiel la plej riĉa en la tiuepoka mondo.
Inter aliaj ili elteriĝis ruinojn de antikva akvobaraĵo (sendube la unua el la tutmondo) 650 metrojn longa, havanta kapablecon provizii kultivadon por kvindek mil loĝantoj. Al sudo de la urbo, ili ankaŭ malkovris rimarkindan templon, sendube uzitan kiel konsekritan lokon por la pilgrimuloj kaj kiu prezentas malalt-reliefojn en antikva loka sabea lingvo.
La unuaj realaj mencioj pri mia reĝlando devenis de asiraj enskribaĵoj proksimume en -750 a.J.K. kaj ŝajnas malfacile al la aferekspertuloj precize identigi ĝin kun ebleca konfuzo kun alia regiona reĝlando.
Nature la diversaj mitaj rakontoj pri mi iom malakordiĝas sed komuna linio prezentas min, ĉu kiel subliman reĝinon, taksitan de granda saĝeco kaj de alta inteligenteco, ĉu kiel allogantan kaj seksdeziratan magiulinon.


kvizo-3.11.jpgkvizo-3.12.jpg

 

Ekzemple la araba legendo atribuas mian naskiĝon al ĝina patrino kaj araba viziro (princo, kiu mastrumas unu regionon por sia kalifo). Naskiĝante mi havis la belecon de paradiza kreaĵo kaj poste edukita mi estis en la kutima religio de Suno sed poste konvertiĝis al la religio de la vera Dio renkontiĝinte kun fama mez-orienta reĝo, kies grandan saĝecon mi unue spertis per multe da demandoj kaj enigmoj, kaj kiun mi antaŭe provis ĉarmi kaj seksallogi dum orgia festnokto.

 


 

kvizo-3.4.jpg

 

Mi ankoraŭ forte inspiris, tra la diversaj epokoj, multajn artistojn kaj la fama heroino de artverkoj mi iĝis, kiel pentraĵoj, operoj kaj filmoj.


Partager cet article
Repost0

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant le climat, l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences et l'astronomie.
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens