26 juin 2012
2
26
/06
/juin
/2012
16:32
Luksega kaj ampleksega somerdomo mi estas, de stilo “la bela epoko”, lokita en ok hektarojn granda domajno borde de la
Mediteraneo, mi apartenis en mia unua konfiguraĵo al belga reĝo, kiu oferis min al sia bela franca amantino kaj poste proprietaĵo mi iĝis de la nevo de la mortinta reĝo antaŭ konvertita esti en
militan hospitalon dum la unua tutmonda milito.
Aĉetita de grafino post la unua tutmonda milito, transformita mi estis dum la tridekaj jaroj de usona arkitekto kaj tiam starigita en
mian nunan konfiguraĵon. Poste mi iĝis proprietaĵo de diversaj riĉegaj personoj, kiel kanada financisto aŭ riĉega itala industridirektanto, famega en la transalpa aŭtindustrio kaj fine akirita de
plejriĉa bankisto, heredinda de bankista libanan-juda dinastio, kiu jam financis la kamelkavaranojn en Sirio dum la lontanaj tempoj kaj kiu tragike mortis dum la incendio de sia
apartamento.
Ĉiam proprietaĵo de la vidvino - ŝi mem riĉega persono inklinita al filantropio kaj artkolektado kaj heredandino de rusa-juda familio
instalita en Usono kaj Sud-Ameriko - de tiu malŝanca bankisto, proponita al la vento mi freŝdate estis por halucina prezo, kiu donis al mi la famecon de la plej multekosta somerdomo en la
tutmondo.
Mia envendigo cetere konis sufiĉe fantastan rakonton, enscenigante rusan oligarkon, farintan nekredeblan riĉiĝon en metalajn
produktaĵojn okaze de la eksplodo de la komunista sistemo en Rusio kaj kiu baldaŭ rezignis sian oferton kaj samokaze perdis la koketan monsumon de 55 milionoj da dolaroj, deponitan por oficialigi
sian aĉetoferton. Plie kondamnita li estis de la juĝisto pagi al la proprietulino kroman sankciaĵon, kiun tiu-ĉi en admirinda socia impeto decidis destini al karitataj agadoj kaj al serĉaj
establoj por la neŭrosciencoj.
Published by Pauledouard
-
dans
Quiz
18 juin 2012
1
18
/06
/juin
/2012
13:36
Granda hotelo de neoklasika stilo kaj de florenca inspiro mi larĝe malfermiĝas antaŭ la Mediteraneo ekde fama korniko
de la Azura Marbordo.
Unue imagita estis de riĉega aristokrato, kiu sonĝis krei la plej frenazan kazinon de la “Riviera” sed tiu sonĝo
neniam ekaparis ĉar la kolosaj terapogolaboroj englutis la tutajn monriĉecojn de mia malfeliĉa sonĝulo, kiu baldaŭ devis aŭkcie vendi min kaj mi do iĝis proprietaĵo de belga poeto, plibone
konita, kiel unu el la ĉejanimuloj de la beletra Simbolismo kaj kiu baldaŭ farita estis aristokrato kun la titolo de grafo de sia reĝo Alberto la unua.
Forgesante la kazinajn sonĝoj de la antaŭlasta bienulo mia nova beletra proprietulo konstruigis belan ornamdomegon,
kiun li kromnomis el nomo ĉeestanta en siaj laboroj. Lia beletra verkado cirkaŭ la du ĉefaj termoj de la morto kaj la signifo de la vivado rekompensita estis de la Nobela premio iom antaŭ la unua
tutmonda milito. Dank’al la tutmonda sukceso de pluraj verkoj de mia beletra proprietulo kaj notinde unu teatraĵo nomita “Blua birdo” kaj unu el la ĉefverkoj de la simbolisma movado, kies
temo reprenita estis de pluraj grandaj muzikistoj, kiel Fauré kaj Debussy, mi estis fariĝonta gravan lokon de la plej belaj festoj kunigante la tiuepokajn rimarkindulojn en la diversaj domajnoj
de la politiko, de la artoj, de la ekonomio kaj de la plej grandaj internaciaj monriĉecoj.
Momente de la dua tutmonda milito mia artista proprietulo foriris Eŭropon kaj restadis Usonon atendante la finon de la
militaj malamikaĵoj kaj li mortis nur kelkaj jaroj post sia reveno.
Dum la sekvantaj tri jardekoj samstate mi estis ankaŭ kiam granda senmovkonstruaĵa laborplano ŝanĝis min en vastajn
luksuajn apartamentojn ĉesigante samokaze la terapogajn laborojn. Fine de la dudeka jarcento reprenita mi estis de granda svisa negocisto, kiu faris la necesajn laborojn transformante min en la
grandan luksuan hotelon, kiu mi estis ĝis freŝdate.
Published by Pauledouard
-
dans
Quiz
14 juin 2012
4
14
/06
/juin
/2012
13:26
Gravega franca historiisto mi estis, naskiĝita tutkomence de la dudeka jarcento en malgranda vilaĝeto el la ebenaĵoj de Ĉampagno, en
kiu mi vivis parton de mia juneco ĉe adorita avino, kiu helpis min malkovri la cirkaŭan naturon, la florojn, la arbolojn, la odorojn...kio faris el mi historiiston de kampa fonto.
Post duagrada lernado en pariza liceo, mi sekvis en Sorbono kompletan historian lernadaron ĝis agregatigo kaj komencis profesoran karieron en Alĝerio pli precize en Konstantino kaj baldaŭ en
Alĝero, kie vivis unu dekon de jaroj, nur interumpita de milita dujara restado en Rejnlando, kie mi malkovris kaj ŝatis Germanujon.
La ĉiam subokulvidado de la Mediteraneo havis grandan rolon en mia vidmaniero de la Historio, en kiu la Mediteraneo devis trovi
grandan lokon.
Post alia profesora restado en suda Ameriko mi revenis Francujon, kiam komencis la dua tutmonda milito, kiun mi faris sur la germana landlimo kun malĝoja rezultado de kvinjara militprizono en
Lubeko. Tia aventuro estis okazo frekventi aliajn militajn kaptitojn de multaj naciecoj sed ĉefe skribi mian grandan verkon pri la historio de la Mediteraneo, dank’al kiu mi konsciprenis pri la
“longa tempo” de la Historio, fore de ĉiutagaj eventoj aŭ pasioj kaj personaj mizeroj aŭ malfeliĉoj.
Tiel naskiĝis la nova paradigmo de la moderna historio, kiu disvolvata estos per la “lernejo de la Analoj”, kies ĉefestro mi estos dum multaj jaroj kaj kiu profunde ŝanĝis la manieron koncepti
kaj priskribi la Historion, kiu ĝis tiam vidita kaj priskribita tra la kronologia sekvado de gravaj eventoj (bataloj, reĝaj kronadoj, pactraktatoj, invadoj, ktp ...) senzorgante grandajn
orientiĝojn dum pluraj homgeneracioj kaj kelkfoje dum jarcentoj en diversaj domajnoj (sociaj kaj religiaj evoluoj, konsumantprezoj, naskiĝokvantoj, ekonomiaj fluoj, ktp....), kiuj necesis la
intervenon de variaj ekspertuloj kaj ankaŭ la precizan kaj kompletan serĉadon de adekvataj informoj.
Aparte de mia granda verko pri la Mediteraneo, interna maro de Eŭropo, mi interesiĝis al multaj historiaj temoj, kiel notinde la
“identeco de Francujo” en pluraj volumoj, verko malfeliĉe interumpita de mia morto, “Loĝejo kaj ŝanĝmono”, “Gramatiko de la civilizacioj”, “Ambicioj de la Historio” aŭ ankoraŭ la fama “Dinamiko
de la kapitalismo”, referenca verko de ĉiuj modernaj ekonomiistoj.
Published by Pauledouard
-
dans
Quiz
7 juin 2012
4
07
/06
/juin
/2012
13:18
Fama manjuvelmetiisto deveninta per mia patro de franca protestanta familio, kiu unue elmigris livonian regionon de Rusio antaŭ
enlokiĝi en Sankta-Petersburgo cirkaŭ 1830 sekve de la katastrofa religia politiko de franca reĝo samnomita Reĝo-Suno, kiu ne reale brilis per tia malfeliĉa decido, seniginte la francan
landon je amaso da homaj talentoj kaj entreprenistoj en diversaj gravaj domajnoj.
Propra filo de juvelmetiisto mi naskiĝis en Sankta-Petersburgo kaj poste sekvis lernadon en Dresdo ankaŭ realizi grandan
rondiradon de Eŭropo kaj perfektigi min ĉe respektitaj germanaj, francaj kaj inglaj oraĵistoj, malkovrante samokaze la galeriojn de la plej grandaj eŭropaj muzeoj.
Baldaŭ rekonita kaj multe bontaksita de la eŭropaj kortegoj, mi kreis dum multaj jaroj grandajn multojn da juveloj de diversaj stiloj, kiel “rokoko”, novarto, “Art déco”, ktp....
Ĉefe konita pro miaj juvelkreaĵoj destinitaj al la imperiista kortego de Rusio, mi prioritate uzis duon-altprezaj ŝtonoj el
urala regiono, kiel verda jado, ruĝa-nigromarmora ŝtonoj, ŝtonkristaloj aŭ agatoj, neforgesante la emajlojn kaj la nobelajn metalojn kaj notinde la oron sub kvar koloroj (flava, blanka, rozkolora
kaj verda).
Grandparte nun grupigita en Sankta-Petersburgo, la kolekto de miaj kreaĵoj notinde prezentas eksterordinaran aŭtomaton, nomitan
la “ovo-horloĝo”, kiu farita estis por la barono Edvardo de Rotsĉildo en 1902 kun unu diamantornamita koko, kiu stariĝas kaj malfermas siajn flugilojn tiel interpunkciante ĉiun horon.
Published by Pauledouard
-
dans
Quiz
28 mai 2012
1
28
/05
/mai
/2012
12:41
Fama sciencisto mi estas, kiu naskiĝis en Moskvo en juda nobela familio iomtempe antaŭ la bolŝevika revolucio el patro kemia
inĝeniero kaj el patrino pianartistino. Ne reale amema de la nova socia rusa sistemo, la familio foriris Rusion en 1921 kaj enloĝiĝis en Belgion en 1929. Konsekvence mi ricevis la belgan
naciecon, kiam mi estis dudek jarojn aĝa.
Post sciencaj lernadoj de kemio en la libera universitato de Bruselo, mi iĝis profesoro kaj baldaŭ direktoro de la internacia Solvay Instituto de Bruselo antaŭ daŭrigi instruistan karieron en
Usono kaj notinde al la Fermi instituto de la universitato de Ĉikago kaj al la universitato de Aŭstino en Teksaso, kie mi ko-starigis la Centron por la kvantumaj kompleksaj sistemoj. Returninte
Belgion mi iĝis direktoro de la Centro por statistikaj mekaniko kaj termodinamiko.
Mia ĉefa kontribucio al la sciencoj koncernas la komprenemon de la neinverseblaj procezoj ene de la foraj-ekvilibro sistemoj
notinde ene de la kemiaj kaj biologiaj sistemoj. Mi fakte disvolvigis la koncepton de “disipativaj strukturoj” cele de priskribi la koheraj spac-tempaj strukturoj, kiuj formiĝas en la malfermaj
sistemoj en kiuj energia kaj materia interŝanĝo okazas inter sistemo kaj ĝia cirkaŭaĵo.
Pro miaj kontribucioj al la termodinamiko fore de ekvilibro mi ricevis la Nobelan kemian Premion en 1977. Tra miaj sciencaj laboroj mi montris la evidentecon de la “tempa sago” kaj de la
neinverseblecon, kiel fundamentaj proprecoj de la biologiaj sistemoj, kiuj enhavas neinverseblajn forte organizitajn strukturojn. Sammaniere kiel la veteraj sistemoj, la vivaj organismoj estas
nestabilaj sistemoj, kiuj ekzistas fore de termodinamika ekvilibro kaj tia nestabileco rezistas al la kutima determinisma eksplikado. Pro iliaj sentokapabloj al la inicialaj kondiĉoj la
nestabilaj sistemoj nur povas statistike eksplikitaj, tio estas en terminoj de probableco.
Unu el miaj plej konitaj publikaĵoj koncernas la regulojn de la Kaoso, kiuj postulas, ke du sistemaj trajektorioj kun la plej
malgranda iniciala diferenco eksponenciale diverĝas kun la tempo.
Ĉi-supre estas unu ekzemplo de kompleksa sistemo (kolizio de tri malmolaj korpoj subforme de bilardaj globoj)por kiu la uzo de
la inicialaj kondiĉoj de la sistemo ne permesas precize koni la sistemajn kondiĉojn malantaŭe.
Published by Pauledouard
-
dans
Quiz
13 mai 2012
7
13
/05
/mai
/2012
08:03
Ĉarma mezgranda svisa urbo kun multe da historiaj lokoj kaj monumentoj, mi ricevis la nomon de unu irlanda monaĥo, kiu forlasis sian
landon kun grupo de aliaj monaĥoj dum la sepa jarcento por evangelizi la barbarajn landojn ĉe la riverego Rejno.
Ekde la naŭa jarcento ekaperis legendaj rakontoj pri tiu sanktiĝita monaĥo, kies unu el la plej famaj agoj estis forpeli la demonon,
kiu antaŭe konkeris princinon, kiu estis la fianĉino de franka reĝo. Tiu-ĉi rekompense donacis al futuro sanktulo grandan terenon por starigi abatejon.
Aliaj fantastaj fabeloj pri tiu sanktulo rakontas, ke li obeigis unu urson, kiu regule alportis lignon por nutri la fajron de la monaĥoj en la arbaro aŭ, ke li faris pacan pakton kun furioza
urso, kiu terorizis la tutan landon, donante al tiu besto spicopanon, tiel sendolorigante ĝian malsaton.
Nun kantona ĉefloko en la orienta Svisujo, lokita mi estas en linda vallo ĉirkaŭita de altaj montetoj kaj kromnomita mi estas “la urbo kun unu milo de ŝtupoj”.
Mia loka lingvo estas svisgermana dialekto.
Ekonomia centro mi estas, kiu devas sian prosperon al forta teksa industrio, kiu datiĝas je la Mez-Epoko kaj instaliĝis ene de miaj muroj dum la dek kvina jarcento. Ekde tiu tempo famaj estas
miaj fajnaj tukoj kaj mia punto.
Pioniro por la mekanikigado de mia industrio mi antaŭgardi povis miajn ekonomiajn atutojn dank’al la kreskiĝo de la produktado de performancaj maŝiniloj, kies reputacio baldaŭ disvolviĝis tra la
mondo.
Faman Universitaton mi posedas, kiu proponas lernadojn en ekonomiaj, sociaj kaj juraj sciencoj kaj kiu estas unu el la plej prestiĝaj tra la germanparolantaj landoj.
Mia monaĥejo unu el la plej gravaj el Eŭropo estis dum pluraj jarcentoj. Perfekta ekzemplo ĝi estas de karolinga moneĥejo kunigante katedralon kaj bibliotekon en unu nuran arkitekturan tutaĵon.
Estas la biblioteko vera kultura juvelo kun siaj barokaj monumentoj kaj la multaj mez-epokaj manuskriptoj, kiujn ĝi enhavas. Pro tiaj proprecoj inskribita ĝi estis en la tutmonda patrimonio
de la UNESCO.
Aliĝita ekde la dek sesa jarcento al la svisa konfederacio, tamen nur estis dum la dek naŭa jarcento, ke la kantono, kies ĉefloko mi
nun estas, reale kaj politike eniris en la kantonan konfederacion.
Published by Pauledouard
-
dans
Quiz
7 mai 2012
1
07
/05
/mai
/2012
12:16
Iom miriganta pariza preĝejo mi estas ĉar konstruita per tiuepokaj metakstrukturaj tekvikoj, tiel donante al tia religia
edificio internan stilon plenan je malpezeco kaj elegantecotiam, ke la flankmuroj prezentas pli klasikan novromanikan stilon pro la uzo de regionaj tranĉilaj ŝtonoj.
Ankaŭ konstruita mi estis cele de provizi kultlokon al la multego de laboristoj, kiuj kunigitaj kaj proksime loĝitaj estis
okaze de la grandegaj konstrulaboroj de la tutmondaj ekspozicioj en Parizo ĉe la Kampo de Marso komence de la dudeka jarcento.
Tiu katolika preĝejo, situanta en strato, kiu ricevis la nomon de fama gaŭla militĉefo, omaĝon donas al la laborista kondiĉo
kaj celebras la nocion de laboro per kiu la homaro plenumas sian destinon. Konstruita ĝi estis respektante la popolan karakteron de la paroko kaj akordante kun la laboristan
ĉirkaŭecon.
Finpretigita en aprilo 1902 per la franca arkitekto Astruc, rimarkinda ĝi estas de uzado de noviganta metala armaturo kaj de
ĉarpento kun videblaj trabetoj, kiuj rekuperitaj estis post la malmuntado de la diversaj ekspoziciaj ĝardendomoj cele de ŝparaĵoj.
La preĝejo ankaŭ posedas bronzan sonorilon, kiu prenita estis en Sebastopolo per la franca armeo kaj donacita per la imperiisto
Napoleono III. Interne troviĝas linda virgulina ĉapelo kaj pluraj florornamitaj freskoj reprezentantaj religiajn scenojn.
Published by Pauledouard
-
dans
Quiz
17 avril 2012
2
17
/04
/avril
/2012
12:13
Fama mez-epoka katedralo mi estas, kies konstruado de cirkaŭ du jarcentoj periodon kovris kun ŝanĝadoj de arkitektura tipo ekde la
primitiva (kiel videbla per la sespartiaj volboj de la navo) ĝis la radianta gotikstiloj (reprezentita de la rozvitraloj en la du brakoj de mia transepto).
Kiam elfinita estis mia konstruado, mi estis unu el la plej grandaj mez-epokaj katedraloj de la tuta kristanaro.
De papo estis metita mia unua ĉizita ŝtono dum la dua parto de la dek dua jarcento en la situo de antikva paganisma templo plitarde
anstataŭita de kristana baziliko dum la kvara aŭ la sesa jarcento.
Sub mia tegmento, origina tutkverka ĉarpento troviĝas, kiu feliĉe neniam detruita estis de grava incendio kaj kiu konstituata estas de
1.300 kverkoj kovrintaj 20 hektarojn de arbaro.
En miaj altaj partoj granda kolekto de pli impresaj kaj timegaj unu la aliaj gargojloj mi posedas, kiuj kaze de pluvo permesas la
akvan fluadon ekstere de mia muroj cele de ne ilin difekti per malseko kaj flueto.
Konstituata estas mia tegmento de pli da 1.300 plumbaj tegoloj de proksime 3 metrojn longaj kaj 1 metron larĝaj (ekzakte 10 x 3
reĝaj-piedoj kun 1 x reĝa-piedo = 32,484 centimetroj) por tuta pezo de 210 tunoj.
Cirkaŭ de la mezo de la dek naŭa jarcento, tiom grandaj estis miaj difektaĵoj, ke projektita estis mia kompleta detruo sed solvita
estis de unu el la plej grandaj francaj beletraj verkistoj, kiu mobilizis la popolan opinion por mia restaŭrado tra famega romano, kies heroino mi estis.
Decidita do estis restaŭri min kaj konfidita estis la laboro al du konitaj arkitektoj, kiuj devis rekonstitui multajn perditajn
statuojn kaj ornamaĵojn kaj plie inventis por dekoracia celo novajn fantastajn, diablajn kaj mem groteskajn ĥimerojn, kiujn oni vidas en la alta cirkaŭparto de mia konstruaĵo kaj kiuj inventitaj
estis de la bonkonita arkitekto-restaŭristo Viollet-le-duc, kiu reprezentiĝis en grandan altan statuon, videblan ĉi-sube.
Poste mi trapasis sen granda domaĝo la du tutmondajn militojn de la dudeka jarcento.
Finfine mi ricevis fine de la dudeka jarcento unu fasadan renovigadon per modernaj procesoj por purigi miajn ŝtonojn kaj retrovi ilian
originan blankecon, makulitan kaj nigre fariĝitan de plurjarcenta aera polucio.
Published by Pauledouard
-
dans
Quiz
12 avril 2012
4
12
/04
/avril
/2012
14:39
Reĝa ordono mi estis cirkaŭ la mezo de la dek kvina jarcento, proklamita de franca reĝo, kiu antaŭe moke nomita mem estis “la
reĝeto de Burgeso” antaŭ, kiam fama ŝafistino de Lorajno, nomita Johanino de Arko alvenis, liberigis Orleanon, venkis la anglajn tropojn kaj gvidis lin ĝis Remso por ricevi lian reĝan
konsekradon.
Tiu reĝa ordono ilustris du grandajn tiuepokajn politikajn eventojn.
La unua estis la granda katolika skismo, komencita fine de la dek kvara jarcento, kiu okazis dum la fama jarcenta milito inter
Francujo kaj Anglujo kaj kiu dividis la eŭropan kristanaron en du violente oponitajn partiojn dum unu duonjarcento. Tiu skismo rezultatigis instalaĵon de du papecaj lokoj : unu en Avignono kaj
alia en Romo.
La dua estis la grava ŝanĝo de la eŭropaj ŝtatoj kaj la ekonomiaj tiuepokaj mutacioj, kiuj gvidis la ŝtatestrojn ne plu akcepti la
rangosuperecon de la roma papeco, tiom politikan, kiom ekonomian (per notinde papecaj truditaj impostoj)
Do la franca reĝo kunigis sian grandan klerikan konsilion kaj decidis la redaktadon de sia reĝa ordono, kies ĉefa elemento estis la
solemna jeso de la franca reĝo, kiel gvardisto de la francaj ekleziaj rajtoj kaj ankaŭ kiel ĉefo de la franca katolika eklezio. Estis la unua paŝo ĝis tio, kio estos plitarde nomita “galikanismo”
epoke de la reĝo-Suno Ludoviko la dek kvara.
La franca reĝo forte helpita estis en sia laboro per la ĉefepiskospo Renaldo de Ĉartreso, tiu mem, kiu kronis lin en Remso dum lia
reĝa konsekrado.
Plie de tiu solemna reĝa jeso, la ordono ankaŭ reduktis la papecajn rajtoj en la franca lando por diversaj domajnoj kiel la impostoj
(forviŝado de la “anatoj”), la nomuno de la epikospoj aŭ la limigado de la rajtoj de “ekskomunikado” kaj de religia “interdikto”.
Subtila traktanto, la franca reĝo tiel atingis plurajn gravajn politikajn celojn akirante senfortuze superecon sur la franca katolika
eklezio kaj granda aŭtonomio favor’al tiu-ĉi. Plejparte de la franca episkoparo akceptis la reĝan ordonon kaj ankaŭ la regionaj parlamentoj ekcepte tiuj el Bretonio kaj Burgonjo.
Malgraŭ la franca subteno al la nuna papo Eŭgenio IV, luktante kontraŭ la skismo, tiu ordono akcetebla ne estis de la sankta-Sidejo,
kiu longtempe postulis abrogacion aŭ almenaŭ profundajn ŝangaĵojn, kiuj estos senfine diskutataj ĝis nova konkordato subskribita inter la papeco kaj la franca reĝeco komence de la dek sesa
jarcento.
Published by Pauledouard
-
dans
Quiz
8 avril 2012
7
08
/04
/avril
/2012
13:14
Fama romana ĉefvojo, 560 kilometrojn tutlonga mi estis, kies konstruado komencita estis en 312 AJK (Antaŭ Jesuo Kristo) de romana
cenzuristo, kiu donis al mi sian nomon kaj kiu unue celis interligi la Eternan Urbon al la kampania regiono kaj notinde al Kapuo, famkonata pro sia amfiteatro, kie batalis la gladiatioro Spartako
antaŭ gvidi la grandan servistan militon kontraŭ Romo kaj ankaŭ pro la famaj “ĝuoj de Kapuo” en kiuj Hanibalo dirita estis perdiĝinte kaj ĉesiginte sian impeton kaj sian militan avantaĝon post
sia granda venko de Kano en apulia regiono dum la dua punika milito.
Mia linio ekis piede de la Maksima Cirkuso, kreita de la kvina romana reĝo Tarkvinio Prisciuso inter la palatina kaj la aventina
montetoj dum la sesa jarcento A.J.K. kaj eliris el Romo per la Pordego Sankta-Sebastiano post preterpasinte la karacalaj Banoj.
Ekster la urbo kaj sur miaj flankoj la grandaj romanaj familioj konstruis multe da funebraj monumentoj kiel la tombo de Cecilia
Metella.
Sinsekve plilongigita dum la sekvaj tempoj mi baldaŭ trapasis la apeninaj montegoj ĝis Benevento iom post la koloniigo de la regiono de la samnitoj, kiuj antaŭe puntrudintaj estis humiligan
malvenkon al la romanaj tropoj en la defilo de kaŭdiumo, historie konita evento kiel “kaŭdiaj forkegoj”.
Ekde Benevento, la granda imperiisto Trajano konstruigis alian ĉefvojon tiuepoke nomitan “Via Traiana” kun pli facila linio laŭirante
la adriatikan marbordon kaj proksime pasante de la fama batalkampo de Kano (venko de Hanibalo en minus 216 kontraŭ la romanaj tropoj))
Post la trapaso de la apeninaj montegoj mia linio daŭrigis al sudo ĝis Tarento (kaj ĝiaj famaj doriaj kolonoj) por baldaŭ atingi
Brindison al bordo de la adriatika maro, en la regiono de Apulio kaj finfine ĉesiĝis piede de monumenta ŝtona ŝtuparo, videbla en la ĉi-akroĉitaj bildoj.
Published by Pauledouard
-
dans
Quiz