Iom miriganta pariza preĝejo mi estas ĉar konstruita per tiuepokaj metakstrukturaj tekvikoj, tiel donante al tia religia edificio internan stilon plenan je malpezeco kaj elegantecotiam, ke la flankmuroj prezentas pli klasikan novromanikan stilon pro la uzo de regionaj tranĉilaj ŝtonoj.
Ankaŭ konstruita mi estis cele de provizi kultlokon al la multego de laboristoj, kiuj kunigitaj kaj proksime loĝitaj estis okaze de la grandegaj konstrulaboroj de la tutmondaj ekspozicioj en Parizo ĉe la Kampo de Marso komence de la dudeka jarcento.
Tiu katolika preĝejo, situanta en strato, kiu ricevis la nomon de fama gaŭla militĉefo, omaĝon donas al la laborista kondiĉo
kaj celebras la nocion de laboro per kiu la homaro plenumas sian destinon. Konstruita ĝi estis respektante la popolan karakteron de la paroko kaj akordante kun la laboristan
ĉirkaŭecon.
Finpretigita en aprilo 1902 per la franca arkitekto Astruc, rimarkinda ĝi estas de uzado de noviganta metala armaturo kaj de
ĉarpento kun videblaj trabetoj, kiuj rekuperitaj estis post la malmuntado de la diversaj ekspoziciaj ĝardendomoj cele de ŝparaĵoj.
La preĝejo ankaŭ posedas bronzan sonorilon, kiu prenita estis en Sebastopolo per la franca armeo kaj donacita per la imperiisto Napoleono III. Interne troviĝas linda virgulina ĉapelo kaj pluraj florornamitaj freskoj reprezentantaj religiajn scenojn.