Overblog Suivre ce blog
Administration Créer mon blog
26 mars 2012 1 26 /03 /mars /2012 10:53

 

Estas ĉi-sube kelkaj citaĵoj de tiu verkisto :


“Manĝante alvenas apetito, trinkante eliras soifo”

“Pli multe da oldaj drinkuloj ol oldaj kuracistoj estas !”

“Neniam sole alvenas unu malbono”

“Scienco sen konscio nur animruino estas”

“Nescio patrino de ĉiuj malbonoj estas”

“Ĉio ĝuste alvenas al kiu atendi povas”

“Ridado propraĵo de la homo estas”

“Kiel povus mi stiri aliulojn, kiu mem stiriĝi ne povus !”

“Patro de vereco tempo estas”

“Naskiĝis homo por labori, kiel birdoj por flugi”

Kvizo-32-copie-2.jpg


Prisribo de la aŭtoro :

Fama beletra verkisto de la dek sesa jarcento, filo de avokado el la landoj de Lojro, sekvinte klasikajn latinajn kaj grekajn lernadojn, mi leterinterŝangis kun miaepokaj humanistoj antaŭ komenci karieron de verkisto. Unue monaĥo kaj tradukisto mi estis kaj poste sekvadis medicinajn studadojn en fama tiuepoka universitato en la sudo de Francujo. Allogita de polemiko kaj de kontraŭ-klerikalismo mi komponis verkojn kun libera menso, lingva virtuozo, ŝerca gusto per burleska stilmaniero cele de eviti la ekleziajn fulmojn kaj ankaŭ dispopularigi la novajn ideojn pri edukado, religiaj praktikoj, moroj kaj institucioj. Tiel mi estis kreinto de unika skribmaniero kun larĝega esprima riĉeco, atingante asocii humanismajn opiniojn el la Renaskiĝo kaj novajn sciadojn ene de historiaj rakontoj miksitaj de fantastaj inventoj.
Miaj plenaj vivo kaj verko estis triumfo de menslibereco.

Repost 0
Pauledouard - dans Quiz
commenter cet article
24 mars 2012 6 24 /03 /mars /2012 16:24

 

Fama batalo mi estis dum la militoj de Italujo, kiujn la reĝeco de Francujo kvidis dum la dek kvina kaj dek sesa jarcentoj kaj kiu okazis en unu memorfacila dato, kiun ĉiuj francaj lernantetoj iaepoke perkore konis.

kvizo-26.9-copie-1.jpg
Tiuj diversaj kaj sekvaj militoj kviditaj estis cele de reekhavi la reĝlandon de Naplo kaj ankaŭ la duklandon de Milano, kiuj apartenis al la franca familio de Anĵuo ĝis meze de la dek kvina jarcento antaŭ fali en la manojn de la hispana reĝeco de Aragono.
Unuatempe la franca reĝo Karulo VIII kun la helpo de la svisaj kantonoj sukcesis fortpreni la faman duklandon fine de la dek kvina jarcento, elpuŝante la lokan dukon Lodovico Sforza nomitan la Maŭra sed la svisaj militoj ne ricevinte la prezon de sia milita helpo baldaŭ denuncis la aliancon kaj helpis la lokan dukon reakiri lian bienon. Tio okazis la revenon de la franca reĝo Ludoviko XII kun aliaj svisaj dungosoldatoj, kiu reakiris la aviditan duklandon.

kvizo-26.1.jpgkvizo-26.6.png
Denove ŝanĝis la situacio, kiam la papo aliancon faris kun la respubliko de Veneco kaj la svisaj kantonoj por forpeli la franculoj for la nordo de Italujo.
La nova franca reĝo, iĝita reĝo la unuan de januaro,  valorigis siajn heredajn rajtojn kaj entreprenis helpe de sia armeo konstituita de forta artilerio kaj diversaj tropaj korpoj kiel gaskonaj kaj navaraj arbalestistoj, germanaj kaj nederlandaj lanskvenetoj, peza nobla kavalerio komandita de la kavaliro Bayard famega pro lia braveco, liaj armagadoj kaj lia animnobleco kaj kies unu el la plej grandaj glortitoloj estis la sukcesa defendo de la ponto Garigliano kontraŭ la hispanaj tropoj.


kvizo 26.10

Unue densigita en Grenoblo, la antaŭa gvardio de la franca armeo, komandita de alia fama ĉefulo, la marŝalo de la Paliso (kiu postsiamorte inspiris unu popolan kanzonon plenan je evidentaj verecoj, kiel “kvaronhoro antaŭ lia morto la sijnoro La Paliso ankoraŭ vivis” !) sukcesis trapasi la Alpojn per miskonita vojeto kaj surprizis la svisajn tropojn , kiuj retrofluis en la direkto de Milano.

kvizo 26.4
Baldaŭ okazis la sangplena batalo, kiu daŭris du tagojn kaj kies favora eliro akirita estis dank’al la interveno de la venecaj tropoj, kiuj imponis retreton al la militaj svisuloj.
La konsekvencoj de tia terura sangelverŝa batalo (cirkaŭ 16.000 homoj mortis) multaj estis :
- rekonitaj estis de la papo la heredaj rajtoj de la franca reĝo pri la duklando de Milano.
- kontraktita estis unu traktado de sencesa paco inter Francujo kaj la svisaj kantonoj, kiu tradaŭradis tri jarcentojn ĝis la franca revolucio.
- Kontraktita ankaŭ estis paca traktado inter la franca reĝo kaj la juna hispana reĝo (la futura Karolino-kvinto) kun restituo de la provinco de Navaro al lia franca princo Henriko II, la avo de la futura fama franca reĝo Henriko IV.
Oni ankoraŭ citos, kiel feliĉan konsekvencon de tiu milita venko, la Konkordaton de Bolojna, kiu administros la rilatojn inter la papeco kaj la franca reĝeco ĝis la franca revolucio.
Unuafoje en la milita historio tiu batalo okazis la decidigan uzadon de artelerio, kiu iĝos pli kaj pli potenca laŭtempe kaj faronte la militojn pli kaj pli sangelverŝajn.

 

Repost 0
Pauledouard - dans Quiz
commenter cet article
18 mars 2012 7 18 /03 /mars /2012 11:55

 

Ŝajnas kunligita mia urba deveno kun la konstruaĵo per la romanaj tropoj de unu fortifikaĵo
(Duacum Castellum) dum la kvara jarcento post Jesuo-Kristo.
Post la falado de la romana Imperio mia lando apartenis al merovinga reĝlandeto antaŭ aparteni al la graflando de Flandrio.
Disvolvinte drapan industrion de internacia famo laŭ la rivero “scarpe” mi obtenis relativan sendependecon per komunuma ĉarto ekde la jaro 1188.

kvizo-26.9.jpg
La simbolo de tiaj novaj liberecoj estis la starigo ekde la jaro 1390 de mia fama turo nomita belfrido ornamita de belega kariljono. Longtempe grava cereala merkado mi estis kaj miaj skabenoj (antaŭaj urbaj administristoj) obtenis la kreadon de unu katolika universitato meze de la dek sesa jarcento.

kvizo-26.3.jpg
Kiel multaj aliaj flandriaj urboj mi kreskis dank’al la teksa industrio kun importita lano el Anglujo.
Fortprenita en 1667 de la franca reĝo Ludoviko XIV, mi tiam iĝis franca kaj transformita en militan fortan lokon kun garnizono, kanonmuldejo kaj arsenalo. Plie la parlamento de Flandrio enmetiĝis en miajn murojn, kiel atesto de mia juĝa graveco.
Malfeliĉe la diversaj universitatoj eliris el mia urbo fine de la dek naŭa jarcento profite de la urbego de Lille sed la jura fakultado revenis fine de la dudeka jarcento kaj donis modernan fluon al mia supera instruado.
Mi konis ekonomian kreskadon dum proksime unu jarcento kun la ekspluatado de la karbominejoj ĝis la setentaj jaroj de la lasta jarcento sed la forlasado de tiu industrio donis fortegan baton al la ekonomio de mia lando.
Hodiaŭ mi estas urbo de proksimume kvardek mil loĝantoj kaj miaj ĉefaj ekonomiaj aktivecoj koncernas la veturilan konstruadon, la metaltransformadon kaj la kemiajn produktadojn.


kvizo-26.7.jpg
Ĉefe fama mi estas notinde en la nordo de Francujo per mia festivalo konita kiel “La festoj de Gajanto” , kiu okazis ĉiujare komence de julio kaj dum kiu oni muzikpromenas tra la urbo la grandegajn marionetojn de la gegigantoj, protektantoj de la urbo ekde la Mez-Epoko, la patro “Gajano”, fama militisto, kiu venkis miajn malamikojn dum la barbaraj konkeraĵoj de la deka jarcento, lia edzino kaj iliaj tri filoj.

Repost 0
Pauledouard - dans Quiz
commenter cet article
11 mars 2012 7 11 /03 /mars /2012 15:22

 

Fama privata rezidhotelo mi estas en la centro de Parizo, kies konstruado kaj historio konis nekomunajn okazaĵojn, kiuj ĉi-sube rezumitaj estas :
Tuto komencis meze de la dek sepa jarcento, kiam la reĝo Ludoviko XIV decidis renovigi la vojon, kiu gvidis ekde Parizo al sia palato de Versajlo, tiam fakte kreante novan noblan cirkaŭurbon, kiu tuj allogis la grandajn princajn familiojn, kiuj devis manifestiĝi kaj ĉeesti en Versajlo, ĉe la reĝo-suno.

Hotel-Matignon.jpg
Tiel estis, ke granda franca princo aĉetis grandegan terenon laŭ la fama vojo al Versajlo, cele de krei ornamhotelon meze de pejzaĝa parkego sed li ne povis sinŝarĝi per la neantaŭviditaj kostoj de la tuta konstruaĵo kaj devis revendi la proprietaĵon en 1725 al alia pli riĉeca princo ol li. Poste tiu proprietaĵo heredita estis de la princo de Monako kaj tio la kaŭzo estas, ke la proprietaĵo ĉiam ĉeestas en la honoraj titoloj de la familio de Monako.
Hotel-Matignon-cour-interieure.jpg
Ankoraŭ poste tiu ornamhotelo reaĉetita estis en 1802 de unu profesia dancistino kaj renovigita post la revolucia perido de skota bankisto, provizora amanto de la dancistino, kiu estis fama korteganino kun multaj galantaj kaj eŭropaj aventuroj. Ekde 1808 la hotelo apartenis por kelkaj jaroj al la princo de Talleyrand, kiu premita estis cedi ĝin al la imperiisto Napoleono sekve de la tenebra afero de Hamburgo.
Sub la dua franca imperio, la hotelo prenis la nomon de ĝia nova bienulino, la dukino de Galliera, kiu gracie gastigis la grafon de Parizo kaj lian plejaĝan filon, kiuj ekzilitaj poste estis per republika leĝo fine de la dek naŭa jarcento. Ofendigita de tia decidaĵo, la dukino donacis la hotelon al la imperiisto Francisko-Jozefo de Aŭstrio-Hungarujo cele de ŝanĝi ĝin en ambasadorejon post sia morto.

Hotel-Matignon-facade.jpg
Subsekestre metita dum la unua tutmonda milito, kiel bieno apartenanta al malamika nacio, la hotelo fine aĉetita estis de la franca ŝtato kej baldaŭ klasifikita kiel historia konstruaĵo kaj finfine iĝis registara rezidejo en 1938.
Tie estis, ke la unua ministra konsilio ĉeestis, prezidita de la generalo De Gaulle  en septembro 1944.
Cirkaŭita estas tiu rezidejo de la plej granda privata parko en Parizo, desegnita en 1903 per la ĝardenarkitekto Achille Duchêne.


Repost 0
Pauledouard - dans Quiz
commenter cet article
3 mars 2012 6 03 /03 /mars /2012 12:58

 

Kiu mi estas ?

Fama latina poeto, reala referenco de la antikva beletro. Lia ĉefverko rakontas la fabolojn kaj legendojn, kiuj konstituis la mitan historion de Romo. Ricevinte juĝistan formadon en Romo kaj ankaŭ en Ateno li poste ĉarmis la altan roman socion per siaj grandaj poetaj kvalitoj kaj siaj elegantaj kaj erotikaj verkoj kiel “La Arto ami” aŭ “la Heroidoj”. Falita en malfavoron sub la imperiisto Aŭgusto, li konis ekzilon ĝis sia morto en malproksima regiono (nuna Rumanujo) kaj siaj lastaj verkoj konstituitaj de tutaj siaj korepondoj kun siaj amikoj fajritaj estis per imperiista ordo sed feliĉe solvitaj kaj inspiris multe da verkistoj notinde dum la romantika epoko.

 

Kvizo-26.1-copie-1.jpg

 

Famaj citaĵoj el mi :

“Bonon mi vidas kaj aprobas sed malon faras”

“Ŝiprompitulo hororon gardas pri kvankam trankvilaj fluaĵoj”

“Kredu min, vivi nekonite, vivi feliĉe estas kaj oni ne leviĝi supren sia sfero devas ”

“Tiom longe feliĉa estos, multajn amikojn vi havos. Malklariĝu ĉielo kaj sola vi estos”

“Malgrandaj fluetoj grandajn riverojn faras”

“Ĉasta virino, kiu ne petadita estas”

“Kiam belulino forton suferas, bonvolite estas” 

“ Plibone malon bonfari ol bonon misfari”

“Kio permesita ĉarmon ne havas, kio defendita ekcita estas”

“Beleco kaj ĉasteco ĉiam kverelas”

“Al ĉiuj enamiĝantoj danĝera soleco estas”

 


Repost 0
Pauledouard - dans Quiz
commenter cet article
23 février 2012 4 23 /02 /février /2012 14:46
Brila inĝeniero kaj entreprenisto de la dek naŭa jarcento, mi miris miajn nuntempulojn per la aŭdaceco kaj la inĝenieco de miaj realizaĵoj domajne de civilaj laboraĵoj sed ankaŭ en multaj aliaj apliktserĉodomajnoj kiel aerblovekipo, aerodinamismo aŭ aeronaŭtiko.
Naskiĝis mi en la easto de Francujo el patro milita intendanto kaj patrino tre profesie aktiva en la ekspluatado de ligno kaj minkarbo, en germanorigina familio, al kiu svisa praŭlo donis komence de la dek oka jarcento francan nomon, inspiritan de sia germana naska provinco.
Kemion mi studis en la Centrala Lernejo de Artoj kaj Manufabrikoj de Parizo, kies diplomita mi estis en 1855.

Eiffel-1888-Photo-Nadar.jpg
 
Forlasinte mian kemian specialecon, mi akiris fortan sperton en du bonegaj francaj entreprenoj ekspertitaj de metalaj konstruaĵoj kaj partoprenis kiel projektinĝeniero al la fama projekto de Suezkanalo antaŭ starigi mian propan kompanion per kiu mi gajnis dum la sekvaj jardekoj gravajn komercajn ordojn en tuta Eŭropo sed ankaŭ en la tutmondo por realigi civilajn konstruaĵojn kiel stacidomojn aŭ liceojn sed ankoraŭ pontojn kaj viadukojn, la tuton realizitan de metalaj strukturaĵoj.
Miajn grandajn industriajn sukcesojn mi devis notinde al mia kapableco kapti ĉiun novan ideon kaj cirkaŭigi min kun grandkvalitaj kunlaborantoj.
Mia plej spekinda realizaĵo parte inspirita estis de itala komerca galerio en Milano, duon-beton-metalstrukture farita dum la sepdekaj jaroj de la jarcento.

Eiffel-statue-liberte-armature-copie-2.jpgEiffel-statue-liberte-2-copie-1.jpg
Konstruita en Parizo por celebri la centjarfeston de la Franca Revolucio okaze de la Universala Ekspozicio de 1889, tiu konstruaĵo, laŭdire “pli malpeza ol aero” financita plejparte estis per mia propra riĉeco kaj mirigis siajn spektantojn pro sia maldikeco, sia gracia eleganteco kaj ankaŭ pro la performanco de sia plenumado ( en nur 26 monatoj per 250 laboristoj sen unu sola  grava akcidento malgraŭ la akrobataj kunmuntantaj kondicioj)
Konsistigita ĝi estis de 18.000 metalaj elementoj, faritaj de afinita karbonfero en laborejo kaj interkunmetitaj per 2.500.000 nitoj. Ĝia proksimuma pezo de 10.000 tunoj laŭdirita estis pli malgranda ol la pezo de l’aercilindro, kiu tutkovras ĝian bazon ĝis ĝia pinto (tio estas apud 5 milionoj da kubaj metroj)

Eiffel-Tour-at-sunrise.jpg
 
Kondamnita de detruado post la Universala Ekspozicio, mi interbatalis cele de pruvi la longdaŭrecon de mia metala verko instaligante meteorologian laboratorion kaj sendrattelefonan antenon kaj poste demonstrante ĝian strategian utilecon por la tiamkreskantan militaviadon.
Hodiaŭ mia bela verko ĉiunokte sin vestas per sia scintila lumenrobo por ĉiŭhoroŝanĝe ilumini la ĉefurbon.
Mi ankaŭ partoprenis en la realigo de la “Statuto de la Libereco”, donaco de Francujo al Usono, kiu inaŭgurita estis en 1887. Laŭdemande la arkitekton Bertholdi mi realigis la internajn strukturajn elementojn, kiuj soportis la statuon.
Tutmonde konita, mendojn mi ricevis por realizi multe da konstruaĵoj tra la mondo.

Eiffel-BudapestGare.JPGEiffel-Ponte-Maria_Pia-a-Porto.JPG
 
Miaj laboroj en aerodinamismo gvidis min proponi fine de la unua tutmondmilito la planojn de la unua monoplano ĉasmilitaviadilo.
Intertempe mi ekis la konstruadon de la kluzoj de la Panama kanalo sed la kompanio enŝarĝita de tiu projekto iĝis objekto de grandega financa skandalo sekve de sia bankrota deklaro kaj responsulo desegnita mi estis kaj kondamnita antaŭ kiam mi estu rehonorigita per kasacia proceso.
Ĉiujn miajn profesiajn instalaĵojn mi donacis al la franca Ŝtato kaj mi mortis en Parizo en 1923, aŭskultante la kvinan simfonion de Beethoven.

Repost 0
Pauledouard - dans Quiz
commenter cet article
18 février 2012 6 18 /02 /février /2012 09:14

 

Fama kapela konstruaĵo de radiantgotika stilo mi estas, lokita en granda administra kompleto en la centro de Parizo. Sola restaĵo de la kapetia reĝeco, mendita mi estis de la franca reĝo Ludoviko la naŭa, ankaŭ nomita Sankta Ludoviko cele ŝirmi kristanajn relikvojn (notinde la pikaĵa krono de la Kristo momente de lia martiro), kiuj aĉetitaj estis por ekstravaganca prezo al la latina imperiisto de Bizanco, Baldvino la dua kaj poste enmetitaj en grandan arĝentan kofron meze de la kapelo.
Miaj originaj konstruplanoj kutime atribuitaj estas al la fama majsto-konstruisto Pierre de Montreuil, kiu rekonstruis la apsidon de la reĝa abatejo de Saint-Denis kaj ankaŭ ĉesigis la sudan fasadon de la katedralo Notre-Dame en Parizo.

Pierre_de_Montreuil.JPG
 
Pli tarde cirkaŭ la jaro 1250 aliaj relikvoj kiel pecoj de la vera kruco kaj de la sankta lanco aldonitaj estis al la relikva kolekto. Pli ol simpla kultloko mi nepre servis la fortajn religian kaj politikan ambiciojn de mia reĝo-konstruisto, kiu volis iĝi la ĉefinterparolanto kun la papeco de Romo, profitante de la tiuepoka malfirmeco de la sankta roman-germana imperio kaj ankaŭ de la bizanca imperio, tiam nur regita de simpla grafo.

Sainte-Chapelle-coeur.jpg
 
Konstruita en proksime dek jaroj mi estas unu el la plej belaj tutmondaj realigoj de la radianta gotika arto, kiu karakteriziĝas per senpezeca senco kaj forta vertikala akcento. Plie mi posedas unu el la plej grandaj tutmondaj kolektoj de dektriajarcentaj religiaj vitraloj.
Konstituita mi estas de du kapeloj, la alta por la reĝaj servoj kaj la malalta por la laboristaro de la reĝa administracio.

Sainte-Chapelle-vue-d-ensemble.jpg
 
Kvankam forte difektita dum la franca revolucio fine de la dek oka jarcento dum kiu la relikvoj disvastigitaj estis kaj la granda arĝenta kofro muldita, tute restaŭrita mi estis dum la dek naŭa jarcento per la fama franca arkitekto Viollet-le-duc
Ekde la jaro 1862 konsiderita mi estas kiel nacia historia monumento.
Ĉu vi malkovris, kia konstruaĵo mi estas ?

 

Repost 0
Pauledouard - dans Quiz
commenter cet article
28 janvier 2012 6 28 /01 /janvier /2012 13:10
Fama nebulozo mi estas, malkovrita komence de la dek sepa jarcento de unu sud-franca krerulo, samtempe eksperta en filozofio, scienco kaj astronomio kaj plie beletristo kaj konsilanto ĉe la regiona parlamento, kiu observadis min kun sia propra astronomia okulvitro.


kvizo-25.3.jpg
Mi lokiĝas kore de granda konstelacio, bone okulvidebla notinde dum januaro en la norda hemisfero kaj dum somero en la suda kaj priskribita en la greka mitologio kiel unu ĉasisto cirkaŭita de siaj du hundoj kaj tenanta lionkapon en sia mano.
Amplekson de tridek tri lumjaroj mi posedas kaj lokita estas cirkaŭ 1.350 lumjaroj malproksime de nia blua plando. La ĉefa parto mi estas de vastega gas-kaj-polva nebulo kaj notinde enhavas tre junan stelamason kun multaj tutnovaj steloj cirkaŭitaj de enorma kaj brilega gasveziko al temperaturo de du milionoj da gradoj.

kvizo-25.9.jpg
Kosma objekto mi estas, kiu ekde ĉiam ekcitis la imagon kaj hodiaŭ oni povas precize studadi kiel naskiĝis la steloj ĉar la plej freŝdataj el ĉi-tiuj lastaj steloj forblovis siajn cirkaŭitajn polvonebulojn tiel permesante klare ilin observi. La astronomiistoj do hodiaŭ havas intiman vidmanieron ene de larĝa spektro de multaj naskiĝantaj kaj evoluantaj steloj.
Miaj ĉi-akroĉitaj bildoj ĉefe devenas de la spaca teleskopo HUBBLE, de la CHANDRA x-ray Observatorio, de la NRAO (Nacia Radio-Astronomio Observatorio) kaj de la eŭropa suda observatorio de La Silla.
Ĉu vi malkovris, kiu mi estas ?

Repost 0
Pauledouard - dans Quiz
commenter cet article
15 janvier 2012 7 15 /01 /janvier /2012 13:37

 

Romana katolika preĝejo mi estas, kies oficiala nomo estas Alta Kirko Sankta-Petro kaj Sankta-Maria kaj kiu konis maloftan sorton dum sia plena konstruaĵo ekde la dek dua jarcento kaj la ago de Frederiko nomita “Rufabarbo”, alportinta el la urbo de Milano la relikvojn de la tri famaj Reĝoj-magoj, kiuj laŭ la kristana legendo ĉeestis la naskiĝon de la Kristo-Jesuo en povra bovejo de la urbeto de Betleĥemo en Palestino. Poste tiuj supozitaj relikvoj enmetitaj estis en unu oran skatolon kaj donacitaj al la pilgrima fervoro meze de la ĥorejo.

Frederic-Barberousse.jpg
La pilgrima alfluo kaŭzis la decidon konstrui novan grandan preĝejon, kies gotikostila komenco datiĝas la mezon de la sekva jarcento kaj tri jarcentojn daŭris ĝis la ĉesigo de la laboroj pro manko de mono kaj ankaŭ forlaso de la gotika modo.
Rekomencis la laboroj sub la influo de la prusia Reĝo Frederiko-Vilhelmo IV pasiita de romantismo kaj de la Mez-Epoko, kiu mendis kaj financis la arkitekton Sĉinkelo por ĉesigi la tutan konstruaĵon en 1863.

Cologne-Cathedral-autel.jpgCologne-cath.-facade.jpg
Fine de la dua tutmonda milito tiu kirkego estis unu el la solaj urbaj monumentoj ankoraŭ starantaj malgraŭ la senĉesaj bombardadoj kaj sia kompleta restarigo efektiviga estis en 1950.
Cent kvindek sep metrojn alta, la dua plej alta tutmonde preĝejo mi estas kaj mia surfacamplekso cirkaŭ atingas ok mil kvadratajn metrojn. Ankaŭ mi estas la tria plej granda gotika kirkego kaj multe da arthistoristoj vidas la plejperfektan harmoniecon inter miaj diversaj partoj. Pro tio enskribita mi estis en la tutmonda patrimonio de la UNESCO fine de la dekdua jarcento kaj la plej vizitita monumento el Germanio mi ankaŭ estas kun pli da kvin milionoj de ĉiujaraj vizitantoj.
Freŝdate la viziton de la papo mi ricevis okaze de la tutmondaj junecaj tagoj.
Unu legendo rakontas, ke la framasona movado naskiĝis en la korporacio de la masonestroj, kiu partoprenis en mia konstruaĵo sed tamen tia tezo objekto de forta diskutado inter fakistoj estas.
Ĉu vi rekonis min ?


Repost 0
Pauledouard - dans Quiz
commenter cet article
9 janvier 2012 1 09 /01 /janvier /2012 15:14

 

Exterordinara teknologia ilo mi estas, inventita dum la sepaj jaroj de la dudeka jarcento per unu usona inĝeniero, kiu tiam laboris en usona freŝdate kreita kompanio en Santa-Clara en la fama “SilikonValo”  per tri fizikaj doktoroj, kiuj estis decidintaj forlasi sian antaŭan kompanion, alian “start-up” -an kompanion kreitan de 1957 cele de fabriki la unuajn integrajn cirkvitoj de la moderna epoko.
Baldaŭ la kompanio kreita de la tri doktoraj kolegoj enmetis en la merkadon la unuan komputilon, kiu programita estis per unu sola elektronika “blato”.
Microproc--intel-4040-copie-1.jpg
Tia unua modelo havis tre modestan performancon. Ĝi povis efektivigi cirkaŭ 60.000 operaciojn per sekundo kaj tio tiuepoke konstituis unu realan teknologian revolucion.
Li fakte estis reala revolucio ĉar li tiam permesis dank’al la miniaturiĝo de la procezilo fabriki malpli kaj malpli grandajn komputilojn, kies antaŭaj plenigis plenajn laborlokojn kun forta elektra konsumo kaj ankaŭ forta procento de mekanika aŭ elektra paneo.
Tiu unua modelo estis la komenco de granda kaj fama familio, kies reala patro estis itala inĝeniero nomita Federiko Faĝino (Federico Faggin) kaj kies nomo komencis par la ĉifroj 80... kiuj rapide famaj estis en la elektronika mondo kaj  konkeris la tutmondon, ekipante multegajn komputilojn kaj elektronikajn kontrolmaŝinojn en la plej diversaj industriaj aŭ servaj sektoroj.
Rapide imitita de aliaj usonaj kaj japonaj konstruistoj, tiu familio de elektronikaj iloj konis fulmrapidan evolucion kun pli kaj pli forta miniaturiĝo kaj samtempe eksponenciala progreso de la performancoj.
La rapideco de tiaj elektronikaj “gadget”-oj kutime esprimita estas en MIPS (por milionoj da operacioj per sekundo) kaj ĝia potenco ĉefe dependas de la komplekseco de la interna arkitekturo, de la rapideco de la interna horloĝo kaj ankaŭ de la longeco de la vortoj (aŭ pli ekzakte de la uzindikoj), kiuj estas uzitaj de la “gadget”-o por plenumi la kalkuladojn!
Komence la uzitaj vortoj havas longecon de 4 bitoj kaj nun temas pri 64 aŭ 128 bitoj !
La unuaj iloj malfacile atingis unu MIPS kaj nun atingas pli da 10.000 MIPS !!

 

Repost 0
Pauledouard - dans Quiz
commenter cet article

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences, l'astronomie, les souvenirs
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens