Fama manjuvelmetiisto deveninta per mia patro de franca protestanta familio, kiu unue elmigris livonian regionon de Rusio antaŭ enlokiĝi en Sankta-Petersburgo cirkaŭ 1830 sekve de la katastrofa religia politiko de franca reĝo samnomita Reĝo-Suno, kiu ne reale brilis per tia malfeliĉa decido, seniginte la francan landon je amaso da homaj talentoj kaj entreprenistoj en diversaj gravaj domajnoj.
Propra filo de juvelmetiisto mi naskiĝis en Sankta-Petersburgo kaj poste sekvis lernadon en Dresdo ankaŭ realizi grandan
rondiradon de Eŭropo kaj perfektigi min ĉe respektitaj germanaj, francaj kaj inglaj oraĵistoj, malkovrante samokaze la galeriojn de la plej grandaj eŭropaj muzeoj.
Baldaŭ rekonita kaj multe bontaksita de la eŭropaj kortegoj, mi kreis dum multaj jaroj grandajn multojn da juveloj de diversaj stiloj, kiel “rokoko”, novarto, “Art déco”, ktp....
Ĉefe konita pro miaj juvelkreaĵoj destinitaj al la imperiista kortego de Rusio, mi prioritate uzis duon-altprezaj ŝtonoj el urala regiono, kiel verda jado, ruĝa-nigromarmora ŝtonoj, ŝtonkristaloj aŭ agatoj, neforgesante la emajlojn kaj la nobelajn metalojn kaj notinde la oron sub kvar koloroj (flava, blanka, rozkolora kaj verda).
Grandparte nun grupigita en Sankta-Petersburgo, la kolekto de miaj kreaĵoj notinde prezentas eksterordinaran aŭtomaton, nomitan la “ovo-horloĝo”, kiu farita estis por la barono Edvardo de Rotsĉildo en 1902 kun unu diamantornamita koko, kiu stariĝas kaj malfermas siajn flugilojn tiel interpunkciante ĉiun horon.