Naskiĝita de riĉa fenica komercisto, mi alvenis al ĉi-suba mondo en la Insulo de Cipro kaj rapide montris fortan emon por pripensado kaj filozofio, komencante legi frue verkojn de Sokrato, kiujn raportis al mi mia multvojaĝanta patro.
Priskribita kiel granda sed malforta viro kun nigra aŭ forte malhela haŭto, kiam mi venis en Atenon, mi rapide paŝligis al pluraj famaj tiuepokaj atenaj filozofoj, sekvante unu jardekon iliajn instruadojn. Postlerninte diversajn filozofiajn sistemojn, komence de la tria jarcento A.J.K. (antaŭ Jesuo Kristo) mi fundis mian propran filozofian instruejon, kiun mi starigis en la fama “Agora” de Ateno, sub ornamita portego el kiu elvenis nian grupnomon, notinde konsistigita de unu dekon de disĉiploj (el kiuj Posidonioso de Apameo, kies busto ĉi-sube), kiuj plitarde konitaj estos per siaj gravaj filozofiaj skribaĵoj.
Unu el miaj plej famaj esprimoj la sekvanta estis :
“Homo du orelojn posedas kaj nur unu langon cele de dufoje pli auskulti ol paroli”
Rapide populara mi iĝis ĉe atenuloj, kiuj starigis al mi bronzan statuon kaj ankaŭ remetis al mi la ŝlosilojn de sia citadelo antaŭ ricevi el ili laŭran kronon.
Priskribita mi estis kiel severa, iom parolema sed facilvivema viro, kiu kelkfoje sciis bontempon preni sed ĉiam konvene.
Viktimo de akcidento, mi decidis mortiĝi meze de la tria jarcento A.J.K. (antaŭ Jesuo kristo).
Malfeliĉe neniu el miaj verkoj atingis la sekvantajn jarojn sed nur la titoloj kaj kelkaj fragmentoj raportitaj de miaj disĉiploj kaj aliaj verkistoj.
La ekspertuloj kutime pensas, ke mi ricevis diversajn influojn el pluraj filozofaj kurentoj kiel la sokratisma, la cinikeca aŭ la megarisma.
La filozofa lernejo, kiun mi kreis, notinde trovis famajn samideanojn en la roma imperio, kiel la sekvantajn personojn : Cicerono, Seneko, Epikteto aŭ la imperiisto mem Marko-Aŭrelo, kies bustoj
vi trovos en la ĉi-subaj akroĉitaj bildoj.
Tiu filozofio admonas al la praktiko de meditadaj ekzercoj cele de bonakorde vivi kun la naturo kaj la racio por atingi saĝecon kaj feliĉon, konsideritaj kiel
ataraksio (neesto de pasioj korespondanta al neesto de sufero)
Ĝeneralparolmaniere la nomo de tiu filozofio nur indikas nun ĝian moralan aspekton kaj indiferenteco je doloro aŭ kuraĝo antaŭ la vivaj malfacilaĵoj.