Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
29 novembre 2012 4 29 /11 /novembre /2012 17:52

 

Urbo de proksimume cent mil loĝantoj, lokita mi estas en la sudo de la antikva Persujo.
Mi spertis proksimume antaŭ dek jaroj gravegan seismon, kiu detruis min porporcie de 70 elcentoj kaj mortigis preskaŭ 40.000 loĝantojn.


 

Kvizo-30.3.jpg

 

 

Ĉefe konstruita de “adobo”, unu el la unuaj konstruomaterioj kaj ankoraŭ tutmonde multe uzita, kiu konsistas en miksaĵo de argilo, akvo kaj iom da pajlo, kiujn la homoj sekigas al suno subforme de brikoj, nature tia tipo de konstruaĵo ne povas longtempe rezisti al iom forta tertremo pro la manko de armita materio kaj de teknikoj en modernaj konstruadoj kaj grandparte klarigis la malaperon de grandaj kaj famaj urboj dum la antikveco.


 

Kvizo-30.1.jpg

 

Longantaŭe etapo sur la “sulka vojo” mi probable datiĝas je 2.500 jaroj kaj kreita mi estis dum la partha periodo, kiu konis sian apogeon dum la unua jarcento A.J.K. (antaŭ Jesuo Kristo) kun la kreado de la ĉefaj vojoj per kiuj trapasis la aziaj varoj ĝis Mezopotamio kaj la romana imperio. Tiu komerco asekuris mian riĉecon, kun mi kompletigis per la teksa manfabrikado sed mi poste konis malhelan periodon de politika kaoso kaj de nesekureco post la falego de la safavida dinastio ĝis la superegado de la nova persa dinastio de Agha Kano.
Superita mi estis de granda citadelo, ankaŭ konstruita de adobaj brikoj, kiu asekuris mian protektadon ĝis la mezo de la dek naŭa jarcento, kiam la “Shah” kadjaro ordenis miajn loĝantojn forlasi la malnovan urbon kaj instaliĝi ĉe la proksimuma palmarbaro.

 

 

Kvizo-30.4.jpg

 

 

 

Tiam tute forlasita, mia citadelo ricevis kelkajn renovigajn laborojn, kiam ĝi estis elektita kiel ĉefloko de itala filmo, kiu enscenigis tutmonde faman romanon, kiu korpreme ilustras la vanan tempoforkuron tra la historio de juna leŭtenanto atendanta la militajn gloron kaj honorojn per la tiom esparata atako de iluzia kaj preskaŭ mita malamika armeo kontraŭ la malnova citadelo, kie li garnizone ĉeestas. Kiam finfine kaj mirige okazis la fama atako, la militisto, iĝita maljuna kaj malsana, rehejmenirante mortis en gastejo fora je la batalo.

 


Partager cet article
Repost0

commentaires

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant le climat, l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences et l'astronomie.
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens