Naskiĝita fine de la dek naŭa jarcento en familio de la bona angla burĝaro mi faris miajn superajn lernadojn en la fama Kambriĝa Universitato, ĉefe
elektante filozofian kaj matematikan disciplinojn kaj baldaŭ partoprenante sekretan societon, kiu ĉiam ĝis nun grupis parton de la intelekta angla
elito.
Mi ricevis tre malfortan ekonomian trejnadon en Kambriĝo kaj dediĉis dek kvin jarojn el mia vivo studante la logikajn fundaĵojn de la probablecoj sed tamen iĝis poste unu el la plej famaj
tutmondaj ekonimiistoj dank’al mia granda majstro de skribado tiom por simplaj ĵurnalaj artikoloj, kiom por forte abstraktaj traktadoj, kiuj grave influis la modernan ekonomian cerbumadon.
Dum mia vivo mi ofte konsilis registrarojn, partoprenis altajn ekonomiajn komitatojn aŭ estis ekspertulo por la angla ŝtattrezoro aŭ ankoraŭ peranto dum la famaj “Akordoj de Bretton Woods”, tiam
proponante kreadon de unu tutmonda ŝanĝmonunuo kaj aliajn arangojn por notinde la rekonstruado de internacia financa sistemo sekve de la dua tutmonda milito sed miaj konsiloj malbone ricevitaj
estis de usonaj traktantoj , kiuj unue kaj surtute deziris starigi la superadon de la dolaro, kiel sola tutmonda rezerva ŝanĝmonunuo.
Ĉiam pravi mi pensis en ĉiuj domajnoj, tiel esperante konvinki la aliulojn pri la praveco de miaj analizoj sed tia orgojla konduto estis kaŭzo de pluraj misiluziiĝoj.
Kvankam ricevinte matematikan formadon, neniam mi pensis, ke matematikoj kaj statistikoj povu solvi la ekonomiajn problemojn, kiuj pli dependis
laŭmiaopinie de politikaj decidoj kaj psikologio de la ekonomiaj agentoj ol striktaj matematikaj reguloj aŭ modeloj antaŭvidantaj la estontecon sed estis unu el miaj multaj paradoksoj akcepti la
prezidentecon de societo de ekonometrio aŭ animi kambriĝan departamenton de aplikita ekonomio.
Violenta kontraŭstaranto de la liberala ekonomio, mi forte batalis kontraŭ la ĉefa deknaŭajarcenta teorio de “forpasigo” (france : “laisser-faire”), jesante, ke tia ekonomia modelo oferas neniun
garantion de kresko aŭ de plendungado kaj kontraŭe kuraĝigas neregulitajn aŭ friponajn komerciajn kondutojn pere de diversaj eblaj “dumpingoj”.
Fine de la unua tutmonda milito mi batalis kontraŭ la katastrofaj akordoj de la “Traktado de Versajlo” multe tro duraj por Germanio, estigonte plitarde ŝtatan bankroton kaj ekaperadon kaj fine
triumfon de nazismo.
Samepoke mi batalis kontraŭ la elekton de la ĉefaj ŝtatoj returni al la oro-etalono, kiu malpermesante la ŝtatŝanĝmonoj stariĝi laŭ la reala
ekonomia stato de ĉiu lando, estos unu el la plej gravaj kaŭzoj de la terura krizo dum la tridekaj jaroj de la dudeka jarcento.
Adepto de ekonomia politiko de demando kontraŭ oferto, mi rekomendis agadon de la publikaj povoj plifortigante tiun demandon per pli grandaj elspezoj, eĉ kreskante deficitojn kun risko estigi iom
da inflacio, ĉiam preferebla al forta sendungado.
Mirigmaniere miaj ekonomiaj teorioj kruele lumigas la erarojn de la E.U (Eŭropa Unio) kaj notinde la kreadon de la unueca mono Eŭro, kiu malpermesis krizomomente la sud-eŭropajn landojn korekti siajn ekonomiajn malfacilaĵojn pere de ŝtatŝanĝmono.