Legenda persono el la plej profunda antikveco mi estas, jam citita en la bibliaj libroj kaj priskribita kiel mastrumanta unu gravan kaj potencan reĝlandon lokitan
al finfino de mez-orienta duoninsulo. Plitarde alvokita mi estis en la Nova Testamento el Luko kaj mem en unu surato de la Korano, ricevinte novan nomon el la profeto Mahometo mem.
Tra la diversaj mez-orientaj kaj sud-eŭropaj tradicioj, plurajn nomojn mi ricevis tiom per la grekoj, la etiopioj aŭ la hebreoj, kiom per la jemenoj aŭ la araboj kaj la islamanoj.
Apud mia ĉefurbo, arkeologoj malkovris grandegajn vestiĝojn de mia pasita potenco kaj de la riĉabundeco de mia popolo, tiam konsiderita kiel la plej riĉa en la
tiuepoka mondo.
Inter aliaj ili elteriĝis ruinojn de antikva akvobaraĵo (sendube la unua el la tutmondo) 650 metrojn longa, havanta kapablecon provizii kultivadon por kvindek mil loĝantoj. Al sudo de la urbo,
ili ankaŭ malkovris rimarkindan templon, sendube uzitan kiel konsekritan lokon por la pilgrimuloj kaj kiu prezentas malalt-reliefojn en antikva loka sabea lingvo.
La unuaj realaj mencioj pri mia reĝlando devenis de asiraj enskribaĵoj proksimume en -750 a.J.K. kaj ŝajnas malfacile al la aferekspertuloj precize identigi ĝin kun ebleca konfuzo kun alia
regiona reĝlando.
Nature la diversaj mitaj rakontoj pri mi iom malakordiĝas sed komuna linio prezentas min, ĉu kiel subliman reĝinon, taksitan de granda saĝeco kaj de alta inteligenteco, ĉu kiel allogantan kaj
seksdeziratan magiulinon.
Ekzemple la araba legendo atribuas mian naskiĝon al ĝina patrino kaj araba viziro (princo, kiu mastrumas unu regionon por sia kalifo). Naskiĝante mi havis la belecon de paradiza kreaĵo kaj poste edukita mi estis en la kutima religio de Suno sed poste konvertiĝis al la religio de la vera Dio renkontiĝinte kun fama mez-orienta reĝo, kies grandan saĝecon mi unue spertis per multe da demandoj kaj enigmoj, kaj kiun mi antaŭe provis ĉarmi kaj seksallogi dum orgia festnokto.
Mi ankoraŭ forte inspiris, tra la diversaj epokoj, multajn artistojn kaj la fama heroino de artverkoj mi iĝis, kiel pentraĵoj, operoj kaj filmoj.