Legenda kaj eĉ deklarite senmorta traca reĝo mi estis en centra Eŭropo samepoke kiel la granda Aleksandro el Macedonio.
Mi reĝis proksimume dum la lastaj tri jardekoj de la kavara jarcento a.j.k (Antaŭ Jesuo kristo). Sencese mi batalis kontraŭ la
guberniestroj senditaj de Macedonio kaj notinde post la morto de la granda Aleksandro sed fine devis akcepti la macedonian superadon kaj tributon pagadi ne sen regule kontraŭleviĝi kun la helpo
de aliaj tracaj triboj el la nordo de Danubo.
Plitarde mi delokiĝis la ĉejurbon de mia odrisa reĝlando en la faman valon de rosoj, en lokon, kiun mi baptis per mia propra reĝnomo kaj ĉe kiu pluraj el miaj reĝoj-posteŭloj entombigitaj estis
sub grandaj termasoj nomitaj “tumuloj”.
Tiu ĉefurbo, remalkovrita ĵus post la dua tutmonda milito per lokaj arkeoloj al momente de konstruado de akvobaraĵo, estis malgranda urbo kun rektaj kaj ortaj stratoj, dotita de sistemo de akva disdono. Ĝi ankaŭ posedis altan fortikaĵon samfoje templon kaj reĝan palaton.
Estis en unu el tiaj tumuloj sed lokita ĉe la nuna ĉejurbo de Bulgarujo, ke loka arkeologo tutfreŝdate malkovris (senerarriske ĉar surskribita mia nomo estis sur unu kasko trovita en la tombejo) mian netuŝitan tombejon subforme de maŭzoleo kun reala kaj netaksebla trezoro en kiu oni povis trovi bronzan kapon, oran kronon, ŝtalajn spadojn, vasojn, amforojn kaj multe da aliaj objektoj.