Estas unu tre bonŝik-bongenra sinjorino, kiu loĝas en Neuilly kaj kiu veturis en sia porŝa veturilo al konsultejo de sia kuracisto, avenuo Foch en Parizo.
Ŝi eniras en kuracistan konsultejon kaj ekkriis tute frenezigita :
- Doktoro, terure estas, enpikita mi estis de unu vespo !
- Nu, Sinjorino, trankviliĝu, respondis la kuracisto, sendube ne reale grave estas, ĉu diros vi precize al mi, kie enpikita vi estis ?
- Ha, ne ! ne tion esperu, eksterdemande tio estas !
- Sed fine, kuracisto mi estas kaj….
- Ne, ne kaj ankoraŭ ne ! Tro multe embarase estas…vi flegas la plejmulton de miaj amikinoj kaj se unu el ili scius tian aferon, mi iĝus la mokon de ĉiuj en la mondumaj vespermanĝoj. Tute simple estas ! eĉ eliri el hejmo, mi ne plu aŭdacus !
- Sed finfine sinjorino, ekekscitiĝas la doktoro, tenita mi estas de la profesia sekreto kaj kiel volas vi, ke mi flegu vin, se mi ne scias, kie tiu vespo enpikis vin !
- Doktoro, ĉu vi ĵuras al mi, ke vi ne tion diros al neniu !
- Mian parolon mi donas al vi, sinjorino
Tiam la sinjorino alproksimiĝas je la doktoro, ĵetante ambaŭflanke okulon por sekuriĝi ilian solecon en la konsultejo kaj dolĉege flustras :
- En vendejo LIDL !