Overblog Suivre ce blog
Administration Créer mon blog
18 septembre 2012 2 18 /09 /septembre /2012 07:59

 

Estas unu tre bonŝik-bongenra sinjorino, kiu loĝas en Neuilly kaj kiu veturis en sia porŝa veturilo al konsultejo de sia kuracisto, avenuo Foch en Parizo.

 

poster-laetitia.jpg

 

Ŝi eniras en kuracistan konsultejon kaj ekkriis tute frenezigita :

-     Doktoro, terure estas, enpikita mi estis de unu vespo !

-     Nu, Sinjorino, trankviliĝu, respondis la kuracisto, sendube ne reale grave estas, ĉu diros vi precize al mi, kie enpikita vi estis ?

-     Ha, ne ! ne tion esperu, eksterdemande tio estas !

-     Sed fine, kuracisto mi estas kaj….

-     Ne, ne kaj ankoraŭ ne ! Tro multe embarase estas…vi flegas la plejmulton de miaj amikinoj kaj se unu el ili scius tian aferon, mi iĝus la mokon de ĉiuj en la mondumaj vespermanĝoj. Tute simple estas ! eĉ eliri el hejmo, mi ne plu aŭdacus !

-     Sed finfine sinjorino, ekekscitiĝas la doktoro, tenita mi estas de la profesia sekreto kaj kiel volas vi, ke mi flegu vin, se mi ne scias, kie tiu vespo enpikis vin !

-     Doktoro, ĉu vi ĵuras al mi, ke vi ne tion diros al neniu !

-     Mian parolon mi donas al vi, sinjorino

Tiam la sinjorino alproksimiĝas je la doktoro, ĵetante ambaŭflanke okulon por sekuriĝi ilian solecon en la konsultejo kaj dolĉege flustras :

-     En vendejo LIDL !


 

Repost 0
12 septembre 2012 3 12 /09 /septembre /2012 16:03

 

Devenas mia nomo de malnova legendo, kiu datiĝas je la periodo de la kristanaj kruĉkampanoj en Sankta Tero. Fakte la militaj kruĉituloj imagis kaj  kreis, ke la miraĝoj estis fare de mi, atribuante al mi parencaron kun la fama reĝo Arturo, kiu laŭdiraĉe estus mia duonfrato aŭ ankoraŭ ian lernanto-mastran rilaton kun la ankaŭ famega ensorĉigulo Merlino post mia naskiĝo en Armoriko, fama bonkonita regiono por siaj keltaj legendoj.
Laŭlegende mi ankaŭ havis tiuepoke povon levigi la marondojn kaj la ventojn cele de konstrui palacojn (en kiuj mi nature vivkutimis) en la ĉieloj kaj konsekvence oni donis mian nomon al unu el la plej mirigaj fenomenoj, ligitaj al la supermetado de aeraj tavoloj kun diversaj temperaturoj senmiksiĝante unu la alian, kiuj notinde ekaperis mezmare kaj ĉefe proksimume insulojn ĉar la ŝtonoj ŝanĝas je temperaturo pli rapide ol maro.

 

kvizo-1.1.jpgkvizo-1.2.jpg

 

La rezulto de tia fenomeno povas esti ŝajnemajn kristalajn palacojn aŭ vastegajn klifojn aŭ ankoraŭ rimarkindajn templojn sendube dediĉitaj al ia magia aŭ esotera malpermesita kulto al sorĉaĵaj fortoj , kiuj tiom forte impresis niajn kredemajn praŭlojn, kiuj facile vidis la naturajn fenomenojn kiel magiajn sorĉajojn de malignaj kreitaĵoj nature rilatantaj kun la diablo ! Aliakaze la rezulto povas esti la vizio de marŝipo, kiu flosi ŝajnas supre la maro. 

 

kvizo-1.3.jpg

 


La legendo, kiu do koncernas min, viglanta plurjarcente estis notinde en la eŭropaj landoj sed la koresponda miraĝa fenomeno povas ekaperi en multaj lokoj, kiel en la balta maro en la fino de printempo, en la markolo de Mesino inter Italujo kaj Sicilio kaj mem en Japanujo aŭ en polusaj regionoj laŭ taŭgaj atmosferaj kondiĉoj.

kvizo-1.7-copie-1.jpg 

kvizo-1.5.jpg

 

La moderna scienco nature povas facile ekspliki tiajn optikajn fenomenojn per la ŝanĝemaj ludadoj de la lumaj radioj tra la diversaj aertavoloj.
Ĉiel kun mia sulfura reputacio trompi la navigantojn kaj mem gvidi ilin ĝis ilia morto, ĉeestanta mi estas en multaj lingvoj kaj mem nia internacia lingvo adoptis min sen nenion ŝanĝi al mia itala nomo.

Ĉu vi trovis mian nomon ?

 


Repost 0
Pauledouard - dans Quiz
commenter cet article
8 septembre 2012 6 08 /09 /septembre /2012 09:39

 

Fama batalo mi estis, kiu okazis meze de la dek naŭa jarcento post la elŝipigo de la aliancaj francaj, anglaj kaj turkaj tropoj en Krimeo dum la regado de la franca imperiisto Napoleono III kaj dum trijarojn daŭra milito kontraŭ la tiuepoka rusa imperio.

 

kvizo-29.8.jpg

 

La rusa imperio, venkinte la turkan militan ŝiparon, kontrolon estis preninta la tutan nigran maron, tiel rompante la eŭropan ekvilibron kaj tia situacio decidis la francan kaj anglan imperiojn militdeklari al Rusio.
La priskribata batalo do okazis flanke rivero, kies unu el la du bordoj, konstituita de montetoj, tenita estis de la rusaj tropoj, kiuj proksimume grupigis 40.000 soldatoj kun forta artilerio.
Ekis la batalon kun fronta franca atako en la centro de la batalkampo, tiam ke aliaj afrikaj tropoj, nomitaj zuavoj, kies bravuro kaj batalgusto estis farontaj ilian famecon, trapasas ponton ĉe la marbordo, alsaltante per la dekstra flanko la rusajn arteleriajn bateriojn kaj tiam ke la anglaj tropoj atakas la maldekstran rusan flankon.

 

kvizo-29.5.jpg

 

 

Malgraŭ pluraj kontraŭ-atakoj notinde faritaj de la kozaka kavalerio kaj malgraŭ kelkaj mismanovroj de la angla infanterio, baldaŭ la rusa armeo tenajle prenita estis kaj senorde retrofluis, forlasinte la batalkampon al la aliancaj tropoj.


 

kvizo-29.3-copie-1.jpgkvizo-29.4-copie-2.jpg

 

 

Memore al tiu batalo kaj tiel salutante la kuraĝon de la afrikaj francaj soldatoj, la skulpisto Diebolt realizis ĉe arko de unu el la pontoj de Parizo faman zuavan statuton, kiu ĝisdate kaj tutjardaŭre indikas al la parizanoj la nivelon de la Sejno, kiel oni povas vidi ĉi-supre dum la escepta kaj terura pariza inundado en 1910.
Ankaŭ troviĝas en Kebeka provinco urbeto ricevinta la nomon de tiu fama batalo por memorfesti tian grandan militan venkon.

 


 


Repost 0
Pauledouard - dans Quiz
commenter cet article
24 août 2012 5 24 /08 /août /2012 14:20

 

Devenita de la germana regiono de Turingujo unu el la plej gravaj figuroj mi estis de kavalira ordeno, kiu naskiĝis subforme de milita Ordeno en Sankta Tereno tagiĝe de la dek tria jarcento.
Unue kreita por sukuri kaj flegi la kristanajn pilgrimistojn, tiu Ordeno baldaŭ transformiĝis en militan organizon, ĉiam al pinto de bataloj kaj riĉe dotita de la papeco kaj de la eŭropaj kortegoj.


kvizo-32.1.jpgkvizo-32.5-copie-1.jpg

 

Poste de la forpelado de la kristanoj for Sankta Tereno, tiu milita Ordeno, tiam gvidita de mi kiel Granda-Mastro de la Ordeno,  mendita estis de la reĝo de Hungarujo komence de la dua dekjaro de la dek tria jarcento milite konkeri regionon de Transsilvanio.
Dumtempe mi renkontis en Nurembergo la faman imperion Frederikon II, mastro de la Sankta german-romana Imperio kaj iĝis sia plej fidela amiko kaj sia plej grava konsilanto kaj notinde ofte intervenis ĉe la papo por aranĝi la konfliktemajn rilatojn inter tiuj du tiuepoke ĉefaj personoj de la kristanaro.

 


kvizo-32.3.jpgkvizo-32.4.jpg

 

 

Notinde mi organizis la rekrutadon de germanaj tropoj por la kvina kruzkampajno kaj partoprenis en ĝin, kiu havis por rezultado la kapton de la urbo de Damieto en Egiptujo. Poste mi ankaŭ partoprenis la sesan kruzkampajnon, gviditan de la imperiisto Frederiko II mem malgraŭ la ekskomunikado iom antaŭe prononcita de la papo Honoriuso kontraŭ tiu ĉi. Diference de la aliaj kruzkampajnoj, tiu nova kruzkampajno okazis sen verŝita sango, dank’al antaŭa akordo kun Al-Kamilo, sultano de Egiptujo, kiu akceptis interŝanĝi la urbojn de Jerusalemo, Bethleemo kaj Nazaretho kontrau la neŭtreco de la germana imperiisto en la internaj islamaj nunaj kvereloj kaj eĉ unu paca konsento starigita estis por dek jaroj.
Reirante Sanktan Terenon mi denove vizitis la papecon cele de obteni la formetadon de la terura papa ekskomumikado kontraŭ mia mastro Frederiko II. Mi ankaŭ ĝujis je la granda konsidero de la papo Honoriuso, kiu konfidis al mi multe da diplomataj agadoj en la tuta Eŭropo cele de arbitracii multajn konfliktojn inter la tiuepokaj eŭropaj ŝtatoj .

 

kvizo-32.6.jpg

 

 

Malgraŭ tiuj gravaj respondecoj mi ĉiam gardis bonan kontrolon de la milita Ordeno, kiun mi gvidis dum preskaŭ tridek jaroj kaj estis dum tiu tempo, ke tiu Ordeno atingis sian apogeon kun notinde la milita kampajno en Prusio laŭ la papa akordo evangelizi tiun barbaran regionon. Okazis kvindekjara sangelverŝa kaj kruela milito, konsiderita kiel kruzkampajno kontraŭ la nekredantoj ĝis la kompleta okupado de la lando fine de la dek tria jarcento. Evidentmaniere la krudaj kruzkavaliroj dolĉaj anĝeloj ne estis kaj ili pli volonte konvertis per spado ol per skovelo.
Mi mortis en Salerno en 1239 kaj mia postrestaĵo probable troviĝas en la teŭtona kapelo de Barletto en Apulio, ĉe la batalkampo de la plej grava venko de Hanibalo dum la dua punika milito.


Repost 0
Pauledouard - dans Quiz
commenter cet article
13 août 2012 1 13 /08 /août /2012 10:18

 

Fama batalo dum la punikaj militoj kaj fine de la tria jarcento AJK (Antaŭ Jesuo Kristo) mi estis, kiu oponis en la sudo de Italujo genian militan strategiston el Kartago al la tropoj de du romanaj konsuloj, kiuj siavice kaj ĉiutage komandis la romanan armeon laŭ la leĝo de la tiuepoka romana respubliko.
Aŭguste mi disvolviĝis en Apulujo, nur kelkajn kilometrojn fora je la adriatika maro sub varma mezmara suno.

 

kvizo-28.1-copie-1.jpgkvizo-28.4-copie-1.jpg

 

Konsiderita kiel  majstroverko de milita taktiko, tiu batalo ankoraŭ estis lernagita dudek du jarcentojn plitarde en la militaj akademioj kaj ĝi notinde servis kiel ekzemplo por la invado de Francujo per la germanaj tropoj komence de la unua mondmilito en 1914.
Laŭ la kutima romana taktiko, la komandanta konsulo aranĝis siajn piedirajn tropojn, kiuj reprezentis la ekvivalencon de dek du legioj, al centro de sia kamparanĝo poziciante la romanajn legiojn, kiuj konstituis siajn plejspertajn tropeojn meze de la alianca italia, flanke situata, infanterio. Ekstere de la piediraj tropeoj, li dekstre poziciis la romanan kavalerion kaj maldekstre la italian aliancan.

 

kvizo-28.3.png

 

La kartaga generalo infanterie malsuprecon de unu po du havas sed li gravan atuton posedas kun bonega gaŭla kavalerio, tro feliĉa venĝiĝi je la romana superado kaj kiun li rekrutis en cisalpina Gaŭlio kaj ĉefe sia numida plejmoviĝa kaj perkutanta kavalerio. Li estis uzonta tian atuton kun milita genio, kiu poste trudis la admiron de ĉiuj.
Unue la kartagestro aranĝis sian infanterion en unu sola lineo, multe pli longa ol la romana infanterilineo, avancigis ĝiskontakte la centron, kiu poste refluis sub la premo de la romanaj legioj tiamaniere, ke la kartaga infanterio parte ĉirkaŭis, kiel tenajlo, la tutan romanan infanterion.
La gaŭla kavalerio baldaŭ alfrontis kaj blokis la romanan tiam ke la numida enprofondigis kaj forpelis la aliancan italian antaŭ dorsaflanke preni la romanan infanterion jam parte enŝlosita en tenajlo.

 

kvizo-28.6.jpgkvizo-28.7.jpg

 

 

Unu el la plej gravaj amasbuĉadoj de la antikeco estis ĉar laŭ la ĉifroj de la historiistoj Tito-Livo kaj Polibo ĉirkaŭ 45.000 romanaj soldatoj vivon perdis kaj el ĉi tiuj granda nombro de gravaj militaj kaj civilaj personoj, kies unu  el du komandantaj konsuloj. La kartagaj mortigitoj dekfoje malgrandaj estis kaj la aliancaj keltaj piedsoldatoj, kiuj estis en la centro de la katarga kamparanĝo, pagis la plej pezan tributon.
Poste de tia katatrofo la vojo al Romo malfermita estis sed la kartaga generalo tiam montris sian nedecidemecon, renoncante direkte ataki Romon kaj provokante el unu el siaj oficiroj la faman esprimon, kiun Horacio tiel esprimis : “Vincere scis, victoria uti nescis”.
Okaze de tia malvenko, la granda Romo pruvis sian neflekseblan obstinecon, rifuzante pacon peti kaj pagi la elaĉetmonon de la kaptitoj kaj ĉiam reprenante la batalon ĝis la falado de la kartaga invadisto kaj la fino de la dua punika milito.

 


Repost 0
Pauledouard - dans Quiz
commenter cet article
5 août 2012 7 05 /08 /août /2012 09:43

 

Citaĵoj :

“Vivo transiro estas, spektaklo mondo estas. Oni eniras, rigardas, eliras”
“Ne vivinda vivo sen bona amiko estas”
“Se vi iom deziras, tiu iomeco multo ŝajnas, ĉar iompostulantaj deziroj tiom da forton donas al malriĉeco kiom al riĉeco”
“Bonon oni serĉas sen trovi kaj trovas malbonon sen serĉi”  
“Maljustaĵojn vi eltenas; konsoliĝu ĉar ilin fari, tio estas reala malbono”
“Hazarda ligado de atomoj deveno de ĉiu ekzistaĵo estas”
“En nia inteligenteco nenio ekzistas, kio ne unue estis en niaj sensoj”
“Parolado ombro de agado estas”
“Ĉio ekzistanta en kosmo, frukto de hazardo kaj neceso estas”
“Plibone pripensi antaŭ agi ol aginte bedaŭri”

 

Priskribo de la aŭtoro :

Greka filozofo, ĉefo de la abderitanoj (el la lernejo de penso naskiĝita en Abdero, en Thraco, borde de la Egea maro) mi estis kaj mia biografio, kiu tamen plej miskonita estas, tempe situas min dum la kvina jarcento Antaŭ Jesuo Kristo.
Famecon mi havis de ridema sed ankaŭ tre studema karaktero kaj laŭlegende mi vivis pli da cent jaroj. Kiel miaj antaŭuloj kaj miaj samtempuloj, obsedita mi estis de la fama problemo de la plulareco, de la diverseco, de la apareco kaj malapareco de la fizikaj estaĵoj kaj ankaŭ de ĝiaj movadoj kaj mutacioj.


 kvizo-31.4-copie-2.jpgkvizo-31.3-copie-1.jpg
 

 

Oni konstatas, ke ĉio movas, ĉio ŝanĝas sed la Esteco sub siaj fizikaj aŭ mensaj formoj ĉiam tie ĉeestas. Necesis do trovi racian eksplikon al tiu problemo kaj mi trovis unu solvon dividante la faman sferon de Parmenido - reprezento de la Esteco, kiu nek komencon nek finon havas, eterna kaj negenerita, plena kaj sfera estas - en senlimecon da nedivideblaj, netranĉeblaj, perfektaj kaj eternaj partoj, kiujn mi nomis “atomoj”, tiel disvolvante atoman teorion kaj asertante la filozofan principon pri kiu la movo ne apartigebla de la materio estas.

 

kvizo-31.5-copie-1.jpg
 

 

Fundisto de ia materialismo, mi do donis koheran vidmanieron al nia mondo, konstituata laŭ mia vidpunkto de vakuo kaj de kombinado de atomoj, dubigante la ekziston de la dioj aŭ de kreanta principo de la mondo. Aliaj filozofistoj kiel Platono aŭ Aristoto tute oponis mian atoman materialistan teorion, disvolvante nematerian, spiritualisman filozofion, kiu kontraŭmetis la sensan mondon al la mondo de la ideoj kaj serĉis kreantan principon de la Esteco kaj de la sciado dank’al la dialektiko.


Repost 0
Pauledouard - dans Quiz
commenter cet article
29 juillet 2012 7 29 /07 /juillet /2012 17:39

 

El pinto de mia impona ŝtonego, mi superas mian ĉean urbon, kontrolas la altan valon de l’ariega rivero, observadas la malaltan landon kaj protektas min malantaŭ miaj  nepreneblaj ĉirkaŭmuregoj.
Multzorge elektita estis mia situo ĉar starigita dum epoko de granda missekureco, de forta rabisteco, de gravaj  teritoriaj kvereloj kaj plie tiam kontroldevanta la trairon de la pireneaj montegoj cele de bloki eblajn invadojn el sudo. Mezepoke la famecon de neprenebleco mi havis, kiel diris loka tiueopka kanto “Tiom forta kastelo estas, ke ĝi defendiĝas per si mem !”
La ĉeestantaj grotoj sube de mia ŝtonego jam okupitaj estis dum la prahistorio kaj unua fortreso starigita estis dum la merovingiana epoko sed finofarforme konstruita mi estis dum la dek unua jarcento.

 kvizo-33.3.JPG
 

La lulito mi estis de fama grafa familio, kiu plitarde regos en la vicgrafeco de Bearno antaŭ regi la francan reĝlandon per fama kaj bona reĝo nomita Henriko la kvara.
Dum la dek tria kaj la dek kvara jarcentoj oponiĝis miaj grafoj al la nordfrancaj tropeoj dum la fama kruĉkampajno kontraŭ la katara herezo, protektante la lokajn popolojn el ĉiaj persekutadoj kaj perfortoj kaj dum tiu tuta epoko neniam deprenita mi estis.
Al miaj du originaj kvadrataj turoj aldonita estis unu ronforma tria dum la dek kvina jarcento, plivole konceptita kiel agrabla loĝloko kun teretaĝa pordo, grandaj fenestroj, kamenoj kaj fumellasejoj, volbaj plafonoj aŭ ankoraŭ necesejoj, kiuj tiuepoke reala lukso estis .

 

 

kvizo-33.4.jpgkvizo-33.5.jpg

 kvizo-33.11.jpg
 

La longa kaj multkosta konstruaĵo de tia rondforma turo ekita estis sub la reĝeco de unu el miaj plej famaj kaj potencaj grafoj, lerta militisto sed ankaŭ fajna beletristo, kiu uzis la elaĉetmonon de siaj multaj noblaj kontraŭuloj post ilin venkinte okaze de luktado por la heredaĵo de Bearno kaj kiu multplitarde donis sian nomon al unu el la romanaj personoj de Viktoro Hugo.
Komence de la dek sepa jarcento franca proprietaĵo mi iĝis okaze de la aneksado de la pireneaj teritorioj per la jam citita ĉi-sube reĝo Henriko la kvara.

 

kvizo-33.9.jpg

 

Dum la sekvantaj jarcentoj la centra oficejo de la regiona guberniestro mi estis kaj iĝis departamenta muzeo en 1950. 


Repost 0
Pauledouard - dans Quiz
commenter cet article
27 juillet 2012 5 27 /07 /juillet /2012 08:35

 

Fama romana generalo, nomita mi estis ”la lasta romano” de miaj romanaj samtempanoj, kiuj multe ploris mian violentan morton, kiu okazis cirkaŭ la mezo de la kvino jarcento de nia epoko, per kaŝmurdo el la romana imperiisto, ĵaluzanta mian famecon kaj miajn militajn sukcesojn.
Fakte ne tute romana sed nur duonromana mi reale estis ĉar se romana estis mia patrino, kontraŭe mia patro oficiro de skita deveno estis, kiu atingis tre altan rangon en la romana armeo unue kiel milicomastro kaj poste kiel grafo de Afriko.

kvizo-31.6-copie-1.jpg
Naskiĝita en la norto de la nuna Bulgario en la urbo de Durostorum (nune Silistra) fine de la kvara jarcento de nia erao, mi unue edukita estis en la imperia kortego de la romana imperio Honoriuso en Milano. Ankoraŭ juna, sendita mi estis kiel ostaĝo al la kortego de Alariko, reĝo de la vizigotoj kaj poste al la kortego de Rugao, reĝo de la hunoj, kie mi renkontis kaj amikiĝis kun tiu, kiu estis iĝonta la fama Atilao, poste nomita de la tiuepoka Eklezio “la plago de Dio”.

kvizo-31.4-copie-1.jpgkvizo-31.5.jpg
Naturdotita de la milita arto mi sciis aprezi la militajn kvalitojn de la hunoj sed ankaŭ iliajn malfortojn kaj plitarde oportunecon mi havos uzi la aliancajn hunajn militajn kvalitojn kontraŭ la germanaj popoloj, kiuj minacos la du romanajn imperiojn de Oriento kaj Okcidento.
Kiam la imperiisto Honoriuso mortis, tre juna nova imperiisto Valentiniano nomumita estis sed la registaro praktikita estis de lia patrino Galla Placidia, kiu nomumis min “Magister militum” kaj poste Generalisimo kun la respondeco batali kontraŭ la germanaj invadantoj en Gaŭlio, forpelante ilin trans la Rejno aŭ permesante al la franka popolo instaliĝi en la nuna Belgio.

kvizo-31.1-copie-2.jpgkvizo-31.2-copie-2.jpg
Baldaŭ mi devis batali kontraŭ konkurencan romanan generalon, kiun mi batis ĉe la urbo de Riminio kaj mi tiam iĝis unuafoje konsulo de Romo. Fakte ekde la tridekaj jaroj de la kvina jarcento mi iĝis ĉe la arbitre reĝino Galla Placidia la reala mastro de la romana imperio sed ĉefokupiĝante de la gaŭliaj aferoj. Tiuepoke mi venkis la burgondojn permesante al ili instaliĝi en la orienta parto de Gaŭlio inter Alpoj kaj Juro kaj sukcese batalis kontraŭ la frankanoj kaj la vizigotanoj kaj baldaŭ ricevis el la reĝino la titolon de Patrico antaŭ iĝi duafoje konsulo de Romo, tiam organizante la gaŭlian teritorion inter la germanaj popoloj iĝitaj la novaj romanaj aliancanoj.


kvizo-31.3.jpg
Triafoje iĝita konsulo de Romo, mi devis jarcentomeze batali kontraŭ mia fama huna eksamiko Atilao, kiu tiam invadis Gaŭlion kaj atingis Orleanon, kiun li sensukcese sieĝis.
La ĉefa ekspliko inter Atilao kaj mi okazis en la katalaŭnikaj kampoj, kie mi sukcesis venki lin kun la helpo de miaj barbaraj aliancanoj tamen sen finfari la batalon, permesante al Atilao retiriĝi kaj poste agresi romanajn urbojn en Venetio.
Suspektita de personaj ambicioj pri la imperia funkcio, de perfido favore de la hunanoj  kaj ĵaluzita de miaj militaj sukcesoj, mi fine mortis, kaŝmurdita el la propra mano de la imperiisto Valentinieno en 454.
La historiisto Prokopo rakontas, ke unu romanulo al kiu la imperiisto demandis, ĉu li pravis murdi min, respondis : “Ĉu vi bone faris mi ne scias sed tio, kion mi scias, estas, ke kun via sinistra mano vi tranĉis vian dekstran !”

 

Repost 0
Pauledouard - dans Quiz
commenter cet article
17 juillet 2012 2 17 /07 /juillet /2012 12:26

 

Le nouveau pouvoir socialiste, bien assis sur les solides majorités tant à l'assemblée nationale qu'au Sénat que lui ont conférées des électeurs avides de changement (et ayant oublié au passage que le changement se fait plus souvent pour le pire que pour le meilleur), met donc en place ses outils de "justice fiscale" sous forme de hausses d'impôts dont l'actuel Collectif budgétaire n'est qu'un avant-goût pour un montant d'environ 7 milliards en attendant l'avalanche déjà promise pour la rentrée qui doublera la mise....histoire de nous faire attendre la suite des réjouissances en 2013 et les années suivantes !!


Mosco-le-taxeur-copie-1.jpg

 

...parce qu'il y aura forcément une suite à la pression fiscale en cours !!

Il n'y a que les innocents ou les électeurs de gauche peu soucieux de science économique pour croire qu'après avoir rançonné les "riches", les rentiers, les "patrimonieux" et enfin les sociétés industrielles et commerciales, nos braves idélogues-rançonneurs de gauche vont s'arrêter en si bon chemin !

Ils avaient le choix d'adopter comme nos voisins italiens et espagnols une politique ferme de rigueur, taillant d'abord dans les dépenses de l'Etat et des collectivités locales avant d'écrémer les revenus des citoyens mais comme ils sont beaucoup plus malins que leurs voisins ils ont opté pour "l'effort juste" se drapant ainsi de vertu républicaine égalitariste et solidaire pour mieux "enfumer" les gogos qui croient encore (pour combien de temps !) en leurs promesses.

A ce sujet, la baisse brutale de popularité de nos deux têtes pensantes Hollande-Ayrault laisse présager de douloureux lendemains à nos maîtres en idéologie sociale.

En fait, le lecteur averti des choses politiques aura bien vite compris que derrière la mascarade de "l'effort juste" se cache l'irrépressible envie socialiste de ne pas toucher aux dépenses (bien trop dangereux sur le plan électoral) voire de les augmenter autant que faire se peut !

Refusant donc par idéologie la nécessaire rigueur dans la dépense...il ne restera bientôt plus à nos chers idéologues égalitaristes qu'à imposer la rigueur des prélèvements non seulement aux français coupables (les très riches, les riches, les rentiers, les retraités-qui-partent-en-croisière, les entrepreneurs-qui gagnent-de-l'argent-sur-le-dos-des-travailleurs et tous les autres profiteurs, sans oublier mon voisin-qui-a-une-trop-belle-bagnole, etc...) mais aussi naturellement aux classes moyennes (dont la majorité se situe à des niveaux de ressources entre 2.000 et 3.000 € par mois !) et aussi naturellement aux classes plus pauvres qui seront touchées par les hausses substantielles de la CSG puis de la TVA (ce fameux impôt "injuste" d'après les socialistes mais qui retrouvera par miracle ses vertus fiscales sous la pression des évènements)

Quant à la fameuse "relance" négocié par notre cher président, elle ne pèsera sans doute pas bien lourd en comparaison des handicaps fiscaux dont l'activité économique française va être la première à souffrir, appauvrissant du même coup l'ensemble du pays...en attendant que la mère Merkel ou le FMI vienne nous botter l'arrière-train !

Mais surtout ne vous inquiètez pas, bonnes gens pour vos élus socialistes !

Eux ne pâtiront pas de l'appauvrissement général prévisible.

Leurs très confortables indemnités et autres frais de représentation (non imposables, cela va de soi) leur permettront de poursuivre leur oeuvre de salut national dans la tranquillité financière et la satisfaction du devoir accompli !

 


Repost 0
17 juillet 2012 2 17 /07 /juillet /2012 10:20


Greka beletristo naskiĝita dum la dua medika milito en Anatolio, mi estis filo de grava familio sed tamen barbara (tio signifas, ke de Ateno ĝi devena ne estis).
Granda admiranto de Homero mi proze kaj simple skribadis kun nekutima realismo, kiu ne tiam konita estis ĉar la plejmulto da tiuepokaj homoj forte preferis mirindajn rakontojn, plenaj je furiozaj luktadoj inter la homoj, la dioj aŭ la naturaj fortoj, en kiuj la realeco tute neĉeestanta estis.
Meze de la kvina jarcento a.j.k. (antaŭ Jesuo Kristo) mi enloĝiĝis en Ateno kaj amikiĝis kun la poetisto kaj dramaturgo Sofoklo, kiu en mia honoro skribis unu poemon, kiu plitarde konita estos dank’al Plutarko dum la Renaskiĝtempo.

 kvizo-30.5.JPG
 

 

Poste mendita de Perikleso mi estis cele de starigi kolonion en la “granda Grekio”, fakte en la ekstremsudo de Italio ĉe la golfo de Tarento, kie mi ĉesigis mian ĉefan verkon kaj kie mi mortis fine de la kvina jarcento a.j.k.


kvizo-30.1-copie-1.png

 

Kiel unu el la plej gravaj esploristoj en la antikvaj tempoj mi multe vojaĝis en la tuta ĉirkaŭo de la Mezmaro, vizitante Egiption, Sirion, Babilonon, la persan imperion, Macedonion kaj plejzorge rilatante notinde en mia ĉefa verko “La historioj” la geografikajn, etnajn, kulturajn realaĵojn de la trairitaj regionoj kun tiuepoke nekonita objektiveco kun la konsekvenco estinta mistaksita de la antikvaj verkistoj, kiel Plutarko el Ateno, Aristoto aŭ Deniso el Halikarnaso (mia naskiĝa urbo), kiuj kutimigitaj estis je mitaj kaj magiaj rakontoj pri mondo regita de la numeraj dioj kaj kiuj akuzis min je mensogoj, fabeligoj kaj mitomanio, tio, kio klimakso estis el tiuj, kiuj kredis ili mem ĉiajn mitaĵojn aŭ mirindaĵojn !
Kromnomita “patro de la Historio” per unu el la plej grandaj romanaj beletristoj estis.
Rehonorigita mi estis de la grandaj aŭtoroj de la Renaskiĝtempo.


Jen estas ĉi-sube unu el miaj plej famaj citaĵoj :

“Estas eventoj, kiuj regas homojn kaj ne homoj, kiuj regas eventojn”
“Komencante oni ne scias, kiel tio ĉesigos”
“Prefereble enviita ol kompatinda estas”
“Multego sendube pli facila trompi ol unu homo estas”
“Hasto patrino de fiasko estas”
“Pacotempe filoj entombigas patrojn kaj militotempe patroj entombigas filojn”
“Al grandaj krimoj la dioj grandajn punojn destinas”
“Ne kuracita malbono per malbono estas”
“Povon doni al plejvirta homo kaj baldaŭ ŝanĝos lian konduton”
“Homa fortuno kiel rado estas, kiu ne ĉiam lasas la samulojn supre”


Repost 0
Pauledouard - dans Quiz
commenter cet article

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences, l'astronomie, les souvenirs
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens