Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
13 août 2012 1 13 /08 /août /2012 10:18

 

Fama batalo dum la punikaj militoj kaj fine de la tria jarcento AJK (Antaŭ Jesuo Kristo) mi estis, kiu oponis en la sudo de Italujo genian militan strategiston el Kartago al la tropoj de du romanaj konsuloj, kiuj siavice kaj ĉiutage komandis la romanan armeon laŭ la leĝo de la tiuepoka romana respubliko.
Aŭguste mi disvolviĝis en Apulujo, nur kelkajn kilometrojn fora je la adriatika maro sub varma mezmara suno.

 

kvizo-28.1-copie-1.jpgkvizo-28.4-copie-1.jpg

 

Konsiderita kiel  majstroverko de milita taktiko, tiu batalo ankoraŭ estis lernagita dudek du jarcentojn plitarde en la militaj akademioj kaj ĝi notinde servis kiel ekzemplo por la invado de Francujo per la germanaj tropoj komence de la unua mondmilito en 1914.
Laŭ la kutima romana taktiko, la komandanta konsulo aranĝis siajn piedirajn tropojn, kiuj reprezentis la ekvivalencon de dek du legioj, al centro de sia kamparanĝo poziciante la romanajn legiojn, kiuj konstituis siajn plejspertajn tropeojn meze de la alianca italia, flanke situata, infanterio. Ekstere de la piediraj tropeoj, li dekstre poziciis la romanan kavalerion kaj maldekstre la italian aliancan.

 

kvizo-28.3.png

 

La kartaga generalo infanterie malsuprecon de unu po du havas sed li gravan atuton posedas kun bonega gaŭla kavalerio, tro feliĉa venĝiĝi je la romana superado kaj kiun li rekrutis en cisalpina Gaŭlio kaj ĉefe sia numida plejmoviĝa kaj perkutanta kavalerio. Li estis uzonta tian atuton kun milita genio, kiu poste trudis la admiron de ĉiuj.
Unue la kartagestro aranĝis sian infanterion en unu sola lineo, multe pli longa ol la romana infanterilineo, avancigis ĝiskontakte la centron, kiu poste refluis sub la premo de la romanaj legioj tiamaniere, ke la kartaga infanterio parte ĉirkaŭis, kiel tenajlo, la tutan romanan infanterion.
La gaŭla kavalerio baldaŭ alfrontis kaj blokis la romanan tiam ke la numida enprofondigis kaj forpelis la aliancan italian antaŭ dorsaflanke preni la romanan infanterion jam parte enŝlosita en tenajlo.

 

kvizo-28.6.jpgkvizo-28.7.jpg

 

 

Unu el la plej gravaj amasbuĉadoj de la antikeco estis ĉar laŭ la ĉifroj de la historiistoj Tito-Livo kaj Polibo ĉirkaŭ 45.000 romanaj soldatoj vivon perdis kaj el ĉi tiuj granda nombro de gravaj militaj kaj civilaj personoj, kies unu  el du komandantaj konsuloj. La kartagaj mortigitoj dekfoje malgrandaj estis kaj la aliancaj keltaj piedsoldatoj, kiuj estis en la centro de la katarga kamparanĝo, pagis la plej pezan tributon.
Poste de tia katatrofo la vojo al Romo malfermita estis sed la kartaga generalo tiam montris sian nedecidemecon, renoncante direkte ataki Romon kaj provokante el unu el siaj oficiroj la faman esprimon, kiun Horacio tiel esprimis : “Vincere scis, victoria uti nescis”.
Okaze de tia malvenko, la granda Romo pruvis sian neflekseblan obstinecon, rifuzante pacon peti kaj pagi la elaĉetmonon de la kaptitoj kaj ĉiam reprenante la batalon ĝis la falado de la kartaga invadisto kaj la fino de la dua punika milito.

 


Partager cet article
Repost0

commentaires

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant le climat, l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences et l'astronomie.
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens