Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
5 août 2012 7 05 /08 /août /2012 09:43

 

Citaĵoj :

“Vivo transiro estas, spektaklo mondo estas. Oni eniras, rigardas, eliras”
“Ne vivinda vivo sen bona amiko estas”
“Se vi iom deziras, tiu iomeco multo ŝajnas, ĉar iompostulantaj deziroj tiom da forton donas al malriĉeco kiom al riĉeco”
“Bonon oni serĉas sen trovi kaj trovas malbonon sen serĉi”  
“Maljustaĵojn vi eltenas; konsoliĝu ĉar ilin fari, tio estas reala malbono”
“Hazarda ligado de atomoj deveno de ĉiu ekzistaĵo estas”
“En nia inteligenteco nenio ekzistas, kio ne unue estis en niaj sensoj”
“Parolado ombro de agado estas”
“Ĉio ekzistanta en kosmo, frukto de hazardo kaj neceso estas”
“Plibone pripensi antaŭ agi ol aginte bedaŭri”

 

Priskribo de la aŭtoro :

Greka filozofo, ĉefo de la abderitanoj (el la lernejo de penso naskiĝita en Abdero, en Thraco, borde de la Egea maro) mi estis kaj mia biografio, kiu tamen plej miskonita estas, tempe situas min dum la kvina jarcento Antaŭ Jesuo Kristo.
Famecon mi havis de ridema sed ankaŭ tre studema karaktero kaj laŭlegende mi vivis pli da cent jaroj. Kiel miaj antaŭuloj kaj miaj samtempuloj, obsedita mi estis de la fama problemo de la plulareco, de la diverseco, de la apareco kaj malapareco de la fizikaj estaĵoj kaj ankaŭ de ĝiaj movadoj kaj mutacioj.


 kvizo-31.4-copie-2.jpgkvizo-31.3-copie-1.jpg
 

 

Oni konstatas, ke ĉio movas, ĉio ŝanĝas sed la Esteco sub siaj fizikaj aŭ mensaj formoj ĉiam tie ĉeestas. Necesis do trovi racian eksplikon al tiu problemo kaj mi trovis unu solvon dividante la faman sferon de Parmenido - reprezento de la Esteco, kiu nek komencon nek finon havas, eterna kaj negenerita, plena kaj sfera estas - en senlimecon da nedivideblaj, netranĉeblaj, perfektaj kaj eternaj partoj, kiujn mi nomis “atomoj”, tiel disvolvante atoman teorion kaj asertante la filozofan principon pri kiu la movo ne apartigebla de la materio estas.

 

kvizo-31.5-copie-1.jpg
 

 

Fundisto de ia materialismo, mi do donis koheran vidmanieron al nia mondo, konstituata laŭ mia vidpunkto de vakuo kaj de kombinado de atomoj, dubigante la ekziston de la dioj aŭ de kreanta principo de la mondo. Aliaj filozofistoj kiel Platono aŭ Aristoto tute oponis mian atoman materialistan teorion, disvolvante nematerian, spiritualisman filozofion, kiu kontraŭmetis la sensan mondon al la mondo de la ideoj kaj serĉis kreantan principon de la Esteco kaj de la sciado dank’al la dialektiko.


Partager cet article
Repost0

commentaires

C
<br /> "Violente deziri ion igas la animon blinda pri la cetero"<br />
Répondre

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant le climat, l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences et l'astronomie.
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens