Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
8 décembre 2011 4 08 /12 /décembre /2011 12:13

Roka spino mi estas lokita ekstreme de fama montego en unu urbego, kiu nomita estis eterna de siaj loĝantoj epoke de sia pasita splendoro.

Roche-Tarpeienne-Rome.JPG

Ĝis la fino de la antikva respubliko loko mi estis dediĉita al la kapitalaj ekzekutoj por ĉiaj komdamnitoj kiel nature kriminuloj sed ankaŭ famaj politikaj personoj kaj ankoraŭ ĉiuj tiuj, kiuj mens-kaj-fizikmankon havis ĉar ili estis, laŭ la tiuepokaj kredoj, malbenitaj de la dioj.

Roche-tarpeienne--Tarpeia.jpg

Mi ricevis la nomon de la filino de unu guberniestro de la citadelo, kiu enamiĝinta estis de malamika reĝo kaj kiu akceptis malfermi la citadelajn pordojn momente de la atako de la armeo de sia amanto. Fine de la batalo ŝi postulis sian donacon por sia perfido sed la venkintaj soldatoj ne nur donis siajn orajn brakringojn sed ankaŭ forĵetis al ŝi siajn ŝildojn, kies pezo premegis la perfidulinon, laŭ la rakonto de la fama historiisto Plutarko.
Mi korespondas al fama latina citaĵo, kiu plejbone esprimas la mallongan distancon inter la plej ricevitaj grandaj honoroj kaj la persona defalado.
La ekskonsulo Manliuso, kiu alarmis - vekita de la famaj kapitolaj anseroj -  la romanajn tropojn okaze de la gaŭla nokta atako de la citadelo de la Kapitolo, iĝita eroo estis por la romanoj kaj plenumita je honoroj sed lia orgojlo tro kreskis kaj baldaŭ akuzita li estis restarigi la reĝecon kaj do kondamnita li estis forĵetati envakue el mia roka spino.
Multe antaŭ tiu Manliuso alia popola konsulo nomita Spuriuso Kasiuso,  post granda venko kontraŭ najbaraj latinaj popoloj, akuzita li ankaŭ estis kaj sammaniere kondamnita deĵeti de mia roka kresto komence de la kvina jarcento antaŭ Kristo.
Inter la famaj personoj, kiuj konis la deĵetekzekuton ĉe mia loko oni ankaŭ troviĝas judan militan ĉefulon, kiu mortigita estis dum la triumfo de Tituso post la venko de tiu lasta kontraŭ la juda popolo cirkaŭ la aĝo 70 de la unua jarcento.

Hodiaŭ mi nur estas turisma loko por historiaj scivolemuloj.

Partager cet article
Repost0

commentaires

C

La guberniestro de la citadelo havis la baptnomon de "Sempronius".

Répondre
P

Perfektan komenton vi faris !

Lia kompleta nomo estis Sempronius Tarpeius kaj laŭ la roma kutimo lia filino ricevis la nomon de Tarpeia

C

La  guberniestro de la citadelo havis la baptnomon de "Sempronius".

Répondre

Présentation

• : le blog pauledouard
• : Blog d'intérêts variés concernant le climat, l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences et l'astronomie.
• Contact

Profil

• Pauledouard
• Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
• Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens