Tre grava historia evento mi estas, kiu okazis tutfine de la dek sesa jarcento en printempa tempo. Tiu evento pretigita estis de militaj kaj diplomataj antaŭaĵoj, kiuj ambaŭ permesis la submetiĝon de la plej granda politika kontraŭulo al la tiuepoka reĝa povo kaj la reprenon de la diskutadoj kaj traktadoj inter la du grandaj religiaj partioj. Tiu lasta koaliciiganto tiam estis guberniestro de la granda provinco de Bretonio kaj aliancano al la hispanoj kaj la Reĝo nur povis obteni lian submetiĝon kontraŭ grandega monsumo sed atingis edzigi la solan filinon de tiu guberniestro al sia neleĝa filo, fruto de siaj amoroj kun sia amantino Gabriela, tiuepoke fama por ŝia granda beleco kaj la brilo de ŝia vizaĝkoloro.
Poste de tiu submetiĝo la Reĝo tiam kunigis sian grandan konsilon, kiu komencis redakti la faman Eldonon, kiu estas la objekto de tiu kvizo, kiam li
restadis en la kastelo de la dukoj de Bretonio. La eta historio rakontas, ke fakte tiu dokumento ne reale subskribita estis en la kastelo mem sed en domo nomita “domo de la turetoj” ĉe la “Kajo
de la Fosaĵo” - "Quai de la Fosse" franclingve -, kiu tute detruita estis de la usonaj bombardaĵoj en 1944 kaj poste anstataŭita de moderna kaj nuna mediateko.
Ne estis gracia gesto de la Reĝo tiu Eldono sed kontraŭe estis krude diskutitaj kaj mem disputitaj la terminoj kaj klaŭzoj per la kontraŭaj
fortoj. Cele de ĉesigi la fratajn luktadojn, kiuj daŭrigis ekde multaj jaroj en la reĝolando, tiu dokumento donacis la liberecon de konscencio al la tutaj reĝlandanoj kaj plie la liberan
kultoservadon en kelkaj lokoj, el kiuj cent kvindek rifuĝlokojn kaj kvindek sekurlokojn (kiel La Rochelle, Montauban, Briançon....)
Tiuepoke ĉiu partio pensis deteni la religian verecon kaj la moderna nocio de toleremeco neakcetebla estis de neniu. Necesis longa tempo antaŭ
la akcepto de tiu Eldono, kiu unue ricevis aliajn nomojn, per pluraj urbegoj kaj regionoj ĉar la du grandaj religiaj partioj konsideris la novan situacion kiel unu simplan paŭzon antaŭ la finala
luktado por la triumfo de sia propra kaŭzo.
Unua grava artiktordo farata estos en 1629 per la reĝo Ludoviko la dek-tria, kiu eksigos la militajn klaŭzojn kun la perforte rekolektado de la
fortigitaj lokoj per la reĝa povo sed daŭrigante la religiajn liberecojn.
La definitiva eksigo intervenos en 1685 post dudek kvin jaroj de forcitaj konvertiĝoj, kiam la reĝo-suno Ludoviko la dek kvara faros la pereigan
eraron ekzilokondamni siajn protestantajn regatojn, kiu iros plifortigi najbarajn kaj rivalajn landojn.
La protestantismo nur retrovos urborajton en Francujo momente de la franca Revolucio de 1789.