Enorma evento mi estis, kiu okazis ĉe la mezo de la dek kvina jarcento dum finmaja tago kaj kiu markis la finon de unu epoko kaj
ankaŭ la finon de la romana ĉeesto en Oriento.
Konsiderita mi
estis kiel pli granda evento, kiu signis la finon de la Mezo-Aĝo per la konsekvenco de la transdono de mia kultura heredaĵo al Italujo ĉar tio forte kontribuis al l’aperado de la kultura
Renaskiĝado en tiu lando poste disvolviĝinte en la tutan Eŭropon.
Ankaŭ mi estis malrapida sed neretenebla procezo de malfortigado, kiu komencis antaŭ pluraj jarcentoj sekve de internaj kvereloj,
de progresa pereo de landoj kaj fine de manko de subtenado el la kristanaj okcidentaj ŝtatoj, kiuj iomete deziris sin impliki en novajn militiradojn poste kelkaj freŝdataj disreviĝoj. Alia kialo
de subtenomanko estis la teologiaj kvereloj inter orienta kaj okcidenta kristanaj eklezioj kun aperado de la ortodoksa eklezio.
Tiu enorma evento do frontenmetis tute
misproporciitajn militajn fortojn.
Unuflanke unu otomana armeo de ĉirkaŭ 100.000 homoj (en kiu troviĝas la elitaj janiĉaraj regimentoj
kaj ankaŭ neregulaj soldatoj nomitaj “baŝibozukoj”, kiuj estos senmortigitaj en la Aventuroj de Tintino subforme de unu el la plej konitaj kaj favorataj insultoj de la fama kapitano Hadoko) kun
potenca artilerio, kapabla renversi muregojn kaj numera kaj bone armita ŝiparo.
Aliaflanke ne eble estis kunigi pli da 5.000 iom harditaj soldatoj kaj 2.000 fremdulojn
ĉefe el italaj urboj kiel Veneco kaj Ĝenovo, kiuj tiuepoke superis la ŝipan komercon. Plie la imperiisto nur disponis malfortan kaj senharmonian ŝiparon kun kelkaj kanonoj de febla
kalibro.
La misproporciado
de la militaj fortoj donis neeviteblan rezulton al tiu konflikto.
Subigita al multaj perteraj kaj permaraj atakoj dum preskaŭ du monatoj, la garnizono baldaŭ ĉesigis tutan rezistadon kaj la urbego subigis
predadon dum tri tagoj.
Tiuj, kiuj eskapis el la masakro (cirkaŭ
25.000 laŭ la tiuepokaj fontoj) ĉu liberigitaj estis kontraŭ elaĉetmono ĉu ensklavigitaj estis notinde la virinoj kaj la infanoj.
Sekve de tiu ruiniĝo baldaŭ ĉiuj restantaj kristanaj orientaj landoj - kaj notinde
la Balkanoj - siavice trafos en la otomanajn manojn.
Tiu nova,
forta kaj militema otomana imperio, en la sekvaj jarcentoj kiel obstaklo al sia ekspansio nur renkontos al Nordo Rusujon, tiel fariĝita lasta kaj sola defendisto de la ortodoksa eklezio kaj en
Uesto la aŭstri-hungaran imperion.
Tiu lasta imperio estos, kiu
definite savos Eŭropon venke rezistante unuafoje en 1529 kaj duafoje en 1689 al la atakoj kontraŭ sia ĉefurbo Vieno.