Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
7 août 2011 7 07 /08 /août /2011 16:17

Ĉiela rimarkindega evento mi estis, kiu okazis meze de la dek unua jarcento kaj kiu raportita estis en la tiuepokaj kronikaĵoj subnome de “invitita stelo” de la japanaj, arabaj kaj ĉinaj astronomiistoj kaj estas dank’al la skribaĵoj de la ĉinuloj pri mia ĉiela pozicio, ke eble estis formale identifigi min komence de a dudeka jarcento kaj ke mezurita estis mia reala aĝo per rimedoj de fotografiaj plurjaraj etatoj.
Subite mi ekaperis plenan julian monaton kun tiel forta brilegeco, ke mi starigis plentage videbla dum ĉirkaŭ du jaroj. Fakte mi estas la plej konita kaj studita ĉiela evento el la astronomia historio pro mia relativa proksimeco (lokita mi estas en la Lakta Vojo) kaj mia rezidua brileco.
Maloftega ankaŭ mi estas ĉar tia evento nur okazas unufoje po 70 jaroj ene de unu galaksio laŭ la nunaj astronomiaj statistikoj.
Hodiaŭ oni povas ankoraŭ admiri la  restaĵojn de mia giganta eksplodo ene de la konstelacio de la Taŭro, kiu estas lokita al unu flanko de nia propra galaksio (vidu la ĉi-suban imagon).

Crab Nebula - position dans voie lactée

Facile observebla fakte mi estas kaj klasifikita mi estis per la franca astronomo Messier en lia fama katologo sub la signo de M1 desde la mezo de la dek oka jarcento.
Se mia iniciala brileco malaperis desde preskaŭ unu jarmilo, miaj restaĵoj daŭrigas sian ekspansion kun rapideco de 1.500 kmetroj / sec. kaj mi aperas en videbla lumo, kiel larĝa ovala maso de filamentoj ĉirkaŭantaj lumegan bluan centran zonon.

Crab Nebula - Messier 1

La filamentoj estas la restaĵoj de mia origina atmosfero kaj konstituitaj estas de jonizitaj atomoj de heliumo kaj hidrogeno sed ankaŭ de karbono, azoto, fero kaj plie sulfuro kaj neono.
Fine mia centro konstituita estas de zono, kiu lafonto estas de intensaj elektro-magnetaj radiadoj en larĝega gamo de frekvencoj desde la SubRuĝo ĝis la Iksradioj kaj la Gamaradioj, kiun la astronomoj indikas laŭ la nomo de Pulsar (angla mallongigo por “pulsating radio source”) aŭ ankoraŭ neŭtrona stelo.

Partager cet article
Repost0

commentaires

C

La resultato de tiu evento ricevis nomon,kiu estis inspirita de la desegno de "Lord Rosse" en 1844

Répondre
P

Ekzakte ! William Parsons, tria grafo de Roso faris el la evento desegnon, kiu forte similis animalon, kies nomo donita estis al la restajxo de l'evento.

Elkore   Pauledouard

Présentation

• : le blog pauledouard
• : Blog d'intérêts variés concernant le climat, l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences et l'astronomie.
• Contact

Profil

• Pauledouard
• Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
• Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens