Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
30 avril 2013 2 30 /04 /avril /2013 12:36

 

Finfine dank’al profundegaj serĉaĵoj kaj studadoj de la plej antikvaj dokumentoj malkovritaj en la tuta Mez-Oriento, jen estas la reala historio, plej kredeble kiel eble restarigita, de la kreado de la virino en la Edena Ĝardeno :

Iam, unutage Adamo rondpiediras kaj rondpiediras, sola kaj tutsplena. Dio, iom ĉagrenita tiel vidi lin, demandis :

- “Kio ankoraŭ okazas kun vi ? Kial tia konstipata mieno ?”

Tiam Adamo amare plendis respondante, ke li tute sola estis, kun neniu por parolinterŝanĝi, kaj ke li terure enuis, kiel morta rato.

Dio respondis, ke li povis provizii al li unu kunulinon, kiu estus virino kaj li aldiris :

- ”Tia persono vian nutraĵon plukos, vian kuiradon faros kaj kiam vi malkovros la vestaĵojn ŝi ilin lavos. Ŝi ĉiam konsentos kun ĉiuj viaj decidoj. Ŝi naskos viajn infanojn kaj neniam demandos al vi meznokte ellitiĝi por zorgi pri ili. Ŝi neniam tedos vin, ĉiam akceptante, ke ŝi malpravas, kiam vi havos malsamajn avizojn pri ia ajn afero. Ŝi ne demandos al vi ĉiudutage, ĉu vi amas ŝin, ĉu ŝi bela estas, ĉu ŝi tro dika ne estas, ĉu ŝi ĉiam ŝatas al vi kaj ĉu ŝia nova hararanĝo bone taŭgas al ŝi. Ŝi neniam demandos al vi juvelojn aĉeti al ŝi kaj ĉiujn tiujn mastrumaparatojn, kiujn vi plitarde inventos. Ŝi neniam suferos je kapdoloroj kaj donos al vi tiom multe da amo, amoro kaj plezuro, kiom vi neniam povu bondeziri.”

Adamo, forte interesita kaj jam la vitfolio levita, demandis :

- ”Kaj tia afero, kiun vi nomas virinon, kiom ŝi kostus al mi ?

Respondis Dio :

- “ Por tia speciala kunulino, tio kostus al vi unu brako kaj unu kruro !”

Tiam Adamo diris :

- “Ha ! Mi bone pensis, ke grava kontraŭparto estus !!

Tuj poste cerbuminte li aldiris :

- “Kaj kion mi havu nur por unu ripo ?”

 

Oni nun scias la respondon kaj la sekvadon de tiu historio !

 

Grava rimarko : Kaŭze de la tiom difektita kaj parte detruita stato de la famaj malkovritaj antikvaj studitaj dokumentoj, eble ne estas tute asekuri la fidelan reproduktadon de la paroloj sed certe taŭga spirito estas en tio.

 

 

 
Partager cet article
Repost0

commentaires

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant le climat, l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences et l'astronomie.
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens