Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
28 mars 2013 4 28 /03 /mars /2013 17:10

 

Sekve de nia unua artikolparto titolita "Kiel elŝoviĝi ?" pri la nuna franca ekonomia situacio, ni ekzamenu la "kiel-fari"-aj manieroj por elŝoviĝi el tia situacio.

Se oni lasiĝus gajnita je la hodiaŭa pesimismo de la plejparto de franculoj, oni tuj metus la krajonon sur la tablon, dirante al si "Kial faru mi ?", enkuraĝigata pri tio per unu tutfreŝdata opinidemando, kiu montras, ke ĉirkaŭ 70 % el la franculoj ne fidas plu je la politika personaro (ĉiuj tendencoj konfuzitaj) por trovi la solvon de siaj problemoj...kaj sen bonfido foren iri oni ne povas ! 

Se kontraŭe oni fariĝas optimisma pri nia lando, oni povas diri al si, ke la francula opinio ŝanĝema estas, ke tia gruntema kaj grumblema francujo povas retrovi konfidon, kondiĉe ke positivaj signoj ekaperu kaj ke bonaj ekonomiaj decidaĵoj prenataj estu.

La unua de tiuj decidaĵoj malfeliĉe situas al eŭropa nivelo kaj prenoti nenian ŝancon havas, almenaŭ kurtlime, krom urĝega neceso, kiun la cirkonstancoj (ekzemple sociaj eksplodoj ĉie ajn en Eŭropo) imponus al la Eŭropa Konsilo. Temas pri tia strangolnodo, kiun Eŭropo metis sin mem ĉirkaŭ sia kolo, decidinte en siaj antaŭaj traktatoj malpermesi al la BCE ( Eŭropa Centra Banko) direkte pruntedoni monon al siaj Ŝtat-membroj (kiel alegre faradas la centraj bankoj de Usono, Ĉinio, Anglujo, Japonujo, ktp...) kaj tio havas konsekvencon meti plurajn eŭropajn Ŝtat-membrojn sub la superado de la internaciaj financaj merkatoj kaj tiel faciligi la spekuladon kontraŭ iliaj suverenaj ŝuldoj ! Kun la eksplodo de la bancaj kaj poste ekonomiaj krizoj, neregebla la situacio iĝis de plejparte de la sud-eŭropaj ŝtatoj, komprometante dum longa tempo eblecon de eŭropa ekonomia reprenado.

Pluraj vojoj ekzistas por eliri el tia katastrofa situacio (la eks-UnuaMinistro Michel Rocard, kiu ne estas malklerulo en tia domajno, proponis unu, konforma kun la reguloj de la BCE, kiu konsistis en pruntedonoj al publikaj kreditestabloj (kun la samaj malaltaj kvotoj kiel tiuj konsentitaj al la bankoj), pruntedonoj poste kaj samkvote provizataj al la Ŝtatoj, tiel permesante malpliigi la suverenan ŝuldon kaj faciligi la necesajn publikajn investadojn. Sed tia decido eminente politika estas kaj Germanio ĝisdate sovaĝe oponis, reklamante unue budĝetan rigorecon antaŭ ia politika ŝanĝo el la BCE.

La problemo estas, kiel demontris plejparte de la ekonomistoj, ke rigoreco kaj konsumbridado alportas ekonomian malkreskon kaj profundigas deficitojn...tiel kondukante al la absurdeco mortigi la malsanulon, kiun oni volas kuraci !

Per simplaj vortoj, unu sola reala solvo estas, tio estas samtempe plenumi la du grandajn necesajn agadojn :

Unuflanke, purigi la budĝeton de la sud-eŭropaj ŝtatoj (kiuj ekde longtempe per manko de politika kuraĝo, vivadas meze de kronikaj publikaj deficitoj) per strukturaj kaj kuraĝaj reformoj.

Aliaflanke, permesi fortan relanĉon per gravaj publikaj kaj privataj investoj, tiel retrovante ekonomian kreskon kaj senlaborecan malplialtigon.

La granda demando pri tiu sola solvo estas scii, ĉu ĝi povas nur esti nacia aŭ ĉu ĝi devas esti eŭropa ! 

Se ĝi devas eŭropa esti, nur la BCE posedas la monrimedojn cele de direkte pruntedoni al la eŭropaj Ŝtat-membroj gravegajn malaltkvotajn fondojn kompenspage de fiskaj impostoj (kiel ekzemple unu parteto de TVA) sed tio revenigas nin al la supre-vidita punkto de eŭropa politika akordo el Germanio kaj aliaj ŝtatoj, adeptoj je "saviĝo per doloro" por la sud-eŭropaj, nesaĝemaj ŝtatoj.

Sed tia solvo nur nacia eblas ?

Kontotenite, ke la francaj ŝtataj kasoj malplenitaj estas kaj do ke la registaro masive investi ne povas, ne videblaj estas la ortodoksaj rimedoj por tiel fari !

Nature ekzistas unu plena panoplio da rimedetoj por plibonigi la aferojn kaj unue la entreprenan konkuradecon, kiu estas la ŝlosilo por ebla repreno. Ekzemple ĉio, kio plisimpligas la normojn, reglementaĵojn, procedurojn, ktn..ĉio, kio faciligas investadon kontraŭ ŝparado aŭ kio enkuraĝigas entreprenan spiriton, ŝercadon, elpensadon....konsiderata devas sed malfeliĉe ne ŝajnas, ke reale tute tio estu en la menso de niaj nunaj socialistaj estroj, kiuj ofte pensas kun la ideoj de la pasinta jarcento aŭ mem de la antaŭpasinta !

Do nur restas inventi alian aferon sed kio ?

Pasintjare unu eks-misioŝarĝito al Budĝeto (inter aliaj li estis la ko-inventisto de la fama kvoto 3 % de PIB, kiel limito al budĝta deficito, kiu estis kononta grandan sukceson per la Traktato de Maastricht) publikigis du ikonoklastajn ideojn cele de relanĉi la ekonomion sen kreskigi la nacian ŝuldon.

Oni ĉi-sube memorigos iomvorte la principon de tiuj du ideoj (kiuj tutnature ne reprenitaj estis de niaj registaraj "pensantaj kapoj", kiuj malamas la simplajn ideojn, tro kutimigitaj je manipuli kompleksajn konceptojn, kiuj nealireblaj estas por la vulgareco !)

La unua, titolita "REPIT" (por "paŭzo") korespondas al simpla mekanismo de publika kaseco, kiu permesus reporti la tuton aŭ nur unu parton de la IRPP (imposto sur la fizikaj personoj) al la sekvaj jaroj kun pago de interezoj. Laŭ la aŭtoro, tiu mekanismo facile estas teknike kaj jure verkigi. Ĝia intereso estas farigi tuj disponeblan por konsumo kaj investo la taŭgan parton de IRPP (unu triono ekzemple, tio estas 20 miliardoj da eŭroj aŭ ĉirkaŭ 1% PIB !), tiel permesante doni realan vipbaton al la ekonomio.

La dua ideo, al kiu li donis la dolĉan nomon "MIEL" (por mobilizeco de konstruaĵaro kontraŭ monfondusoj) pli aŭdaca estas kaj celus liberigi unu econ de la enorma franca konstruaĵara kapitalo (estimata al 7.000 miliardoj da eŭroj) kreante novan formon de proprietaĵo titolata "malforta proprietaĵo", la bienulo tiam alipropriganta parteton (1 ĝis 5 % ekzemple) de sia bieno ĉe publika organismo kontraŭ la marĉanda valoro momente de la transakcio. Kontotenite de memvola karactero kaj de malforta bienparto, la aŭtoro donas la sekvajn kvantojn :

Baze de 1 % el la bienuloj aliproprigantaj 5 % el sia bieno, estus 150 ĝis 200 miloj da geedzoj, kiuj disponus je monsumoj inter 5 kaj 20 miloj da eŭroj (tio estas tuta sumo de 3.5 miliardoj da eŭroj) por tujaj elspezoj da plibonigo, homizoligo, diversaj homekipoj aŭ aliaj investoj. 

Baze de 3 % el la bienuloj oni atingus relanĉefekton de ĉirkaŭ 10 miliardoj da eŭroj !

Nur restas esperi aŭ sonĝi, ke baldaŭ la imago atingu la politikan povon !

Ne antaŭe gajnite estas, bravuloj !

 


NB : Vidu la detalan priskribon de la du ĉi-sube presentitaj ideoj en la sekva artikolo el tiuepoka ĵurnalo "La Tribune" :

http://www.latribune.fr/opinions/tribunes/20120330trib000691223/deux-idees-iconoclastes-pour-relancer-la-croissance-sans-dette.html

 



Partager cet article
Repost0

commentaires

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant le climat, l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences et l'astronomie.
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens