Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
17 septembre 2011 6 17 /09 /septembre /2011 17:10

Grandioza roza somerdomo mi estas, ĉirkaŭita de mirindaj ĝardenoj kaj superanta internan eŭropan maron.
Konstruita mi estis dum la “bela epoko” per unu riĉega baronino, kiu sciis ornami kun tre senduba gusto miajn interaĵojn, kiuj prezentas ĉarmajn kolektojn de porcelanaĵoj, pentraĵoj kaj meblaroj.

Ephrussi-de-Rothschild-portrait.jpg

Estis en 1905, tiam ŝi estis apartiĝanta de sia edzo, rusa-juda miliardodotita bankisto, kiam ŝi decidis starigi sur sep hektaroj tian “frenezaĵon” inspiritan de la grandaj domoj de tipo Renaskiĝo en Veneco aŭ Florenco kaj kiu necesis sep jarojn de intensa laboro kaj la uzo de dinamito por kavigi terure ŝtonan grundon.
Notinde mia salono de teo malfermiĝas fronte al unu el la plej belaj bajoj de la lazura marboro.

Ephrussi de Roths Villa

Ĉirkaŭita de naŭ mirindaj ĝardenoj mi estas, kie la vizitantoj povas malkovri, hazarde de sia promenado, la organizon de mia ĝardeno “al la franca maniero”, la luksan kreskaĵon de miaj hispana kaj florenca ĝardenoj, la riĉecon de mia rozejo, la maloftajn sukojn de mia ekzotika ĝardeno aŭ la arkeologiajn restaĵojn de mia surŝtona ĝardeno....

Ephrussi de Roths. Villa jardin et bassin

Sola loko dediĉita al ĝardenoj, Arto kaj Beleco mi estas kaj klasifikita mi estis en 1996 titole de historiaj monumentoj. Mirinde mia baronino-estrino iomete vivis en tia bela loko kaj mem forlasis ĝin ekde 1916. Kiam ŝi mortis, ŝi testamente heridigis la somerdomon kaj la tuton de siaj kolektoj amasigitaj dum sia tuta vivo al la Akademio de la Belaj Artoj de la Instituto de Francujo.
Ekde la fino de la dudekjarcento unu opera festivalo ĉiujare okazas en la ĝardenoj “al la franca maniero”.

Partager cet article
Repost0

commentaires

C

La nomo de la opera festivalo estas "Azuriales".

Répondre

Présentation

• : le blog pauledouard
• : Blog d'intérêts variés concernant le climat, l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences et l'astronomie.
• Contact

Profil

• Pauledouard
• Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
• Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens