Stranga destino, ke tiu el germana klerulo kaj filozofo, kiu naskiĝis en orienta Prusio (lando ankoraŭ hodiaŭ aneksita de Rusio poste de la dua tutmonda milito) en unu multnombra kaj modesta familio komence de la dek oka jarcento. La gepatroj, plenumitaj je protestantisma piecismo, trafis per gravaj sindediĉaĵoj doni diligentitan edukadon al siaj gefiloj kaj nia futura rimarkindulo povis frekventi unue la liceon kaj poste la universitaton, kie li ĉiam manifestis grandan lernosoifadon kaj baldaŭ realan pasion por la sciencoj de la Naturo kaj notinde por la matematika Fiziko, kiu estis ilustrita per Isaako Newtono dum la antaŭa jarcento.
Kiam mortis lia patro li estis dudek du jarojn aĝa kaj li devis ĉesigi sian universitatan lernadon kaj sian vivon gajni per
guvernista laboro ĉe riĉaj familioj dum cirkaŭ dek jaroj. Repreninte sian universitatan lernadon li baldaŭ obtenis lernigan postenon en la universitato de Koenisbergo kaj poste fariĝis titola
profesoro en 1770. Li en universitato instruis multajn jarojn en diversaj fakoj kiel Matematiko, Fiziko sed ankaŭ Moralo
aŭ fajrotekniko kaj fortifikaĵoj.
Konsiderita kiel granda
pensisto de la “Aŭfklärung” li havis gravan influencon sur la germana idealismo, la fenomenologio kaj la postmoderna filozofio.
Lia konsiderinda filozofia verko estis notinde centrita sur tri gravaj libroj, kiuj
publikigitaj estis dum la du lastaj dekoj de la dek oka jarcento kaj en kiuj li aplikis sian pripenson pri la pura racio, la praktika racio kaj ankaŭ la juĝomaniero.
Nomita li estis en 1786 membro de la reĝa Akademio de Berlino por la sciencoj kaj
la beletroj kaj li mortis komence de la sekva jarcento eldirante la sekvajn vortojn : “es ist gut” (“tio bona estas”)
Rezumprovi la riĉegan kaj diversegan penson de tiu rimarkindulo neebla estas kadre de tiu priskribo. Oni povos rememorigi, ke li adresis tri
branĉojn de la filozofio : la teoria filozofio por korekte respondi al la sekva demando : “Kion mi scii povas ?”; la praktika filozofio por korekte respondi la sekvan demandon : “Kion faru mi ?”
kaj fine la estetika filozofio por kiu li prezentis teorion, kiu ankoraŭ estas hodiaŭ la fonton de la moderna estetika pripenso.