Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
27 juillet 2012 5 27 /07 /juillet /2012 08:35

 

Fama romana generalo, nomita mi estis ”la lasta romano” de miaj romanaj samtempanoj, kiuj multe ploris mian violentan morton, kiu okazis cirkaŭ la mezo de la kvino jarcento de nia epoko, per kaŝmurdo el la romana imperiisto, ĵaluzanta mian famecon kaj miajn militajn sukcesojn.
Fakte ne tute romana sed nur duonromana mi reale estis ĉar se romana estis mia patrino, kontraŭe mia patro oficiro de skita deveno estis, kiu atingis tre altan rangon en la romana armeo unue kiel milicomastro kaj poste kiel grafo de Afriko.

kvizo-31.6-copie-1.jpg
Naskiĝita en la norto de la nuna Bulgario en la urbo de Durostorum (nune Silistra) fine de la kvara jarcento de nia erao, mi unue edukita estis en la imperia kortego de la romana imperio Honoriuso en Milano. Ankoraŭ juna, sendita mi estis kiel ostaĝo al la kortego de Alariko, reĝo de la vizigotoj kaj poste al la kortego de Rugao, reĝo de la hunoj, kie mi renkontis kaj amikiĝis kun tiu, kiu estis iĝonta la fama Atilao, poste nomita de la tiuepoka Eklezio “la plago de Dio”.

kvizo-31.4-copie-1.jpgkvizo-31.5.jpg
Naturdotita de la milita arto mi sciis aprezi la militajn kvalitojn de la hunoj sed ankaŭ iliajn malfortojn kaj plitarde oportunecon mi havos uzi la aliancajn hunajn militajn kvalitojn kontraŭ la germanaj popoloj, kiuj minacos la du romanajn imperiojn de Oriento kaj Okcidento.
Kiam la imperiisto Honoriuso mortis, tre juna nova imperiisto Valentiniano nomumita estis sed la registaro praktikita estis de lia patrino Galla Placidia, kiu nomumis min “Magister militum” kaj poste Generalisimo kun la respondeco batali kontraŭ la germanaj invadantoj en Gaŭlio, forpelante ilin trans la Rejno aŭ permesante al la franka popolo instaliĝi en la nuna Belgio.

kvizo-31.1-copie-2.jpgkvizo-31.2-copie-2.jpg
Baldaŭ mi devis batali kontraŭ konkurencan romanan generalon, kiun mi batis ĉe la urbo de Riminio kaj mi tiam iĝis unuafoje konsulo de Romo. Fakte ekde la tridekaj jaroj de la kvina jarcento mi iĝis ĉe la arbitre reĝino Galla Placidia la reala mastro de la romana imperio sed ĉefokupiĝante de la gaŭliaj aferoj. Tiuepoke mi venkis la burgondojn permesante al ili instaliĝi en la orienta parto de Gaŭlio inter Alpoj kaj Juro kaj sukcese batalis kontraŭ la frankanoj kaj la vizigotanoj kaj baldaŭ ricevis el la reĝino la titolon de Patrico antaŭ iĝi duafoje konsulo de Romo, tiam organizante la gaŭlian teritorion inter la germanaj popoloj iĝitaj la novaj romanaj aliancanoj.


kvizo-31.3.jpg
Triafoje iĝita konsulo de Romo, mi devis jarcentomeze batali kontraŭ mia fama huna eksamiko Atilao, kiu tiam invadis Gaŭlion kaj atingis Orleanon, kiun li sensukcese sieĝis.
La ĉefa ekspliko inter Atilao kaj mi okazis en la katalaŭnikaj kampoj, kie mi sukcesis venki lin kun la helpo de miaj barbaraj aliancanoj tamen sen finfari la batalon, permesante al Atilao retiriĝi kaj poste agresi romanajn urbojn en Venetio.
Suspektita de personaj ambicioj pri la imperia funkcio, de perfido favore de la hunanoj  kaj ĵaluzita de miaj militaj sukcesoj, mi fine mortis, kaŝmurdita el la propra mano de la imperiisto Valentinieno en 454.
La historiisto Prokopo rakontas, ke unu romanulo al kiu la imperiisto demandis, ĉu li pravis murdi min, respondis : “Ĉu vi bone faris mi ne scias sed tio, kion mi scias, estas, ke kun via sinistra mano vi tranĉis vian dekstran !”

 

Partager cet article
Repost0

commentaires

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant le climat, l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences et l'astronomie.
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens