Greka beletristo naskiĝita dum la dua medika milito en Anatolio, mi estis filo de grava familio sed tamen barbara (tio signifas, ke de Ateno ĝi
devena ne estis).
Granda admiranto de Homero mi proze kaj simple skribadis kun nekutima realismo, kiu ne tiam konita estis ĉar la plejmulto da tiuepokaj homoj forte preferis
mirindajn rakontojn, plenaj je furiozaj luktadoj inter la homoj, la dioj aŭ la naturaj fortoj, en kiuj la realeco tute neĉeestanta estis.
Meze de la kvina jarcento a.j.k. (antaŭ Jesuo Kristo) mi enloĝiĝis en Ateno kaj amikiĝis kun la poetisto kaj dramaturgo Sofoklo, kiu en mia honoro skribis unu
poemon, kiu plitarde konita estos dank’al Plutarko dum la Renaskiĝtempo.
Poste mendita de Perikleso mi estis cele de starigi kolonion en la “granda Grekio”, fakte en la ekstremsudo de Italio ĉe la golfo de Tarento, kie mi ĉesigis mian ĉefan verkon kaj kie mi mortis fine de la kvina jarcento a.j.k.
Kiel unu el la plej gravaj esploristoj en la antikvaj tempoj mi multe vojaĝis en la tuta ĉirkaŭo de la Mezmaro, vizitante Egiption, Sirion, Babilonon, la persan
imperion, Macedonion kaj plejzorge rilatante notinde en mia ĉefa verko “La historioj” la geografikajn, etnajn, kulturajn realaĵojn de la trairitaj regionoj kun tiuepoke nekonita objektiveco kun
la konsekvenco estinta mistaksita de la antikvaj verkistoj, kiel Plutarko el Ateno, Aristoto aŭ Deniso el Halikarnaso (mia naskiĝa urbo), kiuj kutimigitaj estis je mitaj kaj magiaj rakontoj pri
mondo regita de la numeraj dioj kaj kiuj akuzis min je mensogoj, fabeligoj kaj mitomanio, tio, kio klimakso estis el tiuj, kiuj kredis ili mem ĉiajn mitaĵojn aŭ mirindaĵojn !
Kromnomita “patro de la Historio” per unu el la plej grandaj romanaj beletristoj estis.
Rehonorigita mi estis de la grandaj aŭtoroj de la Renaskiĝtempo.
Jen estas ĉi-sube unu el miaj plej famaj citaĵoj :
“Estas eventoj, kiuj regas homojn kaj ne homoj, kiuj regas eventojn”
“Komencante oni ne scias, kiel tio ĉesigos”
“Prefereble enviita ol kompatinda estas”
“Multego sendube pli facila trompi ol unu homo estas”
“Hasto patrino de fiasko estas”
“Pacotempe filoj entombigas patrojn kaj militotempe patroj entombigas filojn”
“Al grandaj krimoj la dioj grandajn punojn destinas”
“Ne kuracita malbono per malbono estas”
“Povon doni al plejvirta homo kaj baldaŭ ŝanĝos lian konduton”
“Homa fortuno kiel rado estas, kiu ne ĉiam lasas la samulojn supre”