28 janvier 2012
6
28
/01
/janvier
/2012
13:10
Fama nebulozo mi estas, malkovrita komence de la dek sepa jarcento de unu sud-franca krerulo, samtempe eksperta en
filozofio, scienco kaj astronomio kaj plie beletristo kaj konsilanto ĉe la regiona parlamento, kiu observadis min kun sia propra astronomia okulvitro.
Mi lokiĝas kore de granda konstelacio, bone okulvidebla notinde dum januaro en la norda hemisfero kaj dum somero en la
suda kaj priskribita en la greka mitologio kiel unu ĉasisto cirkaŭita de siaj du hundoj kaj tenanta lionkapon en sia mano.
Amplekson de tridek tri lumjaroj mi posedas kaj lokita estas cirkaŭ 1.350 lumjaroj malproksime de nia blua plando. La ĉefa parto mi estas de vastega gas-kaj-polva nebulo kaj notinde enhavas tre junan stelamason kun multaj tutnovaj steloj cirkaŭitaj de enorma kaj brilega gasveziko al temperaturo de du milionoj da gradoj.

Kosma objekto mi estas, kiu ekde ĉiam ekcitis la imagon kaj hodiaŭ oni povas precize studadi kiel naskiĝis la steloj
ĉar la plej freŝdataj el ĉi-tiuj lastaj steloj forblovis siajn cirkaŭitajn polvonebulojn tiel permesante klare ilin observi. La astronomiistoj do hodiaŭ havas intiman vidmanieron ene de larĝa
spektro de multaj naskiĝantaj kaj evoluantaj steloj.
Miaj ĉi-akroĉitaj bildoj ĉefe devenas de la spaca teleskopo HUBBLE, de la CHANDRA x-ray Observatorio, de la NRAO (Nacia Radio-Astronomio Observatorio) kaj de la eŭropa suda observatorio de La Silla.
Ĉu vi malkovris, kiu mi estas ?