Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
8 octobre 2008 3 08 /10 /octobre /2008 11:29



Remarque importante :
Cet article est la version en esperanto d'un article récemment publié dans la Communauté
                                                                "Regards lucides sur le monde".

Grava rimarkigo :
Tiu artiklo estis elsendita freŝdate kaj francaversie per la komunumo
                                               " Regards lucides sur le monde"


Ekde la Eŭropa Komisio nomumis en 2007 la rumana Leonardo Orban kiel nova komisaro por la eŭropa multlingvismo kaj, ke la laboroj kaj enketoj de tiu ĉi nur konfirmis - la malo estus miriginta ĉar por juna ekfunkcianta komisaro, kontraŭdiri siajn samrangulojn estas neimaginebla risko ! - antaŭajn direktivojn, kiuj ne brilas pro sia realismo !

Oni estas do daŭrigonta susteni, ke kun nekonfuzebla seriozo ĉiu eŭropaneto mastru du eŭropajn fremdajn lingvojn plie de sia materna lingvo, oni estas balotonta lingvasistajn korespondantajn budĝetojn por atingi tiun celon en ĉiu lando de la Unio....oni estas daŭrigonta elspezi riĉecojn por interpretistaj, tradukaj kaj presadaj kostojn kun la nebonaj rezultoj, kiujn oni konas, tio estas fuŝadministrado stimata de 20 miliardoj €, kiuj estus certe pli utilaj por esploradinvesto aux moderniĝado de la eŭropaj ekonomioj.

Rimarku ni tuj, ke por komuniki inter eŭropanoj ja necesos komunan lingvon elektita de ĉiuj ĉar, se ne, oni vidas malbone kiel franca-kaj-inglaparolanta denaska portugalo povus dialogi kun alemana-kaj-litovaparolanta denaska polujano !
Tuta ipokriteco aparte, bone vidiĝas, sen esti grandega akravidulo, ke tiu fama komunigita Trilingvismo estos rapide iĝanta Bilingvismo kun fortigo de la neegaleco inter eŭropaj nacioj. Ĝi estas efekte malfermonta enorman bulvardon por la plej tiutaga diskonita nacia lingvo en Eŭropo same kiel en la tuta mondo, kiu estos sisteme elektita de la gepatroj kaj de la lernantoj pro puraj utilitaĵaj motivoj : tio estas la angla aux pli ekzakte la angla-usona lingvo.

Tiu fama "lingva kaj kultura diverseco" tiam laŭdita de la altaj eŭropaj instancoj nur estas simple tromplogilo kaj la elekto de tiu Trilingvismo estas ĵetonta direkte kaj unugeneraciofine la eŭropajn landanarojn en  anglosaksan konfuzon kaj kulturan uniformecon, kies gravaj damaĝoj jam estas mezureblaj (sufiĉe estas por konvinciĝi de tio, konstati la fuŝskribadon de la franca lingvo en interretaj retsendaĵoj aux forumkomentaĵoj) en ĉiutaga vivado sed, ke nur povos plaĉegi la multajn kaj fanatikajn adeptojn en la tutaj niveloj de la civila socio de la ultra anglicismo, bone deciditaj por antaŭdiskreditigi kaj detrui tutan alian proponon.

Kial do tia blindiĝo pri plejparte saĝaj kaj cerbosanaj homoj ? Ĉu la angla lingvo kaj ĉiuj bonrealaj derivaĵoj estas la panaceo, ĉu konstituas reale la perfektan ilon por la tutmonda komunikado ?
Al tia demando, ĉiuj seriozaj homoj povas nur respondi : Ne !
Tiu lingvo, ŝajne simpla kaj facila, certe estas la plej diskonita sed perkoste de nekontrolebla evoluo kaj nenombreblaj leksikaj, semantikaj kaj gramatikaj diskurbiĝaĵoj, kiuj faras plejtempe aventurema kaj necerta ĝia interpretado laŭloke aux laŭ la denasko de la interparolantoj. Tiu lingvo posedas, simplamaniere, tri enormajn kaj basajn difektojn, kiuj faras ĝin tiom malfacila majstri por la neanglaparolantoj.

Unue, tro ampleksan vortotrezoron, rezultante de francaj-latinaj radikalportado (per la normanda invado en 1066) sen substituo sed aldono al originaj germanaj radikoj.
Sekve, nekoheran kaj neskribokonektitan fonetikon.
Finfine, sisteman multsemion (vortoj kaj vortgrupoj kun pluraj sencoj), kiun la tutmonda disvastigo nur povas ampleksigi.

Kial nu tia abdiko antaŭ fato, kiu ŝajnas al ili nerimedebla, tiam ke la Historio estas tie por nin montri, ke nenio estas nerimedebla en la vivado de la nacioj. Por tiu, kiu prenas iom da retro-iro, evidente ŝajnas, ke la aktuala angla-usona superregado nur estas konjunktura, ke sia influo progrese disvolviĝis dum la dudeka jarcento sekve de la usona ekonomia potenco-suprenirado (preninte la sekvon de la angla potenco) ĝis fariĝante la planetan super-potencon, en ĉiuj fakoj regantan (kaj interalie en kultura fako traktita kiel negocaĵo) kaj, kiu freŝdate ŝajnis superregenda ad vitam aeternam tiun suban mondon.

La enorma tutmonda aktuala kriso ekkomencita de la neprirespondeco de la usonaj financiaj establoj estas subfosonta multe da certecoj en la rilatoj inter nacioj kaj kontinentoj. Certe nun estas, ke la Usono, malsaniĝita de sia kolosa ŝuldigado kaj de sia fragiliĝita dolaro, perdinta la kontrolon de siaj financiaj kaj industriaj aktivoj kaptitaj de fremdaj fondoj, ne havos baldaŭ tioman asekuritan manon por aferkonduki en pli kaj pli multpolusa mondo.
Tia do estas superregado, kiu daŭrigis unu dikan duonjarcenton. Kia bela afero ! Aliaj antaŭaj faris multe plibone ! (la romana kaj greka mondoj ekzemple). Tiam ĉu ni devu atendi alian starigontan giganton kun siajn komunikad-kaj-vivnormoj ? ĉar se li estas plejforta, kial li konservus la lingvon de la venkita potenco ? Tio estus multe neprobabla unuecaĵo en la Historio !

Tamen unu realeca solvo ekzistas por Eŭropo, asociante :

                                   Materna lingvo  -  Esperanto -  Alia nacia lingvo

La esperanta lingvo, jam presentita per aliaj artikloj kaj konstruita, danke al ĝia raciema kaj logika konstruado, oferas la enorman avantaĝon ebligi seneraroriske la mensan ĝeneraligadon de la lingva lernado kaj tiel eviti la timeblan akumuladon de la scioj kaj refleksoj, kiujn necesas la majtreco de la nenombreblaj logikaj neregulecoj de nacia lingvo, jarcenta fina rezultato de ilo spertinta ĉiajn ŝanĝojn, influojn kaj deformiĝojn. Oni taksas, ke tiu alpropriga laboro de nacia lingvo korespondas al 90% de la plena lernadolaboro sen alporti ion en komunikadefikeco. Tiu ŝparado permesas al Esperanto multe pli rapidan alproprigadon (nur necesas 150 gxis 200 horoj por atingi mezan eksprimonivelon, komparante al 2.000 horoj de angla lernado kun la ĝenerale konstatata nebona nivelo enirante en la profesia vivo) ol ĉiu alia nacia lingvo. Aliaflanke, la esperantaj propedeŭtikaj kvalitoj estis pruvitaj okaze de la lernado de alia nova nacia lingvo. Finfine Esperanto, lingvo por ĉiuj sed proprieto de neniu, egaligas siajn interparolantojn por malstreĉata, senkompleksa kaj do pli profitdona interŝangxo.

La akcepkondiĉoj de la esperanta lingvo ne nun estas malfeliĉe kunigitaj ĉar la fortoj favore al angla monopolo estas ekstreme potencaj. Ili rilatas kun la civila povo , la socia rango, la ekonomiaj interesoj sed ankaŭ kun tiom influenzaj faktoroj kiel la modo aux la snobismo. Aliaflanke tiuj fortoj asociiĝis kun la ideologa refuzo venante de la elitaroj faktmalestime konsideri la esperantan kiel plenapartan lingvon.

Feliĉe, kiel diris la presidento Lincoln, oni povas kaŝi partverecon al partlandanaro dum parttempo sed oni ne povas kaŝi la plenan verecon al tuta landanaro plentempe ! Konsciencpreno povas do interveni neatenditamaniere kaj unufoje la konsciencpreno efektivigita, la aferoj povas iri tre rapide !

Tio estas, kion oni povas plejbone deziri por nia kara malnova Euxropo !

 


Partager cet article
Repost0

commentaires

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant le climat, l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences et l'astronomie.
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens