Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
24 septembre 2009 4 24 /09 /septembre /2009 14:19

La takso "Tobin" revenas kaj devus bonvice starigi en la konkludoj de la proksima kunveno "G20" en Pittsburgo. Fakte gxi estas subtenita de grandaj euxropaj Sxtatoj (notinde la franco-germana paro) kaj mem la Anglio, la ekscxampionino de la plej nebridita liberalismo, sxajnas esti favora. Tio estas diri al kia punkto la tutmonda financa kaj ekonomia krizo evoluigis bondirekte multe da pensmanieroj !
Ekde la unua propono en 1972 de James Tobin, usona ekonomiisto, Premio Nobel en 1981 kaj ekskonsilanto de la presidento Kennedy, tiu projekto profunde evoluis. 
Tobin estis imaginto gxin kiel desinstiganta instrumento pri la spekulado en la internaciaj monaj transakcioj, kiu profitis je sxangxokvotoj de la naciaj monoj  por produkti profitdonajn gajnojn. Li cetere antauxvidis en sia projekto relative malkonsilintaj takskvotoj gxis 1 % de la transakcivaloroj.
Hodiaux la ideo, kiu superas estus taksi kun multe pli malforta kvoto (oni parolas pri kvoto de 0,005 %, kiu korespondas al 50 ppm - partoj por unu miliono - prenante biologian aux kemian mezuron - tio estas konkrete 50 $ por unu miliono $ kaj do kiel estimata "nedolora") cxiujn financajn transakciojn kaj notinde tiujn cxiujn, kiuj estas praktikitaj de la bankoj kaj de gxiaj teamoj de "traders", kiuj tiom kazinludi kun la mono de aliaj kaj generi tiom da miloj da miliardoj da dolaroj de "toksikaj aktivoj", kiuj finfine venenis la bankajn bilancojn !
Malfacile estas havi bonan ideon pri tio, kion reprezentas por la tutmonda ekonomio !
Provu krudan aproksimon ! 
La ministro Kouchner, kiu ne reale havas famon de granda ekonomiisto sed kiu devas - almenaux oni povas esperi gxin - esti bone konsilita, citas en unu fresxdata intervjuo grandecordajn cxifrojn de 20 je 30 miliardoj €, kiujn povus enspezigi tia takso ! Se tiuj cxifroj estas bonaj (tio estas proksimume 50 miliardoj $), tio indikus, ke la tutmonda cxiujara monsumo de la financaj transakcioj apudus unu milionon da miliardoj $, tio estas proksimume 20 fojoj la tutmonda cxiujara PIB (tiutage estimata je 50 miloj da miliardoj $). Sen esti ekspertulo pri tiaj aferoj, tio sxajnas konvenan ordon de grandeco.
Kun tiu takso en sia nova muelado, la favoraj Sxtatestroj sendube pensas unue restrikti per financa trudado la riskitajn financajn transakciojn, kiuj faris - kaj denove faras hodiaux - la felicxon de la "traders" kaj, per tio, redukti la riskon de unu nova financa veziko al kiu tiuj nekorekteblaj bankistoj - avidaj je kurtlimaj gajnoj -  ne estas mankontaj gvidi nin. Eble la Sxtatestroj havas ankaux la ideon - almenaux ni povas esperi gxin - fortpurigi novan murdintan armilon kontraux la fiskaj paradizoj, kies transakcioj povus esti plimultpeze trafitaj per pligrandaj kvotoj. La tria ideo, kiun povus havi niaj Sxtatestroj sendube koncernas la ruinigxantan staton de la publikaj naciaj financoj, kiun la produkto de la takso Tobin povus iom plibonigi. Akordu ni finfine al niaj estroj unu kvaran ideon pri helpo al la triono-mondo cele de financi gxiajn enormajn bezonojn en infrastrukturoj, energio aux produktado (prefere pura kaj dauxranta) kaj per tio mem partoprenigi tiun triono-mondon al tiom dezirata kaj esperata tutmonda ekonomia revigligxo.

Necesos, nature, ke cxiuj partoprenantoj konsentu pri lojala aplikado de tia takso sen lokale inventi tridek ses esceptojn, kiuj atingus neuxtrigi gxin !
Se cxiuj grandaj nacioj interkonsentas dum la proksima G20, tiu unua skizo de tutmonda financa mastrumeco havus bonan sxancon sukcesi.
Tiel takso, tiu invento de Tobin prezentas - en sia nuna moderna versio - preskaux idealajn karakterizajxojn (plej malforta kvoto kaj plej granda aplikbazo). Vere estus domagxe ne uzi gxin (kaj mem tro-uzi gxin kondicxe, ke gxiaj flankaj efektajxoj ne estu eksperimente tro negativaj aux detruemaj !)


 
Partager cet article
Repost0

commentaires

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant le climat, l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences et l'astronomie.
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens