Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
26 juin 2009 5 26 /06 /juin /2009 23:00


Neniam ne estis igxonta favora la situacio por la kontinuado de la euxropa konstruado. Tiu aserto dum socia kaj ekonomia krizo sxajnas miriga !
Tamen gxi subtenigxas sur objektiva ekzameno de la cxefaj nunaj datenoj :

                - Institucie, la projekto de Lisbono estos baldaux ratifikita (kondicxe ke la irlandanoj ne farus denove kontrauxeuxropan krizon, tiuj mem, kiuj tiom profitis je la komunaj kreditoj kaj donacoj . Se tio devus malgraux okazi, ja necesos unu decidajxon de la aliaj dudek-ses euxropaj registaroj por dauxrigi la euxropan projekton sen Irlando !
Oni memorigas al cxiaj disputemuloj kaj kontrauxeuxropuloj ke tiu projekto de Lisbono ricelas realajn progresojn pri la fortigo de la potencoj de la euxropa parlamento sed ankaux de la sxtataj parlamentoj kaj mem de la euxropaj civitanoj (per la rajto de popola iniciativo) kaj pri la fortreveno de la politika potenco notinde per la elekto de la prezidento de la Euxropa Konsilo (kun du-kaj-duonjara mandato) kaj per la nomuno de reala fremdajxa Ministro (kun pli ekzakta nomo de Alta Delegito de la Euxropa Unio).
                 - Konjunkture, la financa krizo, igxita globala, devigis la euxropajn politikestrojn (kaj ankaux cxiujn aliajn) "movigxi" kaj vicostrecxigxi por eviti la elruinigxon, kio rendis multe kadukajn kaj mokindajn la malgrandajn naciajn inter-euxropajn egoismojn kaj plifortigis la neceson de harmoniigo de la financaj kaj politikaj agadoj, tiel vojmalfermante al la ideo de reala euxropa registaro tempolime, sola valora solucio por ke la euxropa Unio povu plene ludi rolon konforme al sia graveco (vidpunkte popolo, politiko kaj ekonomio) en la tutmonda koncerto. La aktiva kaj efika franca prezidenteco, nacie (tiom per la sarkoz-anoj kiom per la kontraux-sarkoz-anoj) kaj internacie rekonita montris, kion farpovis la Euxropo kiam gxi lauxte, unuvocxe kaj klare parolis. Tiu ekzemplo ne probable estos forgesita nek perdita.

Ekde la kreado de la Euxropa Unio, du tezoj kontrauxbatalas pri kion devus tiu Unio esti :

             - La anglo-saksa tezo, kun liberala inspiro (kio ne mirigos neniun !) nur vidas en la Euxropo, ke unika merkato, malfermata al cxiuj fremdaj ventoj, speco de tutmonda sub-merkato, kion gxi deziras sen malhelpajxoj, sen trudantaj reguloj, sen cxiaj protektajxoj (ekcepte kiam la interesoj de gxiaj inspirantoj, sciende Usano kaj malplialtgrade Anglio, estas minacitaj !). Vidpunkte, la euxropaj institucioj nur devas frakasi cxion, kio malhelpas la apertan cirkuladon de la bienoj, servoj, varoj, faciligi konkurencon laux cxiaj formoj, kaj nature plej eble malpliigi la sxtatajn intervenoj (per gxiaj publikaj servoj kaj gxiaj sociaj kaj ekonomiaj asistadoj). Kompreneble, pli tiu Euxropo estos "aperta" por multaj nacioj (Ukrainio, Bjelorusio, Moldavio, Turkio, Kauxkaso,....) plibone estos cxar tio malpermesos cxiujn eblecojn por serioza politika konstruado inter tiam malsamaj membroj kun tiam divergxantaj interesoj. La nuna krizo lumigis la limojn, la dangxerojn kaj rezume la profundan neadekvatecon de tiu tezo.

              - La "kontinenta" tezo (speco de miksajxo inter la franca, germana, itala, beneluksa, sveda sistemoj), pli konforma al la spirito de la Fundintoj de la euxropa traktato, kiu rekomendas la konstruadon de politika integrigo kadre de federacio de sxtatoj, tio estas unu sistemo, en kiu cxiu sxtato konsentas forlasi parton de sia suvereneco (tiam politika kiam ekonomia) por ke la Unio povu konstitui koheran tutecon, kiu reprezentus, defendus kaj protektus cxiujn siajn sxtatajn membrojn. La logika fino de tia konstruado estas euxropa registaro kun komuna kaj signifa budgxeto (kaj ne la nuna mokinda budgxeto de unu pocento de la euxropa MIP
*), komuna fremda politiko sed ankaux komuna defendo kaj komuna kunordiga ekonomia organizo. Tio nature necesos tempon cxar eble ne estas rapide transformi naciajn sxtatojn kun dujarmila historio en kunmetitajn naciojn per sola federacio.

Tio estas por tia tezo, ke necesas interbatali cxar estas la sola, kiu estas portanta nian futuron !

Kial do tia jeso ? Tute simple por ke la federala tezo la sola estas respondkapabla al la nunaj kaj morgauxaj defioj kaj la sola kapabla sekurigi bonstaton kaj protekton por la euxropaj popoloj. 

Reala komuna registaro de la euxropa Unio efekte sekurigas :
               - Auxtentika kohero kaj do reala politika forto frente al aliaj politikaj grandegaj sxtatoj kaj al geo-politikaj dangxeroj.
               - Fremda komuna politiko havus fortan efikadon en cxiuj partoj de la mondo kaj notinde cxe la malsamaj internaciaj establoj kiel ONU, OMC, UNESCO, OTAN, OMS,...
               - Ekonomia pusxita kunlaborado inter euxropaj sxtatoj (per grandaj projektoj, industriaj politikoj, aksoj por sercxado kaj disvolvigxado, regionaj valormetadoj,...) plifortigus la internajn intersxangxojn kaj ankaux la eksternaj, stimulante la globan euxropan ekonomian aktivecon.
               - Euxropa harmoniigo de la sociaj kaj fiskaj politikoj, unue progresa, igxus ebla tempolime, permesante tiom kiel eble redukti la situaciojn de socia, fiska aux regulara dumpingo, kiuj hodiaux grave falsas la kondicxojn de la internaj euxropaj intersxangxoj kaj kuragxigas la delokalizadon de la produkto de la bienoj kaj de la kontraktservoj.
               - Firmaj kaj priunuaj pozicioj de euxropa Unio, kiu reprezentas la kvarono de la tutmonda MIP*, por la reglementeco de la tutmondaj merkatoj (industriaj, kontrakservaj, komercaj, financaj), por la protektado de la cirkauxo, por la enplacigo de dauxrebla ekonomio, sxparema je la nerenovigaj planedaj ricxfontoj, estus forta signalo sendita al la aliaj sxtatoj kaj regionaj grupoj kuragxigante ilin elekti la progresovojon prefere al la kaoso, la memretirigxado aux kurtvidaj politikoj.
               - Fine, strecxkunlaboraj akordoj kun la sxtatoj kaj sxtatgrupoj periferie lokitaj estus grava pasxo en la monda irado al futuro forgesinta je neutilaj kvereloj kaj zorganta je homa solidareco.

La cinikuloj, kiuj nur fidas je la forto kaj la mono, ridacxos legante tiajn dirajxojn sed la bonvolemuloj - eldestre aux elmaldekstre - devus retrovigxi en tia bela vizio.





* MIP = Malneta Interna Produkto, sama kiel PIB



 
Partager cet article
Repost0

commentaires

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant le climat, l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences et l'astronomie.
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens