Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
22 avril 2009 3 22 /04 /avril /2009 14:26

 

Freŝdata artikolo de tiu blogo temis pri la refondigado de la Kapitalismo, vojo kiu ŝajnas apriore pragmata kaj sendube estos devigita al la tutmondaj politikestroj per la cirkonstancoj post la profunda skuo de la ekonomiaj liberalaj certaĵoj frente al la pastjara financa katastrofo.

En la nuna artiklo la verkisto ekzamenas la vojojn propozitajn de Albert Jacquard en lia libro : "Mi akuzas la triumfan ekonomion" de 1995 pri la elekto de la bona vojo frente al la vojŝanĝo, kiu staras antaŭ ni, kiel neniam tiom en la homa historio :
         Unuflanke, la "statu-quo"-a vojo kun la akcepto de la fataleco antaŭ la pli kaj pli ampleksaj malegalecoj inter la civitanoj, la nacioj kaj la kontinentoj kadre de liberala politiko de egoismo, de konkurenco inter nacioj kaj civitanoj, de endemia malaboreco, de malestimo por la malfortuloj, de ĝenerala ekonomia milito kaj de superregado de kelkaj nemultaj potenculoj sur la amaso de neprovizituloj ĝis ilia malespera ribelo.
         Aliaflanke, la neniama elfinita kaj probable riska konstruado de homa evoluita socio, kiu samtempe respektus la homan dignecon kun personaj aspiroj kaj ankaŭ necesan solidaran socian organizadon kaj kolektivan justecon kun notinde reala ŝancegaleco kaj protekto por la plej malfortuloj.

La realeco de tiu historia vojŝanĝo trovas sian klarigon el la tri sekvaj konstatoj :

         - La hodiaŭa homaro estas debosulita. Oni vivis dum jarcentoj malrapidan evoluon, kelkfoje stagnadojn aux ekonomiajn kaj popolajn regresadojn subpreme de materiaj trudoj kaj de instancoj samtempe spiritaj (mitoj, diversaj kredoj, religioj) kaj tempaj (kastoj aux altaj familioj legitimintaj sin mem aux legitimitaj de la spirita instanco). Abrupte, dum la dek-oka jarcento, la mensoj elliberiĝas el la ideologia plumbo-kovrilo dank' al la "Lumuloj" kaj samtempe la teknikaj novaĵoj permesas destreĉi la stringon de la materiaj trudoj. La popola nombro estas galopiĝonta, kvarobliginta la tutmondan popolon dum la dudeka jarcento kun ĵetado de dek miliardoj da homoj fine de la dudek-unua jarcento ! Kun tiu mirindega homa ekpansio ĉiu ulo bone komprenas hodiaŭ, ke nia planedo estas finita spaco ( kaj ne plu infinita mondo kun nelimitigaj riĉfondoj !) kies nerenoveblaj riĉfondoj povas tute malaperi kaj estas certe elĉerpiĝontaj relative kurtdatfale, kies klimata, mara kaj biologia ĉirkaŭo estas grave difektita de la homa agado. Oni scias hodiaŭ, ke la okcidenta vivnivelo, tro multe konsumanta de ĉiajspecaj fondoj, ne povos plivastigita de la tutmondo. La freŝdata financa katastrofo denove rememorigas nin, ke ekonomia kreskado sen bremsoj nek kontroliloj akcetebla ne plu estas, ke nur povas konduki la plenan planedon al la ruiniĝo kaj necesos severan reguligon per la Ŝtatoj aux per novaj tutmondaj poiltikaj instancoj, kiuj estos elpensendaj. Adiaŭ do la ekonomia racieco kiel sola busolo por la mondo. La politika instanco, tio origine estas la organizo de la urbo, devas repreni siajn rajtojn dumtempe kontestitaj de la ekonomia teorio. Sed eksperimente oni scias ankaux, ke tro forta sxtato minacas la homajn fundamentajn liberecojn kiam ĝi volas kolektivigi la homan agadon kaj kontraŭigi la "ni" (popolo) kontraux la "mi" (persona libereco) kun teruraj homaj katastrofoj kiel rezultoj.


         - La homaro enpaŝis en sian adoltan fazon. La mitoj kaj la prapatraj kreadoj en supernaturaj fortoj, kiuj superregus la iradon de la mondo, regresis frente al la scienca sciado de ia ĉirkaŭo proksima (la planedo Terglobo) kaj malproksima (la Kosmo) kvankam nunaj religiaj integrismoj ankoraux serĉas altrudi al ni sian elpasitan fanatismon, trovante la komplezan orelon de mizeraj kaj revenĝemaj popolamasoj tra la mondo.
La  monda destino inter la homaj manoj nur estas !
La homaj kolektivaj decidoj faros la vojelekton en la ŝanĝvojo, kiu staras antaux ni :
                                    La humanista vojo aux la barbara vojo.


         - La homa laboro estas konanta profundan mutacion. Kaj tiu mutacio oferas al la homaro historian okazaĵon por harmonizi la materiajn kaj spiritajn homajn bezonojn. La maŝinismo, la aŭtomatigo kaj la komputigo de la industriaj procezoj permesis enormajn progresojn por la produktado de la bienoj kaj de la servoj en ĉiuj ekonomiaj sektoroj kuntrenante senhaltan malplialtigon de la produktkostoj kaj ankaux la senhaltan kreadon de novaj bienoj kaj servoj. La teknologiaj progresoj notinde en mikroelektroniko kaj miniaturismo permesas senhaltajn gajnojn en produktiveco kaj pli-kaj-pli performancajn novigaĵojn en plejmultaj fakoj. Unuafoje dum sia historio, la homa socio eblas enmeti la aldonitan valoron de ĉiuj siaj komercaj agadoj (kiuj korespondas al la nocio de "PIB") por ne nur pagi la produktlaboron (subforme de salajroj) kaj la investita kapitalo (subforme de dividendoj) sed ankaŭ por financi la produkton de la sociaj nekomercaj bienoj (justeco, edukado, sociaj instancoj, trejnado kaj laborformado, sano, helpo por neprovizituloj, maljunuleco, ĉiajspecaj solidaraj asocioj, ktp.....). La aktiveca praktike nelimitata kampo de tiuj bienoj devus permesi samtempe socian justecon kaj ankaŭ doni al ĉiu civitano, kiuj ajn estus siaj personaj kapabloj, aktivecan okazaĵon por siaj decaj vivfondoj kaj sia socia digneco. 


Tiuj tri ĉi-supraj konstatoj devas helpi la homaron por sia cerbumado pri sia fariĝo kaj sia refuzo de la neŝanĝebla karaktero de la nunaj realecoj. Ja estas fari la ludon de la potenculoj kaj de la provizituloj kreante ke tiuj realecoj reale estas neŝanĝeblaj ĉar nature tiuj diritaj personoj deziras, ke nenio ŝanĝas en la mondan ordon, kies ili estas la mastroj !


Nenie estas skribita la futuro de la mondo ! Ja ĝi estos, kion kolektive la homaro decidos !

Same ja ne estas ekonomia fataleco por la akapareco de la tutmondaj riĉfondoj per nur kelkaj nemultaj potenculoj kaj por la mizera troŝarĝeco per la plejmulta homaro !

Ĉio dependas de la politika decido (per la demokratia vojo) por la partigo de la produktaĵoj kaj de la riĉfondoj.

Sed por preterpasi la nunan staton de la aferoj, necesos al la homo mobilizi ĉiujn siajn imagkapablojn, pruvi sian nacian kaj planedan solidarecon kaj nepre silentigi en si mem tiun pezan konformisman spiriton, kiu senmovigas sian menson.



Fondo : "J'acuse l'économie triomphante" el Albert Jacquard  -  1995





 
Partager cet article
Repost0

commentaires

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant le climat, l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences et l'astronomie.
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens