Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
1 avril 2009 3 01 /04 /avril /2009 12:39

 

Ekde 2007* oni estas bondeziranta per tiu blogo la kreadon de nova fidinda ŝanĝmono, kiu estus ne nacia, kiel estas aktuale la usona dolaro starigita sola tutmonda rezervŝanĝmono per la akordoj de Bretton Woods, sed internacia ŝangmono bazita de aro da ĉefaj naciaj ŝanĝmonoj cele de certigi longtempe rean stabilecon.
En freŝdata artikolo fine de decembro pritraktinta kapitalisman refondiĝon oni konkludis denove favore de tiu fidinda ŝanĝmono kiel ĉefa instrumento por la reordigado de la tutmondaj financoj kaj la enverkigado de pli justa kaj pli ekvilibrigita tutmonda ekonomio.

En Bretton Woods dum Julio 1944, la Usono, ektagiĝe de la plena militvenko kontraŭ la nazismo, solvinta la libran mondon kaj unika prospera ekonomio fronte de ruinigitaj konkurencoj, nature atribuiĝis la leonoparton, notinde  obteninte, ke estu la usona dolaro la sola tutmonda rezervŝanĝmono, kadre de nova sistemo - La Gold-Exchange-standard - kun la aliaj naciaj monoj havintaj fiksan egalecon rilate al la usona dolaro, la sola orokonvertebla ŝanĝmono (35 dolaroj por unu ora onco). Tiu sistemo strukture estas misekvilibrigita ĉar ĝi provizis al la Federa Usona Banko la doblan rolon de aktoro kaj arbitro por la nova Tutmonda Rezerva Sistemo (SRM pri kiu oni multe jam priparolis) sed la plej forta Ŝtato tiam trudis sian vidmanieron.

La danĝeroj de tiu sistemo evidentaj estis malgraŭ la kreado de internaciaj reguligintaj organismoj (kiel notinde la Tutmonda Banko aux la FMI) kaj ili ne lasis produki siajn efektojn dum la sekvintaj jardekoj.
Kiuj estis tiuj danĝeroj ?

Unue, ŝanĝmonrezerva kreado per Ŝtato enhavanta ekceson de aktivoj transformendan en dolarojn, tio estis por Usono la konstanta tentado financi siajn proprajn misekvilibrojn (budĝetajn aux komerciajn) per la emisio de la tro famaj "federal funds" baldaŭ proponitaj kaj aĉetitaj de la plejparto de la tutmondfinancaj placoj (Japanio kaj renaskiĝanta Europo unuafaze kaj poste la aziaj "drakoj" kaj fine la grupo BRIC kunigante la novajn komerciajn gigantojn de la nuna tutmonda komercio.

Due, la ekvilibro de la plena sistemo stariĝis en la bonvolo de unu sola Ŝtato (premita kiel ĉi-sube vidita per la konstanta tentado ŝvellasi siajn deficitojn....kaj financigi ilin per la tutmonda monŝparado !).Ĉiu fluktuado de la usona ŝanĝmono pro kia ajn kaŭzo (ekcesa ŝuldigado, periodaj misekvilibroj, volita mondumpingo, konfidofalado, spekulaj atakoj, orkonvertaj demandoj,...) kaj ĉiu rezultanta korekto (per la intereskvotoj) nur povis reefiki en la plena tutmonda financa sistemo kaj laŭkaze fine atingi regionajn aux ĉefajn krizojn.

Dumtempe Usono povis starigi sian ekonomian superregadon kaj profiti je la dankeco de la liberaj nacioj, la Bretton-Woods-a sistemo povis pli-kaj-malplibone funkcii sed la ekonomia revekiĝo de Japanio kaj Eŭropo kun la asociado de surabundaj dolaremisioj (por notinde financi la Vjetnaman militon kaj la spacokuradon) baldaŭ estis mortigontaj la sistemon. La germananoj estos la unuaj por demandi la orokonverton de siaj dolaraj rezervojn baldaŭ sekvitaj de la francanoj. La refuzo de la prezidento Nixon malekpreni la usonan enkasan oran monon kondukis lin denunci en 1971 la dolaran orokonverton. Dum marzo 1973 estas la fiksegaleca sistemo , kiu definite falegas kun la starigo de la flosantaj mono-interŝanĝoj kaj la forlaso de la oro-normo en 1975 per la akordoj de Kingston (Jamajko).
Ekde tiu momento, jam ne estas plu tutmonda organizita mono-sistemo.
Samepoke (1974) la forta dolara deprezado instigas la OPEP-on kvarobligi la petrolan prezon** plonĝante la okcidentan mondon en la krizon de la unua petrola ŝoko.

La Eŭropo provos eviti tiun mono-sisteman mankon per la SME (Mona Eŭropa Serpento, kiu permesis variigan areon inter la eŭropaj ŝanĝmonoj) kaj poste per la feliĉa (notinde dum tiu nuna konfuza epoko) kreado de la sola eŭropa ŝangmono (EURO) en 1999.

Aliaj provoj okazis, notinde en sud-esta Azio cele de krei regionan poulon de lokaj ŝanĝmonrezervoj (ĉefe la iniciato de Chaing Mai en 2000 por konstitui plurlateran krucitan ŝanĝmonan sistemon).
Tiuj variaj provadoj evidente ne povis alporti plenan solvon al tutmonda financa sistemo pli kaj pli misekvilibrita per la potencigxo de la elmergantaj ekonomioj kaj notinde la cxinia, igxita la tutmonda produkto-laborejo dudekjarcentfine kaj amase eksportanta siajn produktadojn al Usono gxis rezervamasigi tiutage 1.200 miliardojn da dolaroj.
Paralele, la nacia usona ŝuldado atingis 3.700 miliardoj da dolaroj en 1999 (korespondante al dudek-kvinjaraj kumulitaj deficitoj) ....kiun la nuna krizo estas ankoraux konsiderinde ampleksigonta !!
Jen lasta klariganta informo : La ora onco en 2008 kostis pli da 1.000 dolaroj, tio estas deprezado de 97% komparante kun la dolara valoro laŭ la akordoj de Bretton-Woods !!


La nuna tutmonda financa krizo almenaŭ havas meriton devigante la tutmondajn politikestrojn fari komunan pripenson kaj puŝi ilin por gravaj reviziadoj de la estanta situacio. Tiel estas, ke la guberniestro de la ĉinia Centra Banko ĵus metis la piedojn en la pladon, antaŭ la proksima kunveno G20 en Londono, denuncante "la alpropraj malfortoj de la nuna internacia mona sistemo". Ĉinio klare kaj oficiale konigi sian ĉefan komercan partneron ke, ne elportos plilongtempe la riskojn de volatileco de siaj enormaj dolaro-rezervoj kaj rapide necesos tutmonde enverkigi fidindan kaj stabilan novan monsistemon ! La guberniestro eĉ preteriras alvokante la kreadon de "unu internacia rezervdevizo, ne ligata de unu aux alia nacio, kiu povu starigi longtempe stabila".
Oni ne povis esti pli preciza pri la denunciado de la privilegio de la usona dolaro kaj de la situacia rento akordita trolongtempe al Usono !!
Ĉinio diras sin preta fari unuan paŝon per grandegaj obligacio-aĉetoj, kiujn la FMI projektas por la unua fojo emisii cele de financi siajn intervenajn financajn aktivecojn ĉe la malfortigxaj Ŝtatoj.

Finfine, nenio same kiel bona krizo, malgraŭ la sociaj generitaj katastrofoj, por devigi la politikestroj ŝanĝi siajn pensmanierojn, faligi la tabuojn (zorge vivtenitaj de tiuj, kiuj profitas je ili) kaj modifi la mensajn refleksojn solidigitajn per plurjardekaj kutimoj.



* Vidu la artiklon de 06/05/2007 pri la SRM-a reformo

** Longtempe starigita je malpli da 5 dolaroj por unu bareleto, la petrolo atingis 10 dolarojn ĉirkaŭ 1970 kaj poste brutale
40 dolarojn dum la krizo de 1973......tio, kio estas proksimume sia nuna kostvaloro !


Partager cet article
Repost0

commentaires

O
Blogs are so informative where we get lots of information on any topic. Nice job keep it up!!__________________online dissertation help
Répondre

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant le climat, l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences et l'astronomie.
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens