Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
5 novembre 2008 3 05 /11 /novembre /2008 22:39

Grava rimarko
: Tiu artiklo estis fresxdate publikita de franca versio en la komunumo :
"Regards lucides sur le monde"

Tiu dudeka devus esti lumojarcento, al kiu oni antauxdiris la plej flatajn mirandajxojn, la plej grandajn progresoj danke al la bolado de la lastjarcentaj teknikaj inventoj, kiuj estis irontaj revolucii la morojn, la humajn kaj interpopolajn rilatojn, malpliigi distancojn, sxpari al homo la durajn manolaborojn, forpreni la malsatojn kaj la malsanojn, eduki la knabojn anstataux sendi ilin dekjaragxe al minejo aux fabrikejo, finfine liberi homon je liaj maljunaj teruroj kaj sklavecoj.
Tiu jarcento estis vidonta la human genion fine superi cirkauxon plejtempe malinklinan kaj lacegigan por la homo kun gxia eterne renovita sekvado de malsategoj, malsanoj, teruraj epidemioj, infana mortigeco, konkermilitoj, mizero kaj morto cxiampretaj homkapti, klimataj katastrofoj, socialaj fortegoj, cxiaordaj maljustecoj kaj komence tiu el la naskigxo,......
Tiu jarcento do, la plej multepromesa estis dronigxironta en la plej grandajn frenezojn !!

Por tiuj, kiuj havas iom da memorkapablo aux kiuj iom legis la historion de tiu jarcento, devigite estas rekoni, ke tiu eksterkutima frenezo, laux diversaj formoj, kiu akompanis tian dudekajxon, havas tion, kio sxanceligas la bonsencon de la plej sagxa homa bipiedulo !

Tiu jarcenta afero komencis kun la tutmonda naciisma alfrontado, en kiu la plej disvolvigitaj nacioj aljxetis siajn plenajn fortojn kaj siajn novigantajn detruoeblecojn punkte alveni al reala euxropa memmortigo. Tiu afero poste dauxrigxis kun la enorma financoborsa krako de 1929, renversanta la novajn certecojn por la bonfaroj de la gxisdate triumfa merkatekonomio kaj kies skuofluajxo generis plurajn terurajn jarojn de tutmonda regreso, protektismo, merkatfermadoj, popolaj mizeroj. La naskigxa euxropa fasxismo estis gxuironta pri tiuj tutaj malfelicxigoj por generi dum la tria kaj la kvara dekjaroj sekvadon de detruajxoj ankoraux pli forlogaj de urboj, landoj, nacioj kaj popoloj, kies la malvarme plenumita kaj organizita genocido de la juda kaj cigana popoloj kaj tio, gxis la premiado de la germana agresnacio, kies landanoj subigxis al frenezkrima kliko kaj la superregado  de la stalina komunismo sur euxropa bonparto.
Cirkauxnuntempe, terura azia drako, potence kaj naciisme freneza, sin pelis sur Cxinio kaj Mancxurio, baldaux forcprenante la tutan azian sud-ueston tra diluvo de kruelajxoj, masakrajxoj kaj amasdetruajxoj. Necesos la kolosa milita strecxado de Ameriko kaj gxia majstreco de la tutnova nuklea teknologio por triumfi je tiu nedresebla Japanujo, tujpreta por la kolektiva memmortigo frente al la malvenko kaj la proprlanda invado.

Super la unuamondomilitaj cindroj triumfis en Rusio filosofio kaj sociosistemo elpensitaj kaj poste verkigitaj de cerboj frenezaj je egaleca racionalismo, kiuj lauxdegis popolan liberigon per la proleta diktaturo kaj la kolektivigo de tutaj homaj faradoj. Estis perplumstreke strii jarmilojn da homaj aventuroj kaj civilizacioj, konstrui cxemalamike kaj regresi al la mitika primitiva societo, kiu ne konis la individuan proprieton. Plena estis la fiasko tiom socia kiom ekonomia ene de eksplodado de sociaj perfortoj kaj klasmasakroj ! kaj necesos la preskaux tuta fluado de tiu dudeka jarcento , antaux ke la popolamasoj kaptitaj de tiu racionalisma frenezo povu plejparte liberigxi (notindekcepte de Cxinio, norda Koreujo kaj Kubo, kiuj dauxrigis "kolektivaj" por la plej granda felicxo de siaj estroj, ne multe pretaj je sekvi demokratan elekton - danke al genia subtileco de "demokrata centralismo" - de iliaj popolanoj, tamen proklamita fonto de iliaj legitimecoj.

La kumulo de tiuj tutaj militaj aux sociaj frenezoj, nur por la unua parto de la jarcento, cxifrigxis je dekmilionoj da mortintoj, eble mem atingigxis la centmiliono ! Kaj tio senkalkule de la "grandfaroj" de la novaj tirancxampionoj, kiuj aperis la duan parton de tiu jarcento (Mao, Soekarno, Pot Pol, Castro, kelkaj afrikaj estroj,...)
Unuvorte, estas la ekvivalenteco de la tuta dekkvinjarcenta euxropa landanaro, kiu malaperis dum la plej freneza el la jarcentoj por militfaradoj, tiranado, malbonaj flegadoj kaj rezultintaj epidemioj. Sed la mezuro ne estis supersxutita kaj la homo havis ankoraux kelkajn diablajxojn en sia sako cxar la onidira frida milito, desde la kvindekaj jaroj, per la freneza kumuligo da nukleaj armiloj, kiun gxi generis, promesis al ni nenion malpli, ke la genocido kaj la tuta humanara ekstermado, promesoj almenaux dufoje tusxetitaj.

Pusxitaj per la nepra vivbezono, la Euxropa kaj unu parto de Azio restarigis siajn rubojn, rekonstruante siajn urbojn kaj siajn industriojn profitante de la teknikaj progresoj elirintaj el militoklopodo - notinde en Euxropa kun la financa usona helpo - por modernigi la infrastrukturojn kaj la produkrimedojn dum la granda impeto de la "tridekgloraj jaroj" , tri dekjaroj da akcelitaj disvolvigxoj kaj vastegaj progresoj por la vivnivelo, la hejmaj facilajxoj, la auxtoveturilo, la sano, la aertransporto....,da senlimita konsumado gxis la reveno al la realecoj kun la petrolaj sxokoj elklikigitaj de araba mondo, revengxavida kaj dezirema parte uzurpi al si la okcidentan prosperon. Tiuj financaj skuoj estis provokontaj malfortajn kreskokvotojn kaj amasa senlaboreco.
Paralele la du novaj superpotencoj, kiuj ja ne povis plu direkte alfrontigxi pro la enormaj riskoj de samtempa nuklea detruado, ferkrucis per intermetitaj aliancanoj (Koreujo, Vietnamo kun la unua skuigo de la usona potenco, Kongo, Biafra kaj multaj aliaj pli modestaj....) kaj per ideologiaj konstrauxstaroj, dum kiuj la plejparto de la sklavigitaj popoloj finfine liberigxis je la jugo de la okcidenta koloniismo kaj enmane prenis, kun multdiversaj fortunoj, sian nacian destinon.

Tiel kreigxis, en tiu dua parto de jarcento, kaj disvolvogxis internaciaj establoj, kelkaj kun ekonomia alvoko (FMI, Banque mondiale, BRI, OCDE, OMC) kaj aliaj kun kultura celo (UNESCO) tiel la unuaj sed multneperfektaj signaloj de planedskale popola organizo. Neforgesante la fabelan ideon de la "Patroj" de la Euxropo kaj finfine la kreado de la fama Unio de nia malnova kontinento - privilegia loko de konfliktoj kaj influencaj luktoj ekde miljaroj - kaj doti gxin pri institucioj por sencxese forpeli la militon kaj fari el gxi grandan regionan potencon.
Sed la plejparto de tiuj internaciaj establoj ne celis la harmonion aux la planedan justecon sed tutmale la superregadon de unu mondparto (notinde la Usono kaj malplialtgrade la Euxropo) sur la mondresto per la ekonomio, la sxangxmono (la dolaro farigxita mondrezerva mono desde la duamondmilitfino antaux la ekvidigxo de la euxropa mono jarcentfine) kaj la komercaj kaj financaj intersxangxoj dum la triumfado, desde la sepdekaj jaroj kaj poste de la forlaso de la sxtata intervenismo de Keynes, la novajn anglosaksajn teoriojn pri la neoliberalismo tra la fama Konsento de Washington kaj la tutmondigxo forlasita al la solaj merkatfortoj. La efekto sur la monda merkato estis fakte taksinda, sia jara kreskado tiam atinginta 3% kaj 4% kaj baldaux 5% sed alpreze de multaj strecxadoj kaj konfuzigxoj, de flosintaj monsxangxkvotoj kaj nekontrolitaj inflacioj.
Tiam, ke la ekonomiaj krisoj disgrajnigxis al kvar planedaj anguloj (Argentino, Meksikio, Venezuelo, Brazilo, pluraj sud-estaziaj nacioj, Rusio sinsekve la komunisma falo, ......) la sxuldo de la disvolvigxantaj nacioj, senprudence lancxitaj en ekipigxajn programojn, eksplodis dum la tutpotenca Usono, neniamsata je energio kaj konsumado, vivanta supre siajn eblecoj, vidis siajn  deficitojn kavigxi kaj sia sxuldo ekflugi (gxis atingi la historian nivelon de 3.700 miliardoj da dolaroj en 1999 !), financita per amasaj emisioj da "federal bonds" acxetitaj de novaj ricxaj nacioj (Mezoriento, Japanujo poste Cxinio kaj sud-esta Azio).

Tiel do, en tiu jarcentfino, estis cxi-foje la mondigxa ekonomio, kiu perdis la racion, drinkigita de remarkindaj progresoj de la mikroelektroniko kaj de la telekomunikiloj, de necxesantaj novaj produkoj de komsumado, de malmateriigo de la ekonomiaj valoroj (la kapitaligo de Google estis atingonta la dekunufojan valoron de General Motors !), de perditaj kvidomarkoj, de enormaj monamasoj sercxantaj sxparlokadon, de frenezaj borsistaj agxiotajxoj kun la "high tech"-a kaj Interreta eksplodoj (la valoro de la usonborsista merkado atingis 120% de la usona PIB en 1997 kontraux 60% en 1990 !), de financa eksplodanta industrio, kiu disvolvigis freneze cxiamajn pli ellaboritajn, komputitajn financilojn baldaux forfugxontaj el siajn koncipistoj.
Tamen estis havigitaj grandaj alarmoj en tiu cxi jarcento ! La eksplodo de la borsista kaj financa  japana veziko en 1990 estis altrenonta por tiu nacio dudekjaran stagflacion. Wall Street konis unu "negran lundon", la deksesan de oktobro1987, dum kiu 500 miliardoj da dolaroj enfumigxis poste de freneza agxiotiga periodo. En 1997 estis la azia kontagxo kun la rulfalado de la lokaj sxangxmonoj, rulfalado inicita de la tajlanda "bat". Poste, en 1998, la rusia sxtato metita de cxespagado.......
Malgraux la historia grandega ekonomia kreskado la lastan duonjardekon, ekvidis en tiu jarcentfino kun la falego de la rusia ekonomio kaj la brazila krizo, unu realan minacon pri la tutmonda regreso, kiun la FED (baldaux sekvita de la euxropa kaj aziaj centraj bankoj) estis provonta kontrauxstari per la malaltigo de la interesprocentoj kaj la modernigxo de la financaj servoj (notinde la legxabolo Glass-Steagall). .......malfermante la vojon por ankoraux pli enormaj frenezoj, kiuj finatingos sekvan jarcenton al la krizo de la "subprime" en 2007 kaj gxiaj eblaj plidauxrigoj gxis 2010 kaj eble plue !

Tiu dudeka, la plej frenaza de la jarcentoj estis do igxonta kontofine nur unu etapo cele al ankoraux pligrandaj frenezoj ?

La ekzameno de la nunaj tempoj ne estas plej trankviliganta !!

Partager cet article
Repost0

commentaires

R
"la ekvivalenteco de la tuta dekkvinjarcenta euxropa landanaro, kiu malaperis dum la plej freneza el la jarcentoj" jes, sed oni devas ankaux ne forgesi ke estas la TUTA tera logxantaro kiu mortis, dum tiu jarcento ....
Inter la vivantuloj de 1900, neniu plus vivas (nek inter la "bonsxacaj" transvivintoj de la unua mondmilito)
Tio kaj relativigas kaj atentigas pri eble la vera problemo
Répondre
P

Multe dankon pro via komento.
Fakte por bonkompreno, necesas konsideri la duan parton de la plena frazo : ""por militfaradoj, tiranado, malbonaj flegadoj kaj rezultintaj epidemioj".
Ne evidente temas pri la mortintoj el tiu jarcento per natura morto.

Korajn salutojn

Présentation

• : le blog pauledouard
• : Blog d'intérêts variés concernant le climat, l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences et l'astronomie.
• Contact

Profil

• Pauledouard
• Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
• Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens