Ulo eniras tre "high-tech"-an trinkejon en kiu la trinkservisto estas roboto.
La servisto-roboto demandas al la ulo : "Kiom estas via IK* ?"
La ulo respondas : 150
Tiam la servisto-roboto servas al li unu deksesaĝan viskion kaj ekas interŝanĝon pri la klimata revarmigado, la ĉirkaŭa interdependado, la kvantika fiziko, la nano-teknologioj, ktp.....
Multe impresita, la ulo decidas testi la roboton.
Morgaŭe li revenas en la saman trinkejon. La sama servisto-roboto demandas al li : "Kiom estas via IK ?"
La ulo respondas : 80
Tiam la servisto-roboto servas al li unu bieron kaj ekas interŝanĝon pri futbalo, monvetoj, liaj preferitaj manĝaĵoj, la virinoj, ktp....
Ĉiam scivoligita, la ulo ankoraŭ reiras la morgaŭon en la saman trinkejon.
La servisto-roboto demandas al li : "Kiom estas via IK ?"
La ulo respondas : "Nu...20 mi kredas !
Tiam la roboto servas al li unu glason de ruĝa krudvino kaj demandas : "Nu...oni estas voĉdonanta SP** en 2012 ?
NB : Ŝajnas, laŭ la recivitaj informoj, ke la aŭtoro de tiu blago certe estas unu franca dekstra voĉdonanto !
*IK = Intelekta Kvociento = Quotient Intellectuel
**SP = Socialisma Partio