Luksega kaj ampleksega somerdomo mi estas, de stilo “la bela epoko”, lokita en ok hektarojn granda domajno borde de la Mediteraneo, mi apartenis en mia unua konfiguraĵo al belga reĝo, kiu oferis min al sia bela franca amantino kaj poste proprietaĵo mi iĝis de la nevo de la mortinta reĝo antaŭ konvertita esti en militan hospitalon dum la unua tutmonda milito.
Aĉetita de grafino post la unua tutmonda milito, transformita mi estis dum la tridekaj jaroj de usona arkitekto kaj tiam starigita en mian nunan konfiguraĵon. Poste mi iĝis proprietaĵo de diversaj riĉegaj personoj, kiel kanada financisto aŭ riĉega itala industridirektanto, famega en la transalpa aŭtindustrio kaj fine akirita de plejriĉa bankisto, heredinda de bankista libanan-juda dinastio, kiu jam financis la kamelkavaranojn en Sirio dum la lontanaj tempoj kaj kiu tragike mortis dum la incendio de sia apartamento.
Ĉiam proprietaĵo de la vidvino - ŝi mem riĉega persono inklinita al filantropio kaj artkolektado kaj heredandino de rusa-juda familio
instalita en Usono kaj Sud-Ameriko - de tiu malŝanca bankisto, proponita al la vento mi freŝdate estis por halucina prezo, kiu donis al mi la famecon de la plej multekosta somerdomo en la
tutmondo.
Mia envendigo cetere konis sufiĉe fantastan rakonton, enscenigante rusan oligarkon, farintan nekredeblan riĉiĝon en metalajn
produktaĵojn okaze de la eksplodo de la komunista sistemo en Rusio kaj kiu baldaŭ rezignis sian oferton kaj samokaze perdis la koketan monsumon de 55 milionoj da dolaroj, deponitan por oficialigi
sian aĉetoferton. Plie kondamnita li estis de la juĝisto pagi al la proprietulino kroman sankciaĵon, kiun tiu-ĉi en admirinda socia impeto decidis destini al karitataj agadoj kaj al serĉaj
establoj por la neŭrosciencoj.