Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
23 février 2012 4 23 /02 /février /2012 14:46
Brila inĝeniero kaj entreprenisto de la dek naŭa jarcento, mi miris miajn nuntempulojn per la aŭdaceco kaj la inĝenieco de miaj realizaĵoj domajne de civilaj laboraĵoj sed ankaŭ en multaj aliaj apliktserĉodomajnoj kiel aerblovekipo, aerodinamismo aŭ aeronaŭtiko.
Naskiĝis mi en la easto de Francujo el patro milita intendanto kaj patrino tre profesie aktiva en la ekspluatado de ligno kaj minkarbo, en germanorigina familio, al kiu svisa praŭlo donis komence de la dek oka jarcento francan nomon, inspiritan de sia germana naska provinco.
Kemion mi studis en la Centrala Lernejo de Artoj kaj Manufabrikoj de Parizo, kies diplomita mi estis en 1855.

Eiffel-1888-Photo-Nadar.jpg
 
Forlasinte mian kemian specialecon, mi akiris fortan sperton en du bonegaj francaj entreprenoj ekspertitaj de metalaj konstruaĵoj kaj partoprenis kiel projektinĝeniero al la fama projekto de Suezkanalo antaŭ starigi mian propan kompanion per kiu mi gajnis dum la sekvaj jardekoj gravajn komercajn ordojn en tuta Eŭropo sed ankaŭ en la tutmondo por realigi civilajn konstruaĵojn kiel stacidomojn aŭ liceojn sed ankoraŭ pontojn kaj viadukojn, la tuton realizitan de metalaj strukturaĵoj.
Miajn grandajn industriajn sukcesojn mi devis notinde al mia kapableco kapti ĉiun novan ideon kaj cirkaŭigi min kun grandkvalitaj kunlaborantoj.
Mia plej spekinda realizaĵo parte inspirita estis de itala komerca galerio en Milano, duon-beton-metalstrukture farita dum la sepdekaj jaroj de la jarcento.

Eiffel-statue-liberte-armature-copie-2.jpgEiffel-statue-liberte-2-copie-1.jpg
Konstruita en Parizo por celebri la centjarfeston de la Franca Revolucio okaze de la Universala Ekspozicio de 1889, tiu konstruaĵo, laŭdire “pli malpeza ol aero” financita plejparte estis per mia propra riĉeco kaj mirigis siajn spektantojn pro sia maldikeco, sia gracia eleganteco kaj ankaŭ pro la performanco de sia plenumado ( en nur 26 monatoj per 250 laboristoj sen unu sola  grava akcidento malgraŭ la akrobataj kunmuntantaj kondicioj)
Konsistigita ĝi estis de 18.000 metalaj elementoj, faritaj de afinita karbonfero en laborejo kaj interkunmetitaj per 2.500.000 nitoj. Ĝia proksimuma pezo de 10.000 tunoj laŭdirita estis pli malgranda ol la pezo de l’aercilindro, kiu tutkovras ĝian bazon ĝis ĝia pinto (tio estas apud 5 milionoj da kubaj metroj)

Eiffel-Tour-at-sunrise.jpg
 
Kondamnita de detruado post la Universala Ekspozicio, mi interbatalis cele de pruvi la longdaŭrecon de mia metala verko instaligante meteorologian laboratorion kaj sendrattelefonan antenon kaj poste demonstrante ĝian strategian utilecon por la tiamkreskantan militaviadon.
Hodiaŭ mia bela verko ĉiunokte sin vestas per sia scintila lumenrobo por ĉiŭhoroŝanĝe ilumini la ĉefurbon.
Mi ankaŭ partoprenis en la realigo de la “Statuto de la Libereco”, donaco de Francujo al Usono, kiu inaŭgurita estis en 1887. Laŭdemande la arkitekton Bertholdi mi realigis la internajn strukturajn elementojn, kiuj soportis la statuon.
Tutmonde konita, mendojn mi ricevis por realizi multe da konstruaĵoj tra la mondo.

Eiffel-BudapestGare.JPGEiffel-Ponte-Maria_Pia-a-Porto.JPG
 
Miaj laboroj en aerodinamismo gvidis min proponi fine de la unua tutmondmilito la planojn de la unua monoplano ĉasmilitaviadilo.
Intertempe mi ekis la konstruadon de la kluzoj de la Panama kanalo sed la kompanio enŝarĝita de tiu projekto iĝis objekto de grandega financa skandalo sekve de sia bankrota deklaro kaj responsulo desegnita mi estis kaj kondamnita antaŭ kiam mi estu rehonorigita per kasacia proceso.
Ĉiujn miajn profesiajn instalaĵojn mi donacis al la franca Ŝtato kaj mi mortis en Parizo en 1923, aŭskultante la kvinan simfonion de Beethoven.

Partager cet article
Repost0

commentaires

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant le climat, l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences et l'astronomie.
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens