Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
20 mai 2013 1 20 /05 /mai /2013 10:13

Diversaj arkelogiaj malkovriloj konfirmas la homan okupadon de mia loko ekde la kvina miljaro A.J.K. (Antaŭ Jesuo Kristo) kaj la greka tradicio indikas, ke mia greka  koloniigo datiĝas la dekan centjaron A.J.K. Tiam okazis la sinkretismo (kunigo de diversdevenaj kredoj) inter Artemo, la greka diino kaj Cibelo, la anatolia diino-patrino.

Unu el la plej famaj kaj antivkvaj grekaj civitoj el Malgrand-Azio en la geografia zono nomita Ionio, mi ankoraŭ estis dum la bizanca epoko unu el la plej aktivaj havenoj de la egea maro al enbuŝaĵo de granda anatolia riverego.

Antikvepoke mi notinde tenis mian famecon el granda, dediĉita al Artemo, la protekta diino de la civito, Konstrucelebrejo, kiu konsiderita estis kiel unu el la sep tutmondaj mirindaĵoj.

Malfeliĉe por miaj havenaj agadoj, la naturaj evoluadoj kiel sismaj ŝokoj kaj progresa sablokovraĵo per la riveregaj aluvioj foriris la civiton for la maro ĝis grada forlaso de mia loko.

Sesan jarcenton kun la kreado de multaj lernejoj (kuracarto, retoriko, filosofio, ktp...) reala kultura fajrejo kaj intelekta kaj artista plejgrava centro en la mezmara mondo mi iĝis.

Poste de la regado de la lidia reĝo Kresuso mi spertis la persan superadon tamen konservante relativan politikan sendependecon.

Dum la du sekvaj jarcentoj kaj la pluraj militoj inter grekoj kaj persoj mi konis, ĉu la grekan , ĉu la persan superadon laŭ la militaj eventoj antaŭ, kiam la reĝo Filipo II de Macedonio kaj baldaŭ lia filo Aleksandro la Grandulo konkeris la tutan Ionion kaj kiam iliaj posteŭloj regadas ĝis la aperado de la roma potenco en la orienta Mezmaro.

Ĝis la sesa jarcento P.J.K. (Post Jesuo Kristo) mi apartenis al la roma Imperio, dum kiu konstruiĝis grandegaj monumentoj kiel la templo de Hadriano, la biblioteko de Celsuso aŭ la Nimfeo de Trajano kaj ĉiam grandan influon mi gardis  malgraŭ la fondiĝo de Konstantinopolo, dank’al mia geografia pozicio meze de la komercaj mezmaraj vojoj.

Post la kreado de la unua kristana komunumo per la apolo Paŭlo, kiu skribis la faman epistolon al la efezanoj, mia Eklezio fondita estis de Timoteo, discipulo de Paŭlo kaj laŭ kristana tradicio la apolo sankta Johano tie enterigita estis, memorigita de tombejo, videbla en la ĉi-suba bildo. Plie kaj ĉiam laŭ tiu antikva kirstana tradicio, la virga Maria mem estus vivinta en mia civito.  

Dum la sekvaj jarcentoj mi ĝuis je la protekto de la bizanta imperio kaj estis la punkto de irejo de la du unuaj kruckampajnoj sur la vojo de Palestino.

Fine al la komenco de la dek kvara jarcento definitive konkerita mi estis de la turkoj.

Bizanta kaj turka fortresoj, Lidia reĝo Kresuso, Antikva teatro, Biblioteko de Celsuso, Templo de Hadriano, La diino Artemo

Partager cet article
Repost0

commentaires

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant le climat, l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences et l'astronomie.
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens