Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog
23 juin 2013 7 23 /06 /juin /2013 09:33

 

Fama franca ekleziisto mi estis, naskiĝita el familio de juĝistoj, kies patro estis konsilanto ĉe la regiona presidialo, en la regiono de Ĉampagno meze de la dek sepa jarcento. Tutmonde konita mi nun estas kiel granda noviganto kaj entreprenisto en la domajno de edukado en epoko dum kiu tiu edukado lasita estis ĉu al kamparaj preĝejoj plejofte iom instruistaj por la plejmulto de la infanoj, ĉu konfidita al personaj guvernistoj por la infanoj de la nobleco aŭ de la grandaj burĝaraj familioj.

Mi konsacris mian tutan vivadon instrui la malriĉajn infanojn, fondis unu edukinstituton de fratoj kaj kanonizita estis de la papo Leono XIII en 1900 kun la nomo de “Patrono de la edukistoj”.

Al komenco de mia edukago fortan influon mi ricevis el loka avokado, kiu estis la unua kaj tiamaniere kreis la unuajn elementoj de la publika, laika Asistado, imagante edukejon por grupe lerni malriĉajn infanojn dank’al privataj donacoj el riĉaj familioj.

Mi rapide konsciiĝis, ke la ĉefa bezono por la infanoj estis valoraj instruantoj kaj mi fondis la kongregacion de fratoj dediĉitaj al la instruado kaj al Dio sed konservante laikan statuton kaj starigis la unuan novicejon en Parizo fine de la dek sesa jarcento.

En 1685 mi fondis en Reims la unuan seminarion, kiu reale estis en Francujo la unua normala lernejo por instruistoj, sen ekvivalenco tiuepoke.

En 1688 malfermita estis la unua pariza lernejo en la sesa kvartalo, kie mi instaliĝis.

Dum la sekvantaj jaroj, kiel majstro de la kongregacio de la Fratoj, mi daŭrigis mian pedagogian verkon, notinde skribante multajn librojn de pedagogio.

Komence de la dek sepa jarcento mi fondis la unuan pensionon en Rouen.

Trafita de handikapaj rumatismoj, fine de mia vivado, mi forlasis miajn funkciojn kaj mortis en 1719 en Rouen en la domo-patrino de la instituto.

Post mia morto mia instituto daŭrigis rapide disvolviĝi tra la mondo, servante referencon al multaj novaj edukorganismoj.

Du grandaj novigaĵoj starigitaj estis sub mia influo : Lernado en grupo kaj lernado uzanta la francan lingvon (anstataŭ la tiuepoka maniero uzi la latinan) kiuj tute ŝanĝis la pedagogion en Francujo.Donita estis mia nomo al stratoj, preĝejoj, kolegioj, liceoj aŭ eĉ universitatoj en multaj lokoj kiel en Parizo, Kebeko, Bangkoko, Bruselo, Filadelfio, Amsterdamo, ktp...

Oni hodiaŭ opinias,ke pli da unu miliono da ĉiujaĝaj lernantoj frekventas ĉirkaŭ unu mil diversaj edukaj centroj tra la mondo (ekde infanĝardenoj ĝis universitataj aŭ teknikformadaj centroj)

Mia instituto konis sian apogean periodon komence de la dudeka jarcento sed baldaŭ spertis la antiklerikalajn legojn de la Tria franca Respubliko kaj forcita migracio ekde 1904 (sub la registaro Combes) post la likvidado de la ordeno.

Meze de la dudeka jarcento oni denombris en Francujo proksimume kvar mil fratoj en ĉirkaŭ kvar centoj da diversaj centroj.

Finfine miaj ĉefaj pedagogiaj novigaĵojn inspiritaj estis de la identigitaj bezonoj de la epoko :

- Masive disvolvi edukadon ĉe malriĉa infaneco (kun senpageco kaj lernado per samnivela grupo da infanoj grupigitaj en klasoj)

- Formi kaj trejni instruistojn (kun la kreado de la unuaj normalaj lernejoj)  

- Proponi formadon por la adultoj kaj notinde la laboristoj por plialtigi iliajn sciadojn kaj permesi al ili supreniri en la socian eskalon.

- Proponi teknikan formadon cele al prepari la metilernantojn kaj la burĝaraj infanoj al diversaj manaj, administraj aŭ fakaj metioj (la unua profesia lernejo starigita estis en Parizo en...1699 !)

Oni aldiras, ke mi ankaŭ proponis kaj kreis “pensionojn de forto” por la reedukado de malfacilaj infanoj kaj junaj deliktuloj !

 

 

Decideme, nia laŭdira moderna epoko nenion inventis !!

 
Kvizo no 67 Rimarkinda deksepajarcenta eduknovigisto
Kvizo no 67 Rimarkinda deksepajarcenta eduknovigisto
Kvizo no 67 Rimarkinda deksepajarcenta eduknovigisto
Kvizo no 67 Rimarkinda deksepajarcenta eduknovigisto
Kvizo no 67 Rimarkinda deksepajarcenta eduknovigisto
Kvizo no 67 Rimarkinda deksepajarcenta eduknovigisto
Kvizo no 67 Rimarkinda deksepajarcenta eduknovigisto

Partager cet article

Repost 0

commentaires

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences, l'astronomie, les souvenirs
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens