Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog
23 juin 2013 7 23 /06 /juin /2013 09:25

 

Antikva iberika popolumo, mi nun estas civito de ĉirkaŭ tricent mil loĝantoj, banata de fama riverego, kies nomo devenas de muzulmana periodo kun la signifo de “la granda valo” kaj kiu ĵetiĝas en la atlantika oceano. Mia historia centro klasifikita estas en la tutmonda patrimonio de UNESCO ekde la fino de la dudeka jarcento.

Frue okupita de la romanoj mi estas (fakte ekde 169 A.J.K. Antaŭ Jesuo Kristo) mi iĝis kapitalo de la romana provinco “Hispana Baetica” kaj konservas ekde tiu epoko multajn arkeologiajn konstraŭaĵojn, ĉiam hodiaŭ videblaj kiel la ponto romana aŭ la templo dediĉita al la imperia kulto.

Post la falado de la romana imperio, mi sinsekve spertis la superadon de la vandaloj kaj de la vizigotoj ĝis la komenco de la oka jarcento kaj poste longtempan superadon de la muzulmanoj dum kiam mi iĝis la ĉefa administra kaj politika centro de la muzulmana Hispanujo antaŭ kiam mi iĝu sendependa kalifejo post la rompo de la rilatoj kun la ĉefa centro de Bagdado, tiukaze la emiro Abalrahmano iĝanta “la kalifo anstataŭ la kalifo” (laŭ la fetiĉa esprimo de la fama persono “Iznogudo” el la bendbildo de la verkisto Goscino)

Meze de la naŭa jarcento, almontirante mian riveregon, la vikingoj predis min.

Laŭ la deka jarcento mi rivalis kun Bagdado per miaj amplekso, popolumo kaj grandiozeco kaj mi tiam konis mian apogeon, kiel unu el la plej popolumaj okcidentaj civitoj kun popolumo inter ducent kvindek mil kaj kvincent mil loĝantoj, pli da mil moskeoj kaj sescent publikaj banejoj.

Iom ekstere al miaj muroj, estas la ruinaĵoj de antikva kalifa palaco, nomita “Madinatalzahro”, kiun konstruigis la unua kalifo honore de sia fama favoritino “Zahra”, kiu signifas “la brilegantino”. Piede de la montoĉeno “Morena”, sur tri etaĝoj la palaco posedis fontanojn kun marmoroj enfiksitaj de rubenoj kaj gemoj kaj grandega, belega ĝardeno sed ĉio detruita estis dum berbera invado en 1010.

Fine fortprenita estis de la katolika reĝo Ferdinando II de Kastilio en 1234 kaj mia lasta katastrofo estis la sakmetitaĵo de la francaj rotoj en 1808 dum la hispania milito de Napoleono.

El miaj famaj personoj troviĝas la romana filosofo kaj dramverkisto Seneko, kiu estis konsilanto (por sia futura malfeliĉo) de la du imperiistoj Kaligulo kaj Nerono. Antaŭ troviĝas la fama Averoeso, araba filosofo kaj granda komentisto de la greka filosofo Aristoto kaj ankoraŭ sed aliamaniere la fama matadoro Manoleto, la fondisto de la moderna taŭrokurado.

 

 

 
Kvizo no 66 Grava diverskultura sud-eŭropa civito
Kvizo no 66 Grava diverskultura sud-eŭropa civito
Kvizo no 66 Grava diverskultura sud-eŭropa civito
Kvizo no 66 Grava diverskultura sud-eŭropa civito
Kvizo no 66 Grava diverskultura sud-eŭropa civito
Kvizo no 66 Grava diverskultura sud-eŭropa civito
Kvizo no 66 Grava diverskultura sud-eŭropa civito

Partager cet article

Repost 0

commentaires

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences, l'astronomie, les souvenirs
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens