Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog
1 juin 2013 6 01 /06 /juin /2013 14:09

Grava germana civito mi estas, kies unuaj arkeologiaj spuroj datiĝas de la ŝtonaĝo sed mi nur ekaperis en la homa historio komence de la dek dua jarcento, kiam mi iĝis princa kaj reĝa rezidloko.

Mi reale disvolviĝis komence de la dek oka jarcento kun la kreado de unu granda baroka konstrukompletaĵo en kiu troviĝas muzeoj kaj kolektaĵoj da porcelanoj, ceramikoj aŭ multvaloraj armiloj kaj vestaĵoj el la plej tutmondfamaj kaj de multaj aliaj konstruaĵoj dank’al la grava agado de princo-elektanto de Sakcio, granda protektanto de la artoj, kiu alvokis ĉe si multe da artistoj, arkitektoj, muzikistoj notinde el Italujo kaj Aŭstrio kaj kiu fondis novan civiton, kiu baldaŭ nomita estos la “Florenco de l’Elbo”.

Tiu princo-elektanto kaj poste lia filo kolektis grandan kvanton da artverkoj tra Eŭropo, kiel notinde multaj ĉejverkoj de italaj, germanaj, flandraj kaj francaj pentromajstoj.

La historia centro de mia civito rezervata estas de la piedirantoj kaj biciklantoj kaj la plejparto de la muzeoj kaj artvidindaĵoj koncentriĝas en limigata areo, kiu facilpiede atingebla estas. Plie mi posedas densigatan reton da busoj kaj tramveturiloj, kiu efike kvadratas min.

Komence de la dudek unua jarcento, enskribita mi estis al la tutmonda patrimonio de UNESCO sed malfeliĉe perdis tian enskribiĝon pro la debatita projekto de proksimuma pontkonstruado en la elba valo.

Kun ĉirkaŭ unu duonmiliono da loĝantoj mi okupas la kvaran rangon laŭ surfacamplekso en Germania lando.

Ofte difektita per armeoj mi estis notinde dum la sepjara milito meze de la dek oka jarcento kaj okaze de granda batajlo de la franca imperiisto Napoleono kontraŭ  koalicio de Prusio, Rusio kaj Aŭstrio sed la plej terura detruaĵo okazis fine de la dua tutmonda milito, kiam la usona kaj angla militaviadoj deverŝis sep miloj tunoj da bruligantaj bomboj, detruante grandan parton de mia historia centro kaj la trionon de la plena civito, mortigante ne kalkuleblan kvanton da civitanoj.

Tiel estis la detruaĵoj, ke tiam ŝajnis neimageble, ke mi povu retrovi en la futuro mian antaŭan splendoron sed dank’al la plejgravaj klopodoj unue de la komunisma reĝimo kaj poste, post la kunveniĝo de la du Germanioj, due de la federala germana ŝtato, eble estis rekonstrui la ĉefajn historiajn konstruaĵojn kiel notinde mian faman operejon.

Hodiaŭ mi estas unu el la plej aktivaj industriaj centroj de Germanio kun la enplantado de pluraj veturilaj, mikroelektronikaj, farmaciaj aŭ bioteknologiaj industrioj, spertante ekonomian kreskon pli altan ol tiun el la aliaj germanaj regionoj.

Rezida palaco, Sempera opero, Eno de preĝejo, katolika katadrelo, Zwingera korto

Partager cet article

Repost 0

commentaires

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences, l'astronomie, les souvenirs
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens