Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog
18 février 2012 6 18 /02 /février /2012 09:14

 

Fama kapela konstruaĵo de radiantgotika stilo mi estas, lokita en granda administra kompleto en la centro de Parizo. Sola restaĵo de la kapetia reĝeco, mendita mi estis de la franca reĝo Ludoviko la naŭa, ankaŭ nomita Sankta Ludoviko cele ŝirmi kristanajn relikvojn (notinde la pikaĵa krono de la Kristo momente de lia martiro), kiuj aĉetitaj estis por ekstravaganca prezo al la latina imperiisto de Bizanco, Baldvino la dua kaj poste enmetitaj en grandan arĝentan kofron meze de la kapelo.
Miaj originaj konstruplanoj kutime atribuitaj estas al la fama majsto-konstruisto Pierre de Montreuil, kiu rekonstruis la apsidon de la reĝa abatejo de Saint-Denis kaj ankaŭ ĉesigis la sudan fasadon de la katedralo Notre-Dame en Parizo.

Pierre_de_Montreuil.JPG
 
Pli tarde cirkaŭ la jaro 1250 aliaj relikvoj kiel pecoj de la vera kruco kaj de la sankta lanco aldonitaj estis al la relikva kolekto. Pli ol simpla kultloko mi nepre servis la fortajn religian kaj politikan ambiciojn de mia reĝo-konstruisto, kiu volis iĝi la ĉefinterparolanto kun la papeco de Romo, profitante de la tiuepoka malfirmeco de la sankta roman-germana imperio kaj ankaŭ de la bizanca imperio, tiam nur regita de simpla grafo.

Sainte-Chapelle-coeur.jpg
 
Konstruita en proksime dek jaroj mi estas unu el la plej belaj tutmondaj realigoj de la radianta gotika arto, kiu karakteriziĝas per senpezeca senco kaj forta vertikala akcento. Plie mi posedas unu el la plej grandaj tutmondaj kolektoj de dektriajarcentaj religiaj vitraloj.
Konstituita mi estas de du kapeloj, la alta por la reĝaj servoj kaj la malalta por la laboristaro de la reĝa administracio.

Sainte-Chapelle-vue-d-ensemble.jpg
 
Kvankam forte difektita dum la franca revolucio fine de la dek oka jarcento dum kiu la relikvoj disvastigitaj estis kaj la granda arĝenta kofro muldita, tute restaŭrita mi estis dum la dek naŭa jarcento per la fama franca arkitekto Viollet-le-duc
Ekde la jaro 1862 konsiderita mi estas kiel nacia historia monumento.
Ĉu vi malkovris, kia konstruaĵo mi estas ?

 

Partager cet article

Repost 0
Pauledouard - dans Quiz
commenter cet article

commentaires

caro 20/02/2012 10:55


En 1854 statuo de la ĉefanĝelo Sankta Mikaelo estis aldonita sur la tegmentpinton de la kapelo.

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences, l'astronomie, les souvenirs
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens