Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog
24 août 2012 5 24 /08 /août /2012 14:20

 

Devenita de la germana regiono de Turingujo unu el la plej gravaj figuroj mi estis de kavalira ordeno, kiu naskiĝis subforme de milita Ordeno en Sankta Tereno tagiĝe de la dek tria jarcento.
Unue kreita por sukuri kaj flegi la kristanajn pilgrimistojn, tiu Ordeno baldaŭ transformiĝis en militan organizon, ĉiam al pinto de bataloj kaj riĉe dotita de la papeco kaj de la eŭropaj kortegoj.


kvizo-32.1.jpgkvizo-32.5-copie-1.jpg

 

Poste de la forpelado de la kristanoj for Sankta Tereno, tiu milita Ordeno, tiam gvidita de mi kiel Granda-Mastro de la Ordeno,  mendita estis de la reĝo de Hungarujo komence de la dua dekjaro de la dek tria jarcento milite konkeri regionon de Transsilvanio.
Dumtempe mi renkontis en Nurembergo la faman imperion Frederikon II, mastro de la Sankta german-romana Imperio kaj iĝis sia plej fidela amiko kaj sia plej grava konsilanto kaj notinde ofte intervenis ĉe la papo por aranĝi la konfliktemajn rilatojn inter tiuj du tiuepoke ĉefaj personoj de la kristanaro.

 


kvizo-32.3.jpgkvizo-32.4.jpg

 

 

Notinde mi organizis la rekrutadon de germanaj tropoj por la kvina kruzkampajno kaj partoprenis en ĝin, kiu havis por rezultado la kapton de la urbo de Damieto en Egiptujo. Poste mi ankaŭ partoprenis la sesan kruzkampajnon, gviditan de la imperiisto Frederiko II mem malgraŭ la ekskomunikado iom antaŭe prononcita de la papo Honoriuso kontraŭ tiu ĉi. Diference de la aliaj kruzkampajnoj, tiu nova kruzkampajno okazis sen verŝita sango, dank’al antaŭa akordo kun Al-Kamilo, sultano de Egiptujo, kiu akceptis interŝanĝi la urbojn de Jerusalemo, Bethleemo kaj Nazaretho kontrau la neŭtreco de la germana imperiisto en la internaj islamaj nunaj kvereloj kaj eĉ unu paca konsento starigita estis por dek jaroj.
Reirante Sanktan Terenon mi denove vizitis la papecon cele de obteni la formetadon de la terura papa ekskomumikado kontraŭ mia mastro Frederiko II. Mi ankaŭ ĝujis je la granda konsidero de la papo Honoriuso, kiu konfidis al mi multe da diplomataj agadoj en la tuta Eŭropo cele de arbitracii multajn konfliktojn inter la tiuepokaj eŭropaj ŝtatoj .

 

kvizo-32.6.jpg

 

 

Malgraŭ tiuj gravaj respondecoj mi ĉiam gardis bonan kontrolon de la milita Ordeno, kiun mi gvidis dum preskaŭ tridek jaroj kaj estis dum tiu tempo, ke tiu Ordeno atingis sian apogeon kun notinde la milita kampajno en Prusio laŭ la papa akordo evangelizi tiun barbaran regionon. Okazis kvindekjara sangelverŝa kaj kruela milito, konsiderita kiel kruzkampajno kontraŭ la nekredantoj ĝis la kompleta okupado de la lando fine de la dek tria jarcento. Evidentmaniere la krudaj kruzkavaliroj dolĉaj anĝeloj ne estis kaj ili pli volonte konvertis per spado ol per skovelo.
Mi mortis en Salerno en 1239 kaj mia postrestaĵo probable troviĝas en la teŭtona kapelo de Barletto en Apulio, ĉe la batalkampo de la plej grava venko de Hanibalo dum la dua punika milito.


Partager cet article

Repost 0
Pauledouard - dans Quiz
commenter cet article

commentaires

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences, l'astronomie, les souvenirs
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens