Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog
17 décembre 2010 5 17 /12 /décembre /2010 10:39

 

Bona jardeko post ĝia fanfare kreado meze de entuziasmaj kaj memvoligaj deklaracioj de eŭropaj politikestroj, la malrektaĵoj de la unika ŝanĝmono survisaĝe renevas al ni kun violento dekplifortiga de la tutmonda ekonomia krizo, kiu ĝi mem estas la rezultado de sur-realistaj kondutoj de financaj merkadoj kaj organismoj notinde la usonaj.

Bonmensuloj tiam estis altirintaj la atenton de la publika opinio kaj de niaj politikestroj pri la riskoj efektivigi par memvoliga kaj imponita maniero unikan ŝanĝmonon, kiu - de facto -  fariĝis la solan monilon de landaro (la eŭra zono) meze de la eŭropa komunumo kaj malpermesinte al tiuj ĉiuj landoj ĉian malantaŭan manipuladon de tia ŝanĝmono, intertempe administrita de la BCE, nova financa ŝtatsendependa organismo.

En la kolektiva eŭropa entuziasmo fine de la dudeka jarcento kaj momente de la traktado de Maastricht, ĉiu ŝajnis forgesi la ŝanĝmonajn fundamentaĵojn.

Kiuj estas tiuj fundamentaĵoj ? 

La unua karakterizo de nacia ŝanĝmono estas reprezenti la nacian ekonomian sanon de la koncernata lando. Se tiu lando sociale stabila estas kun bonaj guvernaj reguloj, dinamika ekonomio, korekta postenprocento, publikaj regitaj financoj kaj subkontrolaj deficitoj, ĝia ŝanĝmono estos forta, respektita de la financaj merkatoj kaj estos plialtigema kompare al aliaj plifeblaj naciaj ŝanĝmonoj. Bela instrua kazo estis donita per la germana marko dum la lastaj jardekoj de la dudeka jarcento. Kontraŭe alia instrua kazo estis donita de franca franko, kiu aliris ekde unu devaluto al alia sub la Kvara Respubliko kaj transformiĝis en nova franko en 1960 (denove pasante per nova devoluto). Notinde estas rememorigi la fortajn germanajn retenaĵojn forlasante ĝian nacian ŝanĝmonon ! Germanujo fine nur akceptis per trudado kun ĉantaĝo pri ĝia reunuecigado.

Apliki tiun fundamentajxon al la euro do revenis al konsideri la novan solan sxangxmonon kiel reprezentante la ekonomian sanon ne de unu sola lando sed de senharmonia aro de landoj kun diversaj sociaj, politikaj, financaj kondutoj kaj kun nesamaj vivniveloj, notinde pri la landoj fresxdate kunvenantaj la eŭropan komunumon. Breve nur minimuma nivelo de monkohero devis imponi al cxiuj partoprenantaj sxtatoj trudojn tiom pli fortajn kiom gxiaj ekonomioj malfirmaj estis, gxiaj deficitoj gravaj kaj gxiaj politikoj permesumaj !

Ekde la starto do estis profano de unu monfundamentajxo,kiu devis kompensati de memvoligitaj politikoj por korekte funkciigi la eŭran zonon. Oni do inventis paliataĵojn kiel Stabiligecan Pakton, plifortigitan kunordigoprojekton, kalendaron de strukturaj reformoj,...rapide difektitajn de Ŝtatoj zorgemaj pri naciaj interesoj kaj ĝiaj suverenecoj kaj baldaŭ rompitaj de ekonomiaj realaĵoj. Al tiu relativa malsukceso aldoniĝis du politikajn kondutojn, kiuj devis posttempe fariĝi katastrofaj.

La unua estis la politika konduto per la BCE por forta eŭro, prioritate centrita kontraŭ inflacio ne zorgante pri kreskado. Tio faris, ke ankoraŭ pli malfacilaj kaj mem ofte nesusteneblaj estis la kondicioj de komerca konkurenco kun landoj kiel Usono aŭ Ĉinio, kiuj uzis kaj ĉiam uzas siajn naciajn ŝanĝmonojn kiel komercajn armilojn. La konsekvenco de tio estis grava delokaliziĝo de niaj industriaj produktorimedoj (600.000 industriaj postenoj perditaj en dek jaroj en Francujo) kaj alta sendungada procento en la tuta Eŭropo.

La dua estis la ebleco por la Ŝtatoj de la eŭra zono pruntopreni kun avantaĝaj procentoj. Tioma politiko de feblaj procentoj estu bonega afero por moderaj Ŝtatoj, kiuj harmonie evoluigis siajn infrastrukturojn kaj siajn ekonomiajn atutojn, tioma politiko estu katastrofa por nemoderaj Ŝtatoj nur serĉantaj financi siajn strukturajn deficitojn kun avantaĝaj pruntoj aŭ tute veti sur unu sola ekonomia sektoro kun la risko de financa vezikokreado (kazo de Hispanio kun ĝia konstruaĵa sektoro)

La financa krizo de 2008, bakdaŭ sekvita de banca kaj poste ĝenerala ekonomia krizo evidentigis la fragilecon de la eŭra zono kaj notinde de ĝiaj plej feblaj Ŝtatoj, kiuj hodiaŭ estas violente atakitaj de la internacia spekulado (tiu lasta ne povanta ataki ilin per ĝiaj naciaj ŝanĝmonoj, atakas per la aĝiaj procentoj, kiuj ekflugas kun la ebla spektro de pagoĉesada situacio)

Alia mona opcio tiam estis balancometinta. Temis pri ne unika sed eŭropa ŝanĝmono komuna al partoprenantaj ŝtatoj, kiu estus lasinta liberecon al tiuj evoluigi sian nacian ŝanĝmonon laŭ sia ekonomia kunteksto samtempe streĉe asociiĝante en komunan eŭropan ekonomian projekton kaj notinde ofrecante la eblecon krei tiun grandan eŭropan kapitalan merkaton per la nova komuna ŝanĝmono.

Tio estis la elekto de multe da ekonomiistoj...sed ne estis la elekto de la tiuepokaj politikestroj, pli alligitaj al iliaj ĥimeraj sonĝoj ol ekonomiaj realecoj. La nunaj aermoviĝoj permesas taksi ilian aprezeraron !

Ĉu nun estas tro malfrue reveni al pli sana koncipo de la eŭropa ŝanĝmono aŭ ĉu ĉiam estas malpermesita pridemando ?

Certa ŝajnas unu afero : la momento estus malbone elektita !


 

 

Partager cet article

Repost 0

commentaires

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences, l'astronomie, les souvenirs
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens