Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog
8 avril 2012 7 08 /04 /avril /2012 13:14

 

Fama romana ĉefvojo, 560 kilometrojn tutlonga mi estis, kies konstruado komencita estis en 312 AJK (Antaŭ Jesuo Kristo) de romana cenzuristo, kiu donis al mi sian nomon kaj kiu unue celis interligi la Eternan Urbon al la kampania regiono kaj notinde al Kapuo, famkonata pro sia amfiteatro, kie batalis la gladiatioro Spartako antaŭ gvidi la grandan servistan militon kontraŭ Romo kaj ankaŭ pro la famaj “ĝuoj de Kapuo” en kiuj Hanibalo dirita estis perdiĝinte kaj ĉesiginte sian impeton kaj sian militan avantaĝon post sia granda venko de Kano en apulia regiono dum la dua punika milito.

kvizo-27.15.jpg
Mia linio ekis piede de la Maksima Cirkuso, kreita de la kvina romana reĝo Tarkvinio Prisciuso inter la palatina kaj la aventina montetoj dum la sesa jarcento A.J.K. kaj eliris el Romo per la Pordego Sankta-Sebastiano post preterpasinte la karacalaj Banoj.

kvizo-27.1.jpgkvizo-27.4.jpg
Ekster la urbo kaj sur miaj flankoj la grandaj romanaj familioj konstruis multe da funebraj monumentoj kiel la tombo de Cecilia Metella.
Sinsekve plilongigita dum la sekvaj tempoj mi baldaŭ trapasis la apeninaj montegoj ĝis Benevento iom post la koloniigo de la regiono de la samnitoj, kiuj antaŭe puntrudintaj estis humiligan malvenkon al la romanaj tropoj  en la defilo de kaŭdiumo, historie konita evento kiel “kaŭdiaj forkegoj”.

kvizo-27.14.jpg
Ekde Benevento, la granda imperiisto Trajano konstruigis alian ĉefvojon tiuepoke nomitan “Via Traiana” kun pli facila linio laŭirante la adriatikan marbordon kaj proksime pasante de la fama batalkampo de Kano (venko de Hanibalo en minus 216 kontraŭ la romanaj tropoj))

kvizo-27.5.jpgkvizo-27.9.JPG
Post la trapaso de la apeninaj montegoj mia linio daŭrigis al sudo ĝis Tarento (kaj ĝiaj famaj doriaj kolonoj) por baldaŭ atingi Brindison al bordo de la adriatika maro, en la regiono de Apulio kaj finfine ĉesiĝis piede de monumenta ŝtona ŝtuparo, videbla en la ĉi-akroĉitaj bildoj.

Partager cet article

Repost 0
Pauledouard - dans Quiz
commenter cet article

commentaires

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences, l'astronomie, les souvenirs
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens