Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog
2 janvier 2012 1 02 /01 /janvier /2012 15:37

 

Ni formas unu faman paron de fratoj, kiuj ilustriĝis dum la dek naŭa jarcento kaj kiuj partoprenis per sia eltrovemeco kaj sia determineco al la rimarkinda ekonomia kreskado de la dua parto de la dek naŭa jarcento sub la Dua franca Imperio.
Ni devenis en la dua generacio de juda-portugala enmigranto, kiu instaliĝis Parizon meze de la dek oka jarcento kaj tuj francigis sian nomon. Naturdotita tiu prapatro inventis lingvon por la surduloj kaj estis rimarkinda lingvistiko poste iĝante la oficiala interpretisto de la tiuepoka franca reĝo Ludoviko la dek kvina por la hispana kaj portugala lingvoj.

 

Freres-Pereire-Jacob-Rodrigue.JPG

 

Reprezentantoj ni estas de tiu forta enterprenovolo, kiu ekzistis sub la Dua Imperio kaj kiu vidis ekaperi novan generacion de bankaj kaj industriaj entreprenistoj potence partoprenantaj al la tiuepoka industria revolucio kaj permesante grandan pliriĉigadon de la franca lando ĝis la katastrofa milito de 1870 kontraŭ Prusio kaj la germanaj koalicitaj ŝtatoj.
Forte influitaj de la sankta-simonismo ni pruntis al ĝia kreisto, la grafo de Sankta-Simono, nian devizon : “Al ĉiu laŭ siaj kapablecoj, al ĉiu kapableco laŭ siaj verkoj”, kiu bone reflektas la pensmanieron de la tiuepokaj entreprenistoj (industriaj aŭ bankaj aŭ aliaj). Kontraŭe al la antaŭa periodo la mensoj orientitaj estis al pli granda socia egaleco dank’al la ekonomia disvolviĝo kaj la leviĝo de la povraj klasoj tra la socia eskaldo per la persona merito kaj la edukado. Tiuj entreprenistoj tiam konsideris la ekonomian disvolviĝon en humanista kadro per unuaparte la kreskado de la industrioj, de la substrukturoj, de la komercio, de la senmovkonstruado, ktp..kaj aliaparte la socia promocio de la povraj klasoj kaj la disvolviĝo de la edukado por ĉiuj.

 

Freres-Pereire.jpg


Por efektivigi tian fortan disvolviĝon, necesis peze moninvesti. La banka kredito per investobankoj ludis tian rolon. La mono subforme de kreditoj devis flui, enfiltriĝi en tutajn partojn por fertilizi la ekonomian kaj socian kreskadon.
Tiamaniere ni ilustriĝis par la financado de grandaj projektoj kiel la Kompanio de fervojo de Parizo al Versajlo, kiu konis fortan sukceson kaj silentigis niajn kritikantojn aŭ la kreado de la “Movebla Kredito” por financi la longpagdatajn investadoj de la industriistoj. El niaj aliaj famaj realigoj oni povas citi la fervojon inter Bordeaux kaj Bajono, la reboskiĝon de la erikeja arbaro (la forêt des Landes), la granda nemovebla operacio de la “Parko Montceau” en Parizo, la kreadon de la vintra urbo de Arkaĉono (Arcachon) aŭ la replantiĝo de la fama sitio “Kastelo Margaux” en Girondo.
Ni ankaŭ pruvis nian antaŭvidan pensmanieron financante la unuan flugon per aeroplano de Klemento Ader en 1890, kiu atingis flugigi sian flugilon kvindek metrojn longe al dudek centimetroj supre de la grundo...kio ne alte sufiĉis por aŭtentigi sian performancon !
Unu subtera fervojstacio kaj unu ekstera bulvardo en Parizo havas nian nomon.

 

Partager cet article

Repost 0
Pauledouard - dans Quiz
commenter cet article

commentaires

caro 06/01/2012 11:02


Kiel mi povas partopreni?

hadriana 03/01/2012 08:38


La vintra urbo de Arkacxon kreatita per la fratoj "Emile" kaj "Isaac"estis inauxgurita per la imperiestro Napoleo III kaj sia edzino "Eugénie"

Pauledouard 04/01/2012 08:40



Perfektan komenton vi faris ! Brave


Kial vi ne partoprenas la ludadojn de la grupo "karaj Gesamideanoj" ?


Amike


Paulo



Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences, l'astronomie, les souvenirs
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens