Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog
19 novembre 2011 6 19 /11 /novembre /2011 13:57

 

Historia evento estis, kiu fakte daŭris tri tagojn en la komenco de novembro de jaro fine de la unua triono de la dek sepa jarcento kaj ĉesiĝis per la tuta konfuzo de tiuj, kiuj ŝajnis esti unuatage la venkintoj kaj kiuj iĝis finfine la venkitoj. Tiu evento ĉefe enscenigis tri personojn : la tiuepoka reĝo, sia ĉef-ministro kaj sia patrino nomita regino-patrino en ĉi-suba priskribo.


Journee-dupes-Louis-XIII-par-Champaigne.jpg

 

Jen estas la rezumita rakonto de tiu periodo, kiu fame nomita estis de granda tiuepoka nobelo observante la eventofinon.
Tiutempe la reĝlando de Francujo grave minacita estis de la imperia katolika familio de Habsburgo, kiu jam superregis Hispanion, la aŭstrian imperion  kaj ankaŭ la sankta-germanan Imperion kaj la ĉef-ministro de la franca reĝo deziris alianciĝi kun la germanaj protestantaj ŝtatoj luktante kontraŭ la katolika sankta-germana  imperio. Malfeliĉe por la ĉef-ministraj projektoj ekzistis en la reĝa kortego unu forta katolika partio kondukita de la reĝino-patrino kaj de la propra duenaskita frato de la reĝo kaj komponita de nobeloj el la grandaj francaj familioj, kiuj ambaŭ deziris pacon aŭ eĉ aliancon kun Hispanio kaj la forpelon de tiu damnita ĉef-ministro, kiu volis redukti la noblecajn privilegiojn.
La unua epizodo de tiu historia evento komencis en Liono, kiam la reĝino-patrino postulis la forpelon de la ĉef-ministro al sia reĝa fino, kiu malsana kaj laca prokrastis sian respondon.

Journee-des-dupes-Richelieu--Champaigne-.jpgJournee-dupes-Marie-de-medicis-par-Rubens.jpg

 
Post la reveno de la kortego en Parizon por la vintra periodo, la reĝino-patrino fine obtenis la nomumon de unu el siaj alianculoj kiel militestro de la suda armeo dum malgranda reĝa konsilio kaj ĉese de tiu konsilio ŝi retiris al la ĉef-ministro lian surintendantan oficon.
Morgaŭe la reĝo provis sensucese reamikigi sian ĉef-ministron kun sia patrino sed ĉi-tiu denove kritikis kaj eĉ insultis la reĝan ministron postulante lian tujan anstataŭigon. Nedecideme, la reĝo eliris la luksemburgan palaton por ripoziĝi en sia ĉasgastejo de Versajlo kaj tiu eliro pensigis al reĝino-patrina partio, ke ili estis gajnintaj. Malfeliĉe por ili, la ĉef-ministro kunvegis kun sia reĝo en Versajlo, kie ili komplete reamikiĝis kaj la ĉef-ministro definite konfirmata estis en sia posteno.
Konsekvence la reĝnio-patrino ekzilata estis kaj la plej grandaj personoj de sia partio disigiĝis aŭ enkarcerigataj estis.
Grava estis tiu historia evento ĉar forte kunigis la reĝon kun lia ĉef-ministro en la regado de la reĝlando kaj notinde en la politikaj opcioj kontraŭ la eŭropa habsburga familio. 


Partager cet article

Repost 0
Pauledouard - dans Quiz
commenter cet article

commentaires

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences, l'astronomie, les souvenirs
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens