Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog
13 novembre 2011 7 13 /11 /novembre /2011 14:21

 

Jen estas la rakonto de unu granda franca persono, en kiu brilis ĉiuj inteligentecaj kaj koraj kvalitoj, kiuj ilustris la francan genion dum la lastaj jarcentoj.

Naskiĝita fine de la unua triono de la dek sepa jarcento en provinca nobleceta familio de Burgonjo, li mortis marŝalo de Francujo en Parizo dum la unuaj jaroj de tiu jarcento, kiu poste nomita estis “la jarcento de la belartaj Lumuloj”, kies unu el la anoncantoj li estis.


 Vauban--Sebastien-Leprestre.jpg

 

Kun multaj visaĝoj kaj multaj talentoj homo li estis kaj diferenciĝis el siaj samepokuloj dum longega vivado al la servo de sia Reĝo per eminentaj kvalitoj en multaj domajnoj : Milita inĝeniero ka arĥitekto li konsiderinde plibonigis la ekipaĵojn kaj armaĵojn de la francaj tropoj kaj ne havis sian egalulon en fortigitaj konstruaĵoj. Sed ankaŭ li estis homo de pripenso pri la socia organizo kaj beletra verkisto skribante multe da verkoj kaj eseoj, kiuj el li faris pioniro de Monstesquieu por la koncipo de unu moderna ŝtato kaj de la enciklopediistoj per sia maniero trafi la problemojn el raciema kaj praktika vidpunkto.


 Vauban-Citadelle-de-Besancon.jpg

 

Inĝenia inĝeniero li inventis tri-azenportitan poŝtseĝon, nomita “la basterno”, kiu evitis al li la vojkaosojn dum siaj nenombreblaj migradoj tra la reĝlando cele de protekti la reĝlandajn limojn.
Li ne hezitis malgraŭ sia grava korinklino por sia Reĝo stariĝi kontraŭ la eksigo de la Eldono de Nanto, taksante ĝin kiel nacian ruiniĝon por la komercio kaj la manufakturoj.
Al siaj grandaj inteligentecaj kvalitoj tiu granda homo asociis gravajn korajn kvalitojn, forte forestajn en tiu epoko, kiuj sentigis al li la kruelecon de la mizeroj kaj malfeliĉoj de la povra popolo premita de impostoj kaj de la grandaj maljustaĵoj de unu socio superita de aristokrata kaj altklarikara ĝuantaj kaj akaparitaj klasoj. Tiuteme li skribis : “La malriĉeco ofte ekcitinte mian kompaton donis al mi la okazon serĉi sian kaŭzon”.
Lia zorgo pri la publika servo kaj liaj violentaj atakoj kontraŭ la popola malriĉeco, la korupto kaj la malkompetenteco de la reĝaj sekcioj kontraŭ-flue iris kontraŭ la tiuepokaj ideoj sed li profitis ĝis la krepusko de sia vivo je la protekto kaj la atento de sia Reĝo, kiu ĉiam dediĉis al li grandan admiron.


 Vauban-Vestiges-Aqueduc-Maintenon.jpg

 

Lia lasta beletra verko estis pli granda kaj revolucia kontribucio al la reformo de la impostoj kaj kreis realan ŝtormon momente de sia eldonaĵo, tiel ke tiu verko malpermesita estis per reĝa decido. Tutsimple nia granda rimarkindulo proponis anstataŭi ĉiujn ekzistantajn impostojn per unu sola laŭenspeze progresa imposto de kvin al dek po cento, kiuj aplikiĝus al la tutaj senekceptaj enspezoj, inkluinte nature tiujn el la nobleco kaj la klerikaro ! Kompreneble tia fiska propono furioze frenezigis la tutajn profitantojn de la reĝa reĝimo !
Fakte inventinta li estis nian modernan progresan francan “IRPP” !!  Mirige, ne ?
Citu ni unu el la lastaj paroloj de tiu granda ŝtata servisto : “La fato naskis min kiel la plej povran nobelon de tiu reĝlando sed ĝi donis al mi unu sinceran koron, fremda je tuta friponaĵo”
Dek dua el liaj konstrufaritaĵoj klasifikitaj estis en la tutmonda patrimonio de la UNESCO en 2008.


Partager cet article

Repost 0
Pauledouard - dans Quiz
commenter cet article

commentaires

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences, l'astronomie, les souvenirs
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens