Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog
12 novembre 2011 6 12 /11 /novembre /2011 16:40

 

Unu el la “papoj” de nova arta lernejo ĉefe en la arkitektura domajno mi estis komence de la dudeka jarcento.

Guimard-Hector.jpg

Tiu arta movado disvolviĝis ekde la fino de la dek naŭa jarcento en reakcio kontraŭ la tiuepoka intensa industriigo kaj kontraŭ la skleroza reproduktado de la grandaj antaŭaj stiloj.
Malgraŭ la nuancoj laŭ la landoj en kiuj ĝi disvolviĝis tiu nova stilo posedis komunajn kriteriojn kiel senbriditan inventemon, ritman presencon, kolorojn, ornamaĵojn inspiritajn de arboj, floroj, bestoj, insektoj, ktp...enmetante kortuŝiĝemon en la intimecan dekoron. Ankaŭ tuta arto estis okupante la tutan disponeblan spacon cele de enlokmeti personan universon favore al la homa kapablokreskiĝo.
Ekaperis tiu nova arto en multaj landoj kaj ĉefe en Belgio, Francujo, Usono, Italujo, Germanio, Aŭstrio, Holando kaj eĉ en Rusio (vidu la faman flavan domon en Nijny-Novgorod)

 Guimard---Nizhny-Novgorod-House.jpg

Estis subita, rapida, internacia sub diversaj nomoj sed ankaŭ nelonga movado ĉar ĝi estis anstataŭita antaŭ la unua tutmonda milito per pli geometria artstilo nomita “Art déco”.
Enirinte solecan vojon nia franca belarta rimarkindulo estis unu verkabunda sed izolata genio, kreante sian propran stilon, kiu poste ricevis ĝian propran nomon.
Unul el liaj unuaj verkoj, realizita en Parizo inter 1895 kaj 1898, tuj alportis al li grandan famecon kaj multajn mendojn per kiuj li povis disvolvi sian grandan kaj genian arkitekturan inventemon.


 Guimard-Station-porte-dauphine.jpg

Ĉefe konita li estis de la parizanoj pro siaj pluraj subterfervojaj enirejoj pri kiuj li inaŭguris unu industrian laŭmodeladon.
Bone konita li ankaŭ estis de la belartaj konistoj pro la realizado de domegoj kaj nemoveblaĵoj en Parizo kaj cirkaŭ la ĉefurbo.
Li mortis en Nov-jorko en 1942 tute forgesita de ĉiuj.

 

Partager cet article

Repost 0
Pauledouard - dans Quiz
commenter cet article

commentaires

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences, l'astronomie, les souvenirs
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens